Mario Pei
itala usona lingvisto
Mario PEI (naskiĝis la 16-an de februaro 1901 en Romo (Italio) – mortis la 2-an de marto 1978 en Glen Ridge (Usono)) estis mondkonata lingvisto, unu el la plej valoraj apogantoj de Esperanto en la fakaj lingvistikaj rondoj.
Mario Pei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1901 en Romo |
Morto | 2-an de marto 1978 (77-jara) en Glen Ridge |
Lingvoj | Esperanto • angla • itala • franca • hispana • portugala • okcitana • kataluna • galega • ladina • romanĉa • rumana • friula • germana • rusa |
Ŝtataneco | Italio • Usono • Reĝlando Italio |
Alma mater | Xavier High School • Universitato Kolumbio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • universitata instruisto • romanisto |
En pluraj el siaj multnombraj verkoj (ekz. en One Language for the World) prof. Pei favore traktis Esperanton. Lia broŝuro Wanted: a world language (1969) ankoraŭ estas unu el la plej bonaj anglalingvaj informiloj pri Esperanto; ĝi aperis ankaŭ en la nederlanda (du eldonoj). Prof. Pei estis membro de la redakta komitato de La monda lingvo-problemo (nun: Lingvaj problemoj kaj lingvo-planado) ekde ties unua numero.
VerkojRedakti
Trovu « Mario Pei » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Comments by language professors (George Falgier, Mario Pei, En: The Esperanto language in elementary schools)
- ...Cercasi una lingua mondiale (itale, 1975)
- Invitation to Linguistics (Eldonejo "Dobleday & Co. Inc."). Hispanlingva traduko: Invitación a la Lingüistica (Eldonejo "Editorial Diana, S.A.", 1970)
- Wanted: a world language (angle, 1969)
- Kellerman Reed, Ivy: Esperanto: a complete grammar (Foreword by Mario Pei, 1968)
- Gezocht: een wereldtaal (nederlande)
- One language for the world (1958, 1961)
- Remarks on the Esperanto symposium (En: Yes, Esperanto is the answer to the world language problem)
- Se cauta o limba mondiala! (rumane, en: Documente Esperanto)
Eksteraj ligilojRedakti
- artikolo pri li kaj la libro One Language for the World en Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine La Ondo de Esperanto (2013, n-ro 11) esperante