Emilija Lapenna

esperantisto

Emilija LAPENNA (naskiĝis la 9-an de majo 1910 en Gorjane, Slovenio, mortis la 19-an de majo 1994 en Zagrebo, Kroatio) estis Honora Membro de UEA kaj internacie konata movada aktivulo.

Emilija Lapenna
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1910 (1910-05-09)
Morto 19-an de majo 1994 (1994-05-19) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Kroatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Ivo Lapenna Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto (1931–) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fininte komercan mezlernejon en 1926, ŝi ekstudis pentrarton, sed poste laboris kiel financa oficisto kaj fine kiel profesia statistikisto - fako, pri kiu ŝi estis UEA-delegito ekde 1958.

Ŝi lernis Esperanton en 1931 kaj estis unu el la kunfondintoj de la renoma Akademia Esperanto-Klubo en Zagrebo, en kiu ŝi aktivis ĝis ties likvido (1941). Post la milito ŝi estis inter la fondantoj de Kroatia Esperanto-Ligo kaj de la Zagreba E-societo "Bude Borjan". En ĉi lasta ŝi okupis ĉiujn funkciojn, i.a. la gvidon de drama sekcio, kiun ŝi iniciatis. En 1953 ŝi organizis kaj gvidis la kulturajn aranĝojn de la 38-a UK en Zagrebo.

Emilija Lapenna plenumis mirindan kvanton da funkcioj en la jugoslavia kaj internacia movado, plurajn el ili kun impona daŭro. Ŝi funkciis i.a. kiel sekretario de Jugoslavia Esperanto Federacio (1953-1955), vicprezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (1955-57) kaj komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Ŝia landa ĉefdelegiteco dum 34 jaroj (1953-1987) estas eble movada rekordo, same kiel ŝia redaktora laboro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Zagreb, ekde 1956 ĝis ilia ĉesigo en 1992. (La voĉon de E. Lapenna konservas ankaŭ la gramofondisko Perfekta Prononcado.) Ŝi longe membris en la Komitato de UEA (1957-1974) kaj sekretariis ĉe la Belartaj Konkursoj (1965-1974).

Krome ŝi trovis tempon por oftaj recenzoj en Radio Zagreb kaj en internaciaj E-revuoj, por artikoloj en i.a. La Progreso, Heroldo de Esperanto kaj Esperanto, por diversaj tradukoj prozaj kaj poeziaj, kaj por redakciana kunlaboro en La Suda Stelo, Voĉo kaj Kajeroj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. Lapenna aŭtoris dramajn tekstojn (Teatro en Societo, kun M. Mamuĵiĉ, 1956, Nova Teatro, 1974) kaj la lernilon Esperanto por ĉiuj (1980). Dum jaroj ŝi prezidis la Literaturan Konkurson Ivo Rotkviĉ.

Emilija Lapenna estis ja la unua edzino de prof. Ivo Lapenna, iama prezidanto de UEA. Sendube parte el tio fontas la fakto, ke ankaŭ ŝi faris el Esperanto sian ĉefan vivokupon dum pli ol ses jardekoj. Ŝi estis dumviva, kaj - de post 1979 - ankaŭ Honora Membro de UEA. Nur unu monaton antaŭ sia forpaso ŝi ankoraŭ enkondukis rondatablan movadan debaton en Zagrebo, kaj en maja numero de la revuo Esperanto aperis ŝia letero pledanta por la Akademiaj landnomformoj.

Verkoj

redakti
 
 Okaze de la 58-a Universala Kongreso en Beogrado aperis ĉi tiu verketo kiel omaĝo al viro kun multflankaj interesoj kulturaj kaj sociaj. Ĝenerale okazas, ke la vivo de tiaj homoj estas pli interesa ol iliaj verkoj kaj ĉi tiu regulo ŝajne povas aplikigi ankaŭ al d-ro Ramljak. “Advokato, enkarcerigito, partizano, poeto, humoristo, socia investisto kaj esperantisto", laŭ la prologo, d-ro Ramljak konatigas sin al la legantoj per fragmentoj el siaj memoraĵoj, per pluraj poemoj kaj per ekstraktoj el kelkaj siaj libroj, precipe el "Nova konstruo kaj organizo de urboj kaj ŝtatoj”. La tuto ne montras d-ron Ramljak kiel homon de profunda scio aŭ de granda originaleco, sed liaj personeco kaj travivaĵoj certe altiros al li la simpation de Ia leganta publiko 
— F. de Diego. Boletín n203 (maj 1974)