Kálmán Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Kálmán estis hungara ekonomikisto, profesoro, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1973).

Busto de Kálmán Szabó

Kálmán Szabó [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1921 en Bogyoszló. Li mortis la 25-an de majo 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Szabó frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li restis en la Universitato Marx Károly kiel asistanto en 1950. Inter 1954-1956 li laboris en grava ŝtata oficejo. Antaŭ la hungara revolucio de 1956 li partoprenis en politikaj diskutoj. Ekde 1966 li aliĝis al prepara stabo de la nova ekonomia meĥanismo (reforma movado). Inter 1968-1973 li estis rektoro. Inter 1970-1990 li estis parlamenta deputito.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szocialista tervszerűség elméleti kérdései (1960)
  • A szocialista termelés alapvető vonásai (Fundamentaj trajtoj de la socialisma produkto), (1964)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti