Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bříza (apartigilo)

Bříza (germane Pirk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. Bříza troviĝas proksimume 6,5 kilometroj okcidente de Cheb sur la norda bordo de akva rezervujo Skalka. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 47 loĝantoj. Proksime de Bříza troviĝas naturparko Smrčiny.

Bříza
germane Pirk
vilaĝo
Bříza
Oficiala nomo: Bříza
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Konataj lokoj Akva rezervujo Skalka, Studna u Lužné
Rivero Ohře
Situo Bříza
 - alteco 460 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 30″ N 12° 16′ 56″ O / 50.09167 °N, 12.28222 °O / 50.09167; 12.28222 (mapo)
Katastro 19,767 km² (1 976,7 ha) Bříza nad Ohří
Loĝantaro 47 (2021)
Denseco 2,38 loĝ./km²
Baseno Ĥebia baseno
Unua skribmencio 1395
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Vikimedia Komunejo: Bříza (Cheb)
Portalo pri Ĉeĥio

Bříza situas en katastra teritorio Bříza nad Ohří kun areo 19,767 km².

Bříza najbaras kun municipo Cetnov. En la alia flanko de la valbaraĵo poste situas municipo Pomezí nad Ohří. Bříza estis dum longaj jaroj malfacile alirebla, ĉar en ties proksimeco estis enpraktikigita malpermesita zono pro proksimeco de la ŝtatlimo kun Germanio. Ties pruvo estas panelaj ŝoseoj en arbaroj kaj bunkroj proksime de eksa limgardistaro.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1395.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869105
1880105
189091
190089
191074
192166
JaroLoĝantoj
193063
195026
196110
19709
198017
199114
JaroLoĝantoj
200120
201135
202147

Transporto redakti

Inter la jaroj 1995 kaj 1998 ĉi tie estis konstruita ŝosea rondvojo kaj rapideckomunikilo al la proksima limpasejo en Germanion. Estis ĉi tie konstruitaj du pontoj: unu malpli granda trans ŝoseo, la alia pli longa, kiu kondukas ŝoseon super valbaraĵo Skalka. Tiutempe karakterize ŝanĝiĝis aspekto de la pejzaĝo, estis asfaligita vojo ĝis Bříza kaj estis forhakita parto de la arbaro. Sed la komunikiloj en la vilaĝo restis neasfaltitaj.

Interesaĵoj redakti

Proksime de Břízy troviĝas bovinejo, sed kiu ne estas jam longe uzata kaj malrapide ĝi disfaliĝas. En la akva rezervujo Skalka estis antaŭe vilaĝo, sed en la jaroj 19621964 ĝi estis iom post iom forlasita pro konstruado de la akva rezervujo.

Memorindaĵoj redakti

Fotografioj redakti