UK 1983

68-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 68-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1983 en Budapeŝto, Hungario. Aliĝis 4834 personoj, sed la kongreso havis pli ol 5000 partoprenantojn[1] el minimume 51 landoj. Triafoje post 1929 kaj 1966 la kongreso gastis en Hungario.

UK 1983
Loko Budapeŝto,  Hungario
Ekde 30-a de julio 1983
Ĝis 6-a de aŭgusto 1983
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Alta Protektanto de la 68-a UK estis S-ro Sándor Gáspár, vicprezidanto de Hungara Popolrespubliko. Prezidanto de la LKK estis Endre Baráth.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado".

Prelegoj redakti

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Kongresa Universitato, kies sekretario estis Bruce Arne Sherwood. Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Internacia Konferenco pri Esperantologio, organizita de Detlev Blanke.

Programoj redakti

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, okazis en la interno de la UK kunsidoj de UEA, de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Institucio Hodler, Akademio de Esperanto, Seminario pri la Ĉe-metodo, kursoj pri Esperanto kaj pri la hungara, Tago de la Lernejo kaj ekster la kongreso okazis ankaŭ tute rilate la 39-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 23a ĝis la 30a de julio en Debrecen, Hungario, la 51a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, la 20-a Internacia Infana Kongreseto de la 30-a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en Budapeŝto mem, 1-a Pedagogia Seminario de UEA de la 24-a ĝis la 30-a de julio 1983 en Gyula, Internacia Renkontiĝo Naturamika 20-a ĝis la 29-a de julio 1983 en Abaliget kaj Konferenco de KELI de la 23-a ĝis la 29-a de julio 1983.[3]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Nacia vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

La Komitato de UEA elektis en sia kunveno dum la kongreso la novan Estraron por la oficperiodo 1983–1986. Kiel prezidanto estis reelektita Grégoire Maertens.

Teatraĵoj prezentitaj redakti

Ekskursoj redakti

Ekskursoj okazis al Budapeŝto mem, Esztergom, Veszprém, Kecskemét kaj Bugac, Eger, Szilvásvárad kaj Szalajka, al Danubo kaj Visegrád, al Abaújszántó, al Bakonybánk, Budafok, Tök kaj la montaro Buda; okazis ankaŭ postkongresaj ekskursoj al Veszprém kaj Gyor, Eger kaj Miskolc, kaj al la lago Balaton.[4]

Referencoj redakti

  1. Simo Milojević: Budapeŝto por modelo kaj inspiro. "Esperanto" 1983, n-ro 9, p. 141: Kvankam vi legos aliloke en ĉi tiu revuo, ke la nombro de la aliĝintoj eventuale estis 4834, kaj trovos en aliaj movadaj periodaĵoj informon, ke tiu nombro estis, ĉu 5011, ĉu 5045, restas ekster ĉia dubo, ke dum la kongresa semajno en Budapeŝto ĉeestis kaj partoprenis tiom da esperantistoj, ke ili je pluraj centoj superis la nombron de 5000. Estus historia maljustaĵo, se la definitiva nombro saldiĝus alimaniere.
  2. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 4 kaj 6.
  3. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 9 kaj 47-51.
  4. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 20-31.

Vidu ankaŭ redakti