Bunkro
Bunkro estas armea esprimo por fortikitaj, protektitaj konstruaĵoj, kiuj ŝirmu interne troviĝantajn homojn de danĝero, kaj de rekta atako per armiloj kiel bomboj aŭ misiloj, kaj de nerekta minaco per danĝeraj substancoj kiel ĥemiaĵoj aŭ radiaktiveco. Bunkroj aparte konstruiĝis kaj uziĝis dum la 20-a jarcento, plej intence antaŭ, dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj unuavice havis la celon protekti la soldatojn defendantajn certan teritorion de kontraŭaj, konkerantaj armeaj unuoj, kaj aliflanke ankaŭ havi iujn truojn por permesi al la enbunkraj soldatoj pafadon eksteren al la atakanta armeo. Duavice bunkroj ankaŭ konstruiĝis kiel protektejoj por armeaj veturiloj kiel submarŝipoj aŭ ĉasaviadiloj, kiel armeaj komandejoj aŭ kiel protektejoj por nearmeaj, civilaj civitanoj. Kutime bunkroj estas konstruitaj el betono kaj ŝtalo, multfoje parte subtere aŭ parte en rokoj, sed ankaŭ armeaj konstruaĵoj plene boritajn en naturajn rokojn estas nomataj bunkroj.
Kadre de la Dua Mondmilito, aparte la nazi-germana armeo Wehrmacht konstruis multajn bunkrojn, precipe kadre de la tiel nomata "Atlantikwall" aŭ "atlantika digo", konstruita inter la jaroj 1942 kaj 1944 laŭlonge de la okcidentaj respektive nordaj marbordoj de Nazia Germanujo kaj la nazie okupitaj ŝtatoj Francujo, Belgujo, Nederlando, Danujo kaj Norvegujo. Sed ankaŭ kadre de la (nur parte realigita) "Vallo Alpino" aŭ "alpa digo" de Faŝisma Italujo, konstruita inter la 1920-aj jaroj kaj 1942, la Maginot-linio de Francujo konstruita inter 1930 kaj 1934, kaj la ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, planitaj kaj konstruitaj inter 1934 kaj 1938, troveblas multaj bunkroj. La armedefenda sistemo de Svisujo ĝis la nuntempo grandparte baziĝas je bunkraj konstruaĵoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Roland ROTSAERT: BELGIO: Bunkro remalkovrita Monato (gazeto) (2010/3 p.16)