Teatro Esperanto de Parizo

(Alidirektita el TESPA)

La Teatro Esperanto de Parizo (TESPA) aktivadis en Parizo ekde 1976 kun i.a. Jean-Pierre Peray, Sylvie Bonnet, Solen', François Lo Jacomo, Kreŝimir Barkoviĉ, Arno Lagrange, Georges Lagrange, Michel Audibert, k.a.

Logobildo de TESPA

TESPA partoprenis en la Esperanta kabaredo La ruza kruĉo kaj eldonadis la teatran gazeton Kulisoj internaciaj.

Antaŭ TESPA redakti

En Parizo, la teatra vivo estadis aktiva dum la jardekoj 1950-aj ĝis 1980-aj.

En la fruaj 1970-aj grupo da amatoroj en la paŝoj de prestiĝaj antaŭuloj, (nome Srdjan Flego kaj IAT aktivaj ankaŭ en Parizo en la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj), eksurscenigis skeĉojn kaj amuzajn komediojn. Kelkaj aktoroj partoprenis kaj en Angoroj apud Flego kaj en la postaj realigoj. En la unua teatra kerno troviĝis Michel Audibert (Flavius), Jean-Pierre Peray, Antoinette Leroux, Daniel Benazech, Sylvie Bonnet kaj aliaj. Menciindaj teatraĵoj surscenigitaj de tiu grupo estas "Muŝovoj" kaj "Internacia Hotelo" -originalaĵoj verkitaj de Jean Thierry.- "La reto" ankaŭ originalaĵo de Bukar; la lasta estis prezentita plurajn tagojn sinsekve en pariza kabaredo " l'Absidiole". "Internacia Hotelo" prezentiĝis en Eŭropa Kongreso en Luksemburgo en 1975.

Fondiĝo de TESPA redakti

Kun la sekvanta surscenigo : "La du biletoj", komedio de Florian (kaŝnomo de Jean-Pierre Peray), tiu unua teamo renkontiĝis kun dua grupo kaj kune en jaro 1976-a ili kreos "TESPA" (= TEatro ESPeranto de PArizo). La dua grupo modeste ekis kun enscenigo de eroj de "Andromaka" de Jean Racine kiun Georges Lagrange verse esperantigis jam kelkajn jarojn antaŭe. Cirkonstancoj kunigis la tradukinton, junan aktorinon (Solen') kaj Arno Lagrange, kiuj unuafoje prezentiĝis en Greziljono kaj poste en parizaj renkontiĝoj kaj en printempa Sat-Amikara kongreso en Bordozo. Iom post iom pli kaj pli gravaj eroj de la kvarakta dramo estis prezentitaj kun pli kaj pli da rolantoj. Dum la jaro 76-a ambaŭ sendependaj grupoj ekfandiĝis, membroj de ĉiu el ambaŭ grupoj ekpartoprenis la realigojn de la alia (Solen' rolis en "La du biletoj" dum turneo en Belgio, kie ŝi ankaŭ prezentis monodramon -"La bela indiferentulo" de Jean Cocteau , kaj Sylvie Bonnet rolis en "Andromaka"). Ankaŭ en "Andromaka" unuafoje aperis François Lo Jacomo kiel Tespa-aktoro.

Aktiva periodo redakti

Tiu momento estis la komenco de fekunda periodo en kiu Tespa tre aktivis : multaj verkoj estis surscenigitaj en malmultaj jaroj, sufiĉe granda nombro da homoj partoprenis per almenaŭ unu rolo; krome Tespa partoprenis la revivigon de pariza kabaredo "La ruza kruĉo", kaj ankaŭ ekeldonis gazeton unue "Kulisoj, bulteno de Tespa" kaj poste "Kulisoj internaciaj, arta kaj kultura gazeto". Tespa eĉ entreprenis eldoni la tekstojn de siaj teatraĵoj.

En la jaroj 77-a ĝis 79-a Tespa plene surcenigis jare po unu gravan verkon elfrancigitan de Georges Lagrange. Ĉirkaŭ Solen', Arno kaj Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, François Lo Jacomo, Antoinette Leroux, Daniel Benazech, Jean-Pierre Peray ankaŭ rolis en tiuj teatraĵoj : Kreŝo Barkoviĉ, Michel Kavlan, Michel Delatte, Michèle Savignat, Marc Ternant, Bernard Grosgeorge (juna franca aktoro neesperantisto sed esperanto-parolanto).

En 1977 : "La Justuloj" de Albert Camus, prezentita en SAT-kongreso en Aŭgsburgo kaj en IJK en Poitiers. En 1978 : "La kalva kantistino" absurda komedio de Eugène Ionesco, prezentita en Pollando kaj en 1979 : "La fatomaŝino" poezia dramo de Jean Cocteau prezentita en IJK en Zeist kaj en turneo en Belgio.

Krom longajn teatraĵojn Tespa surscenigis aron da mallongaj, inter ili : "Aŭtunaj ventoj" originalajo de Frederic Pujulà i Vallès, kataluna verkisto el la komenco de la dudeka jarcento, "Korvo" originala verko de la japano Kisaku Tabata,[1] "Soleco" de Emilija Lapenna, "Kvazaŭ birdoj konstruas neston" amuzaĵo antikvoŝajna de William Auld, "La forpasinto" moderna komedio de René de Obaldia, "La juda edzino" drama ero el verko de Bertolt Brecht, eroj el "Edipo reĝo" de Sofoklo, eroj el "Horaco" kaj el "Fedra" de Jean Racine, ero el "La respeklema p..." de Jean-Paul Sartre.

"La ruza kruĉo" estas revivigo de malnova pariza tradicio post Verda Kato (1920 - 1926), Bolanta kaldrono (1936 - 1939) kaj Tri koboldoj (1944 - 1956) kiu vivadis en la antaŭaj jardekoj ĉirkaŭ Raymond Schwartz. En la jaroj 78-a ĝis 80-a, ĉirkaŭ Ĵak Lepŭil' ĉefa kunorganizanto, dudeko da kutimaj geartistoj kaj kelkaj eksterlandaj gastartistoj prezentis almenaŭ dudekvar foje artan kaj distran vesperon, po unu foje monate en pariza kafeja postsalono. La Tespa-geaktoroj abunde miksiĝis kun aro da artemuloj kiaj Ĵak le Puil, Serge Sire, Jean-Pierre Danvy, Laurent Septier, Gaudry, Raymonde Perault, Armelle Lequint, Stefan MacGill, kaj multaj aliaj.

"Kulisoj, oficiala bulteno de Tespa" aperis ok-foje en 1977 kaj 1978. Ĝi raportis pri la surscenigoj de Tespa (artikoloj pri la verkistoj, la verkoj, la traduko, informoj pri la turneoj) kaj entenis diversajn priteatrajn artikolojn (scenarto, aktorotrejnado, teatroskoloj, ktp.) kaj beletrajn paĝojn. En 1979 ĝi fariĝis "Kulisoj internaciaj, arta kaj kultura gazeto" kaj ambiciis internacie raporti pri la teatraktivado en diversaj landoj. Tri numeroj aperis po unu jare, sed ĝi ĉesis aperi ĉar internacia materialo ne plu atingis la redakcion kaj krome ĉar okazis ŝanĝoj en la privata vivo kaj en la projektoj de la ĉefredaktoro, Solen'.

Fondo de Krizalido redakti

En 1980 Tespa-membroj Arno Lagrange kaj Solen' translokiĝis al Figeac 600km sude de Parizo kaj tie fondis novan trupon "La Krizalido" profesicelan dum Tespa estadis amatora. En Parizo Tespa plu vivadis ĉirkaŭ François Lo Jacomo, Michel Audibert, Georges Lagrange kaj Sylvie Bonnet dum aliaj eksaj anoj ankaŭ transloĝis malproksimen.

Tespa plu surscenigis aron da teatraĵoj inter kiuj : "Boks kaj Koks" de John Madison Morton, "La rekta metodo" de Tristan Bernard, "Seneliro" de Jean-Paul Sartre, "Ŝtona gasto" de Michel Duc Goninaz.

Teatraĵoj kiujn TESPA prezentis redakti

jaroj Teatraĵo Aŭtoro/
Tradukisto
Gerolantoj prezentoj
1971 MUŜOVOJ Jean Thierry Mireille Gontard, Antoinette Leroux, Michel Audibert, La Pantera, Sylvie Bonnet L'Absidiole
1971-1972 LA RETO Bukar
1974-1975 LA DU BILETOJ Florian Antoinette Leroux, Michel Audibert, Sylvie Bonnet, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech. / Solen' Belgio 1976
LA BELA INDEFERENTULO Jean Cocteau /Roger Bernard Solen', Claude Glady /Daniel Benazech. Eŭropa Kongreso Luksemburgo. Parizo.
1975-1976 INTERNACIA HOTELO Jean Thierry Sylvaine Ferani, Antoinette Leroux, Michel Audibert, Sylvie Bonnet, Denise Hervouët, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech. / Solen'
1975-1976 ANDROMAKA Jean Racine/Georges Lagrange Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange Grezijono 1975
Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange, Ĵak le Puil, Armelle le Quint, Marc k Sylvie Ternant. Bordozo, Parizo 1976
Solen', Arno Lagrange, Georges Lagrange, François Lo Jacomo, Sylvie Bonnet, Catherine, Marc Ternant. Reuil 1976
1976 AŬTUNAJ VENTOJ Frederic Pujulà i Vallès Arno Lagrange, Sylvie Bonnet, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech. / Solen'
1977 KORVO Kisaku Tabata Marc Ternant, Arno Lagrange, Solen', Bernard Grosgeorge
SOLECO Emilija Lapenna Solen'
EDIPOREĜO (eroj) Sofoklo / Douglas B. Gregor Arno Lagrange, Solen', Georges Lagrange
LA JUSTULOJ Albert Camus /Georges Lagrange Arno Lagrange, Solen, Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Michel Kavlan, Kreŝo Barkoviĉ, Bernard

Grosgeorge, Michel Delatte, François Lo Jacomo

Aŭgsburgo (SAT-kongreso) IJK Poitiers
LA RESPEKTEMA P... (ero) Jean-Paul Sartre / Roger Bernard Arno Lagrange Solen
1978-1980 LA RUZA KRUĈO Kabaredo Ĵak le Puil, JP Danvy, Laurent Septïer

Serge Sire, Michel Kavlan, Georges Lagrange, Armelle Lequint, Gaudry, Michel Audibert, Raymonde Peraud, François Lo Jacomo, Stefan MacGill, Ganfranko Molle

24 prezentoj po unu monate
1978 KVAZAŬ BIRDOJ KONSTRUAS NESTON William Auld Arno Lagrange, Solen', Sylvie Bonnet
LA FORPASINTO René de Obaldia /Georges Lagrange Solen', Sylvie Bonnet
KALVA KANTISTINO Eugène Ionesco /Georges Lagrange Solen', Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Antoinette Leroux, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech. Pollando
1979 LA FATOMAŜINO Jean Cocteau /Georges Lagrange Solen', Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Antoinette Leroux, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech, Arno Lagrange, François Lo Jacomo, Michèle Savignat UK Zeist NL Belgio
1979-1980 LA JUDA EDZINO Bertolt Brecht /Erika Lagrange Sylvie Bonnet / Georges Lagrange GB
BOKS KAJ KOKS John Madison Morton Sylvie Bonnet, François Lo Jacomo, Michèle Savignat
1980 REKTA METODO Tristan Bernard / Georges Lagrange Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Michèle Savignat, François Lo Jacomo
1982 SENELIRO Jean-Paul Sartre / Roger Bernard Sylvie Bonnet, Michel Audibert, Sylvaine Bourrelly, François Lo Jacomo UK en Antverpeno kaj en Budapeŝto
1983 Ŝtona gasto Michel Duc Goninaz (laŭ Puŝkin) Sylvaine Bourelly, Patrick Lagrange, Georges lagrange, Saŝa Sirovec

Fonto redakti

Referencoj redakti

  1. "Korvo" de Kisaku Tabata, tragedia teatraĵo pri vivo de kamparanoj (1936) en Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp 72-85.

Eksteraj ligiloj redakti