UK 1953
La 38-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1953, en Zagrebo, Jugoslavio, kun 1760 partoprenantoj. La solena malfermo okazis dimanĉe la 26-an de julio 1953, la solena fermo sabate la 1-an de aŭgusto 1953.
UK 1953 | ||
---|---|---|
la centra placo de Zagrebo meze de la 1950-aj jaroj
|
||
Loko | Zagrebo, Jugoslavio | |
Ekde | 25-a de julio 1953 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 1953 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Kiel kongresejo servis Laborista Domo, kie sepdek gesamideanoj deĵoris en la Akceptejo. La kongresanoj alvenis jam sabate la 25-an de julio 1953. En la hotelo "Esplanade" okazis Interkona Vespero.
La solenan malfermon ĉeestis Alta Protektanto D-ro Vladimir Bakarić, Prezidanto de la Kroata Respubliko ene de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, la urbestro de Zagrebo s-ro Večeslav Holjevac kaj la reprezentanto de Unesko s-ro Pierre Lebar el Parizo. La kongreson malfermis s-ro Ernfrid Malmgren, prezidanto de UEA.
En la kongreso ekfunkciis la tria postmilita komitato de UEA, kiu oficos ĝis la jaro 1956.
-
Vladimir Bakarić, la Alta Protektanto
-
Večeslav Holjevac, urbestro de Zagrebo
-
Ernfrid Malmgren maldekstre
Fontoj
redakti- Heroldo de Esperanto, 1182, la 16-an de aŭgusto 1953
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
DUA MONDMILITO | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 | ||
Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 • Bologna 1955 | ||
Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 • Bruselo 1960 | ||
Harrogate 1961 • Kopenhago 1962 • Sofio 1963 • Hago 1964 • Tokio 1965 | ||
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970 |