La Progreso (Ĉeĥoslovakio)

(Alidirektita el La Progreso)

La Progreso estis Esperanto-gazeto en Ĉeĥoslovakio, organo de ĈAE.

Inter 1918-1923 eldonata en Pilzeno kaj redaktata de Bedřich Tittl, ekde 1924 ĝis 1934 (?) aperadis en Prago sub redakto de Rudolf Hromada.

El Pilzeno venis impulso eldoni novan gazeton. La iniciatintoj akiris aprobon de pluraj samideanoj en Prago kaj en marto 1918 aperis en Pilzeno ĉeĥa-Esperanta propaganda gazeto "LA PROGRESO". Eldonanto estis la Esperanto-Klubo en Pilzeno, redaktoro estis Bedřich Tittl, administranto estis František Kavan.

"LA PROGRESO" turnadis sin ankaŭ al legantoj en eksterlando intencante informi ilin pri ĉeĥaj kulturaj kaj politikaj problemoj. La tri unuaj duoblaj numeroj enhavis en paralelaj kolonoj, en la lingvo ĉeĥa kaj Esperanto, artikolojn de la ĉeĥaj deputitoj Gustav Haberman (Nacio kaj nacieco), de Luděk Pik (Evoluo al demokratio) kaj de la redaktoro Karel Votava (Tasko de la demokratio). Post la naskiĝo de Ĉeĥoslovakio, kiun salutis ĝia 9-a numero, "La Progreso" daŭrigis tiun ĉi agadon. La dua numero en 1919, dekses-paĝa, estis speciala eldono dediĉita al la sepdeka naskiĝdato de la prezidento Masaryk. Eksterlandaj esperantistoj povis ricevi tiun kajeron senpage post simpla peto.

Tia agado ne restis sen rezulto. Sciigoj el "La Progreso" estis citataj en diverslandaj gazetoj. La artikolo, liverita de la ministerio por provizado, pri la mizero de la loĝantaro en Bohemio, el la marta numero en 1919, estis publikigita en naŭ eksterlandaj gazetoj. Ivan Krestanov el la bulgara legacio en Berno deklaris, ke "La Progreso" estas la unusola gazeto en Ĉeĥoslovakio, kies sciigoj estas citataj en bulgaraj gazetoj. William Main Page, redaktanto de la gazeto The Esperanto Monthly en Edinburgo, skribis, ke "La Progreso" estas por li la plej interesa gazeto, ĉar "ĝi levas la kurtenon, malantaŭ kiu la ĉeĥoj estis kaŝitaj dum la milito". Tiu tendenco restis en "La Progreso" ankaŭ post ĝia transiro al Prago en 1923. Regula rubriko superskribita per "El Ĉeĥoslovakio" enhavis en unu aŭ du kolumnoj koncizajn, ofte tre enhavo-riĉajn sciigojn pri aktualaj okazintaĵoj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj en nia lando. Ili estis verkataj preskaŭ ekskiuzive de Rudolf HromadaOta Ginz. Ankaŭ tiuj ĉi artikoloj estis ofte citataj, aŭ ili estis ofta instigo por korespondado el eksterlando.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La Progreso. Gazeto en Ĉeĥoslovakujo, fondita en 1918. De 1923 of. org. de ĈAE. Red. R. Hromada. Formato 28x29. (v. p: 92 93.)


Eksteraj ligiloj redakti