Cheb
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eger (apartigilo) |
Cheb [Ĥep], (germane Eger, latine Egra, en ĥebia sudetgermana dialekto Egha) estas distrikta urbo, situanta en Bohemio (Ĉeĥio), sur rivero Ohře. Vivas ĉi tie 32 825 loĝantoj (2024). Laŭ la urbo nomiĝas regiono Ĥebio kaj baseno Ĥebia baseno.
Cheb | |||
germane Eger | |||
urbo | |||
Placo en Cheb
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Cheb | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Cheb | ||
Administra municipo | Cheb | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ĥebio | ||
Memorindaĵo | Špalíček | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Cheb | ||
- alteco | 459 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 04′ 46″ N 12° 22′ 14″ O / 50.07944 °N, 12.37056 °O (mapo) | ||
Areo | 96,37 km² (9 637 ha) | ||
Loĝantaro | 32 825 (2024) | ||
Denseco | 340,61 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĥebia baseno | ||
Unua skribmencio | 1061 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 350 02 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0411 | ||
NUTS 5 | CZ0411 554481 | ||
Katastraj teritorioj | 19 | ||
Partoj de urbo | 19 | ||
Bazaj setlejunuoj | 41 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Partoj de Cheb
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Cheb | |||
Retpaĝo: www.mestocheb.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Třebeň, Pomezí nad Ohří, Nebanice, Tuřany, Odrava, Lipová, Libá, Františkovy Lázně, Waldsassen kaj Schirnding.
Historio
redaktiĈe vojkruciĝo de signifaj vojoj estiĝis en elstaraĵo super Ohře slava burgejo, kies ĉeĥa nomo estas derivita de riverkurbiĝo. La germana nomo Eger devenas el kelta markigo de Ohře (Agara, latinlingve Egire).
La burgejo fortikigita per remparoj kaj fosaĵoj uzis ankaŭ naturan „fortikigon“, kiun donis rokdeklivo. Ĝi fariĝis potencema centro de vasta regiono ĉe supra fluo de Ohře. Unue Cheb estas notita en dokumentoj al la jaro 1061 sub la latina nomo Egire. En la tempo de koloniigado de limregiona teritorio la slava loĝantaro estis forŝovata de germanaj vilaĝanoj. Cheb fariĝis posedaĵo de germanaj grafoj el Vohburg, Děpolt la 2-a (1093–1146) kaj ties sekvanto, la pli malfrua imperiestro Friedrich la 1-a Barbarossa. Ĉirkaŭ la jaro 1125 elkreskis en parto de la burgejo la unua burgo, kiun igis en la jaroj 1179–1188 Frederiko la 1-a Barbarossa alikonstrui en novan fortikigitan sidejon – falcon. En subburgejo disvastiĝis vilaĝo, rememorigata el la jaro 1203 unuafoje kiel urbo Cheb. En tiu epoko la areo laŭ la urbo nomiĝis Ĥebio, ĉeĥe Chebsko, germane Egerland, latine Regio Egrensis.
Eĉ spite al pli malfruaj alikonstruoj ĝis hodiaŭ konserviĝis la ĉefaj objektoj de falco. La imperiestra palaco estas konstruita en paralelograma bazplano, en kies teretaĝo estis mastrumkonstruaĵoj kaj en la etaĝo loĝĉambroj. La eniron en la falcon defendis Nigra Turo 18,5 m alta. El la romana palaco konserviĝis norda kaj orienta muroj ĝis alteco de la 1-a etaĝo. Belegaj kvinpartaj kunigitaj fenestroj ornamas ĝin. En okcidenta flanko estis alkonstruita en la 15-a jarcento Palaco de Gordon, en kiu estis murdita en la jaro 1634 oficiroj de Valdštejn. Hodiaŭ administras la burgon Cheba muzeo, kiu estas malfermita en sezono.
Komence de la 13-a jarcento komenciĝis konstruado de la antaŭburgejo kun centra spaco de Jánský-placo kaj preĝejo de Johano Baptisto. En la sama tempo estis mezurigita nova placo, el kies norda flanko oni eliris al ponto trans rivero Ohře. En lasta fazo de la konstruado estiĝis nova kvartalo en sudokcidenta parto de Cheb. Preskaŭ dum la tuta 13-a jarcento daŭris disputoj je regiono de Cheb inter la ĉeĥaj kaj la germanaj regantoj. En 1277 la urbo fariĝis libera imperia urbo en la Sankta Romia Imperio. Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265 aligis la regionon de Cheb al la ĉeĥa reĝlando, Cheb fariĝis limregiona urbo, kiu devis esti perfekte fortikigita per masonitaj remparoj. Ĝis la 14-a jarcento daŭris konstruado de duobla remparmuro, dum kio la ekstera remparo estis iom post iom plifortigata per prismaj turoj. La daŭrantajn disputojn solvis nur Johano de Luksemburgio, kiu en la jaro 1322 pordaŭre aligis la regionon de Cheb al landoj de Ĉeĥa krono kaj Cheb fariĝis reĝa urbo kun pluraj privilegioj. (Praktike la regiono de Cheb, "Ĥebio / Egerlando", estis traktata pli malpli kiel parto de Bohemio, kvankam ĝi jure plu estis aparta teritorio ĝis 1806.) La tuta 14-a jarcento estas tempo de intensa konstruado de la urbo, kiu fariĝis forta urba ŝtato kun propra soldataro. Post duono de la 14-a jarcento okazis konstruado de nova urbodomo, oriente kaj okcidente de la placo elkreskis tri blokoj da domoj.
En la 15-a jarcento Cheb staris je la flanko de kontraŭhusana koalicio kaj sian fidelecon al la reganto ĝi konfirmis ankaŭ dum regado de Jiří z Poděbrad, kiu gvidis ĉi tie plurajn diplomatajn traktadojn kaj aranĝis ĉi tie nuptojn al tri el siaj idoj. Fortikaĵoj estis plenigitaj per sistemo de bastionoj. Konstrureguligoj en la tempo de renesanco subskribis sin precipe en burĝaj domoj, kiuj ricevis novajn fasadojn.
Post batalo sur Blanka Monto la urbo fariĝis atestanto de multaj historiaj eventoj. En Domo de Pachelbel estis murdita ĉefkomandanto de la imperiestraj soldataroj Albrecht von Wallenstein; pereis ankaŭ liaj oficiroj Trčka, Kinský, Illov kaj sekretario Neumann. Malsukcesa defendo kontraŭ svedoj (1673) gvidis al decido konstrui grandegan barokan fortikaĵon. La fortikaĵo estis finita en la jaro 1740, sed jam je du jaroj pli malfrue ĝi montriĝis kiel senefika – tiam Cheb post mallonga sieĝado kapitulacis al franca soldataro. Baroko alportis en Chebon novajn konstruaĵojn.
En la jaro 1809 la fortikaĵo estis nuligita kaj komenciĝis malkonstruado de la remparoj kaj la pordegoj, en la sama jaro pereis post incendio la preĝejo de sankta Johano Baptisto. Eĉ spite al tio konserviĝis la historia tutaĵo de la mezepoka urbo kun romana falco kaj kun multe da pluaj signifaj konstruaĵoj precipe el la tempo de gotiko kaj baroko.
Cheb havas nun multe da memorigaĵoj, muzeoj, galerioj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 13 456 |
1880 | 17 148 |
1890 | 22 875 |
1900 | 28 084 |
1910 | 31 761 |
1921 | 32 735 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 31 546 |
1950 | 18 066 |
1961 | 20 535 |
1970 | 25 332 |
1980 | 31 039 |
1991 | 31 847 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 32 893 |
2014 | 32 617 |
2016 | 32 355 |
2017 | 32 394 |
2018 | 32 171 |
2019 | 31 988 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 31 977 |
2021 | 30 161 |
2022 | 30 420 |
2023 | 31 954 |
2024 | 32 825 |
Membrigo de urbo
redaktiUrbo Cheb konsistas el 19 lokaj partoj kaj 19 katastraj teritorioj:
- k. t. Bříza nad Ohří – parto Bříza
- Cetnov – Cetnov
- Dolní Dvory – Dolní Dvory
- Dolní Pelhřimov – Pelhřimov
- Dřenice u Chebu – Dřenice
- Háje u Chebu – Háje
- Horní Dvory – Horní Dvory
- Hradiště u Chebu – Hradiště
- Cheb – Cheb
- Chvoječná – Chvoječná
- Jindřichov u Tršnic – Jindřichov
- Klest – Klest
- Loužek – Loužek
- Podhoří u Chebu – Podhoří
- Podhrad – Podhrad
- Skalka u Chebu – Skalka
- Starý Hrozňatov – Hrozňatov
- Střížov u Chebu – Střížov
- Tršnice – Tršnice
Konsisto de la urbo estis antaŭe ankaŭ hodiaŭ memstara municipo Pomezí nad Ohří kaj municipo Potočiště, kiu pli poste fariĝis konsisto de municipo Odrava.[1]
Famuloj
redaktiEn la iama Eger naskiĝis aŭstrohungara Rudolf Fleischmann (agronomo). Aktivis en la urbo la reformisto Hieronymus Tilesius.
Transporto
redaktiCheb estas grava fervoja vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
- Numero 140 al Chomutov (tra Karlovy Vary)
- Numero 146 al Luby u Chebu
- Numero 148 al Hranice v Čechách
- Numero 170 al Beroun (tra Plzeň)
- Numero 179 al Marktredwitz
Memorindaĵoj
redaktiRilataj artikoloj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Cheba burgo
-
Eksa kastelo de sankta Klaro el la jaro 1711
-
Teatro
-
Cheba "Špalíček"
-
Cheb, placo direkte al preĝejo
-
Sabla pordego, Ohře
-
Restaĵoj de mezepoka fortikaĵaro
Referencoj
redakti- ↑ Historický lexikon obcí České republiky 1869–2005. II. díl. Český statistický úřad. Arkivita el la originalo je 2020-11-08. Alirita 2021-12-25.