Pilzeno
Plzeň aŭskultu (germana: Pilsen, esperanto: Pilzeno - vidu Rimarkojn) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun 185 599 loĝantoj (2024) estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Plzeň | |||
germane Pilsen | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Plzeň | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Plzeň-urbo | ||
Administra municipo | Plzeň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Plasa montetaro, Ŝvihova montetaro | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Konataj lokoj | 4
| ||
Muzeoj | Okcidentbohemia muzeo, Bierfareja muzeo | ||
Riveroj | 5
| ||
Situo | Plzeň | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 53″ N 13° 22′ 27″ O / 49.74806 °N, 13.37417 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 452 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 293 m s. m. | ||
Areo | 137,65 km² (13 765 ha) | ||
Loĝantaro | 185 599 (2024) | ||
Denseco | 1 348,34 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 976 Starý Plzenec | ||
- fondo | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 301 00 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0323 | ||
NUTS 5 | CZ0323 554791 | ||
Katastraj teritorioj | 23 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Lokaj partoj | 31 | ||
Bazaj setlejunuoj | 104 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Plzeň | |||
Retpaĝo: www.plzen.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Losiná, Chrást, Zruč-Senec, Nová Ves, Dobřany, Starý Plzenec, Letkov, Kyšice, Dýšina, Útušice, Štěnovice, Druztová, Město Touškov, Líně, Čeminy, Chotíkov, Vochov, Vejprnice kaj Třemošná.
Historio
redaktiLa urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj). En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.
La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 23 681 |
1880 | 38 883 |
1890 | 64 158 |
1900 | 91 334 |
1910 | 112 008 |
1921 | 122 354 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 114 704 |
1950 | 124 339 |
1961 | 132 799 |
1970 | 153 524 |
1980 | 170 701 |
1991 | 173 008 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 166 118 |
2016 | 169 858 |
2017 | 170 548 |
2018 | 170 936 |
2019 | 172 441 |
2020 | 174 842 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2021 | 174 007 |
2022 | 168 733 |
2023 | 181 240 |
2024 | 185 599 |
Vidindaĵoj
redaktiLa historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.
- Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
- eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
- renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
- baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
- Teatro de Josef Kajetán Tyl
- Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
- Historia subterejo
- Okcidentbohemia muzeo
- Bierfareja muzeo
- Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň-Doudlevce
-
Katedralo de sankta Bartolomeo
-
Urbodomo
-
Domoj sur la ĉefplaco
-
Granda sinagogo
-
Teatro de J.K.Tyl
-
Okcidentbohemia muzeo
-
Ŝtata biblioteko
-
Pordego de la bierfarejo Pilsner Urquell
Transporto
redaktiEn Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
- Linio numero 170 de Zdice al Mariánské Lázně kaj Cheb
- Linio numero 190 de Plzeň en direkto Nepomuk - Strakonice - České Budějovice
- Linio numero 183 en direkto Klatovy - Železná Ruda
- Linio numero 180 en direkto Domažlice - Furth im Wald
- Linio numero 160 en direkto Žatec
Tramtransporto en Plzeň funkcias ekde la 29-a de junio 1899.
Ĝemelurboj
redakti- Birmingham (Alabama) en Usono
- Limoges en Francio
- Regensburg en Germanio
- Gera en Germanio
- Takasaki en Japanio
- Winterthur en Svislando
- Santo André en Brazilo
- Izmir en Turkio
- Liège en Belgio
- Hengelo en Nederlando
Famaj personoj
redaktiEn la urbo naskiĝis
- Josef Beran, kardinalo
- Jiří Trnka, figurartisto kaj reĝisoro de animigitaj filmoj
- Miroslav Horníček, aktoro
- Miroslav Zikmund, vojaĝisto kaj verkisto
- Jiří Suchý, teatristo, poeto kaj muzikisto
- Karel Gott, kantisto
- Kateřina Kůrková, sportistino-pafistino
- Petr Čech, futbalgolejisto
- Peter Grünberg, germana fizikisto, Nobelpremiito
- Gertrud Fussenegger, germanlingva verkistino
En la urbo studis aŭ agadis
- Bedřich Smetana, muzikkomponisto
- Emil Škoda, fondinto de la firmao Škoda
- František Křižík, inventisto
- Josef Skupa, kreinto de popularaj marionetoj Spejbl kaj Hurvínek
- Pavel Nedvěd, futbalisto
Vidu ankaŭ
redakti- Discopříběh - filmo, kiu estis filmita en Plzeň
- Maketo de Uzinoj Škoda
- Tramtransporto en Plzeň
- Trolebusa transporto en Plzeň
Esperanto en la urbo
redaktiEn Plzeň aktivas unu el plej malnovaj Esperanto-kluboj en la lando (fondita en 1905). Rudolf Novák movade aktivis kaj antaŭenigis Esperanton tie en la frua 20-a jarcento.
Rimarkoj
redaktiLa formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:
- Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
- Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
- Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
- Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
- Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
- Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
- Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
- Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967