UK 1968

53-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 53-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968 en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio. Ĝi havis 1769 partoprenantojn el 40 landoj.

UK 1968
Loko Madrido,  Hispanio
Ekde 3-a de aŭgusto 1968
Ĝis 10-a de aŭgusto 1968
← Antaŭa Sekva →
vdr

Teatraĵoj prezentitaj redakti

La Alta Patrono redakti

La Alta Protektanto de la 53-a UK estis la diktatoro Francisco Franco.

En 2007 esperantistoj lanĉis retan peticion[rompita ligilo] por nuligi tiun titolon (kiun ili nomis "honora prezidanteco", laŭ la Hispanlingva esprimo "presidente de honor" uzita en la tiama organo de Hispana Esperanto-Federacio). En la diskutlistoj oni povas vidi debaton inter la subtenantoj, kiuj substrekas la neceson distanciĝi de faŝismo, kaj la kontraŭuloj, kiuj taksas, ke la historion oni ne ŝanĝu, eĉ se ĝi estas kelkfoje hontinda[1].

Notoj redakti