Hannes Alfvén
Hannes Olof Gösta ALFVÉN (naskiĝis la 30-an de majo 1908 en Norrköping, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Stokholmo) estis sveda fizikisto. Li estis unu el la patroj de magnetofluidodinamiko, kaj pro siaj pioniraj studoj li gajnis la Nobel-Premion pri Fiziko en 1970.[1]
Hannes Alfvén | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hannes Alfvén | |||||
Naskonomo | Hannes Olof Gösta Alfvén | ||||
Naskiĝo | 30-an de majo 1908 en Norrköping | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1995 (86-jara) en paroĥo Danderyd | ||||
Tombo | tombejo Djursholm en Danderyd [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Etno | svedoj [#] | ||||
Lingvoj | sveda • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Johannes Alfvén [#] | ||||
Patrino | Anna-Clara Romanus-Alfvén [#] | ||||
Edz(in)o | Kerstin Alfvén [#] | ||||
Infanoj | Inger Alfvén • Gösta Alfvén [#] | ||||
Parencoj | Carl Romanus • Anton Romanus • Erik Gustaf Alfvén • Hugo Alfvén • Karl Andrew Alfvén [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Olof Johannesson [#] | ||||
Okupo | fizikisto • astronomo • astrofizikisto • inĝeniero • universitata profesoro • elektrika inĝeniero • sciencfikcia verkisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Manne Siegbahn [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Great Computer. A Vision. ❦ The End of Man? ❦ A nagy számítógép [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfvén diplomiĝis en la Universitato de Uppsala en 1926, kaj tie doktoriĝis en 1935, en la fako de plasmofiziko. Li eklaboris tie kiel esploristo; en 1937 li enoficixgis en la Nobel-Instituto pri Fiziko, en Stokholmo, kaj ekde 1940 ĝis 1967 li profesoris en la stokholma Reĝa Instituto pri Teknologio.
Li malkovris la tiel nomatajn ondojn de Alfvén, kiujn dissendas plasmo situanta en magneta kampo. Lia laboro estis aparte grava en la kompreno de la formado de sunsistemo, ĉar li klarigis kiel la materifluo forpuŝita de la suna vento kapablis transdoni la angulan movokvanton de la Suno al la ĉirkaŭsuna disko.