UK 1972

57-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 57-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1972 en Portlando, Usono, kun 923 partoprenantoj el 40 landoj. La kongresa temo estis "Monda turismo kaj lingva diverseco".

UK 1972
Loko Portlando,  Usono
Ekde 29-a de julio 1972
Ĝis 5-a de aŭgusto 1972
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Alta Protektanto estis Tom McCall, ŝtatestro de Oregono. Prezidanto de la LKK estis Jim Deer.

La organizantoj de la UK estis tre malkontentaj pro fakto ke neniu estrarano de UEA vizitis ĝin. Samtempe okazis seminario aranĝita de la prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio, Jan Strönne, en la sveda kongres- kaj sportejo Frostavallen en Skanio, kiun partoprenis pluraj estraranoj.

Buckminster Fuller, Mario Pei, senatanoj Mark Hatfield kaj Robert Packwood, kongresano Roman Pucinski, universitato-prezidento Paul E. Waldschmidt, Karlin Capper-Johnson de Lewis and Clark College, arkobiskopo Robert J. Dwyer, Stephen Zamenhof kaj la nobel-premiantoj Linus Pauling kaj Hannes Alfvén estis honoraj prezidantoj de la kongreso.[1]

Fontoj redakti