Malfermi ĉefmenuon

Fortikaĵoj en Eŭropo

En la jaroj 19291940 naskiĝis en Francio fortikaĵsistemo, kiu havis eŭropan unuaecon kaj ĝi nepre malhavis nek strategian nek teknikan originalecojn. Laŭ la franca fortikaĵ-konstruafero de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj prenis spertojn por konstrui fortikaĵojn preskaŭ la tuta Eŭropo.

Vicigita alfabete laŭ landoj:

Enhavo

Fortikaĵoj en BelgioRedakti

Eben-Emael ... tiu ĉi nomo sonas kiel sorĉformulo, sed temas pri tute ordinara vilaĝo en nord-orienta Belgio, kiu neniam venus en la paĝojn de historio, se en ĝia proksimeco la belga generalstabo ne igus konstrui en la jaroj 19321935 laŭ franca modelo grandegan fuortaron. Al projektistoj servis kiel modelo propre "grandgrupo" Hochwald en Vosges. Al la belga fortikaĵ-konstruafero ĉiokaze ne eblas kontesti certajn originalajn perfektigojn kaj la propran solvon. Simile kiel la fuortaro de Hochwald Eben-Emael havis hom-skipon de 1200 viroj, por kiu ampleksaj subteraj spacoj kun kvartirejoj, kuirejoj, manĝejoj, flegejo kaj pluaj spacoj estis fariĝontaj agadloko eble eĉ por vico da monatoj. Diference de la franca fuortaro la belga grandfuortaro situis en ebenaĵo, supre de la kanalo de Alberto, proksimume 40 km de Aĥeno kaj preskaŭ 8 kilometrojn de Maastricht. Meze de la fuortaro dominis artileria elŝovebl turniĝonta turo kun duopo de 120 mm kanonoj. Sed ĝian plej grandan pafforton prezentis 25 sepdekkvinmilimetraj kaj sesdekmilimetraj specialaj fortikaĵkanonoj, lokitaj en artileriaj kaj infanteriaj fuortoj, parte ankaŭ en turoj. Krome la fuortaro havis 25 mitralĝemelojn en turniĝontajn turojn kaj grandan kvanton de pluaj leĝeraj kaj pezaj mitraloj en flankaj kaj enirejaj kreneloj. La tuta fuortaro havis kompreneble ankaŭ memstaran elektrejon, akvoprovizejon, filtroventolil-ekipaĵon, mallarĝspuran fervojon, liftojn kaj pluan specialan ekipaĵaron, ebliganta longdaŭran defendon kaj la vivon de multnombra hom-skipo.

La fuortaro de Eben-Emael ne estis unusola belga fuortaro. En la jaro 1928 esploris aparta komisiono eblecon de renovigo kaj precipe modernigo de la belga fortikaĵaro en Namuro, Lieĝo kaj Antverpeno. Tiu ĉi modernigo okazis en la jaroj 19291936. La grupon Lieĝo kaj Namuro kunigis nova ĉeno de memstaraj fortikaĵoj apud rla ivero Mozo, konsistanta precipe el malpezaj objektoj. La grupon Lieĝo kaj Antverpeno kunigis pluaj ferbetonaj objektoj.

Ministro pri milito Devéz kaj generala ĉefstabestro de la belga armeo van der Begren en la tridekaj jaroj venkis gravan disputon – ili realigis, ke la kerno de defendo de la belga teritorio estos precipe en linio Lieĝo – Namuro. Iliaj kontraŭuloj ne kredis en ebleco defendigi tiun ĉi linion kaj post spertoj el la monda milito ili volis fortikaĵojn sur riveroj Skeldo kaj Lejo, profunde en la belga teritorio. Danke al tiu ĉi venko naskiĝis ankaŭ Eben Emael. La zonoj en Lieĝo kaj Namuro ĝisatendis grandan plifortigon kaj por ŝirmi sud-orientan terlangon de Belgio estis establita en Ardenoj nova zono de valaj fortikaĵetoj, kondukantaj en la proksimeco de limo de la franca Longuyon tra Bastogne al Henri Chapelle, kie tiu ĉi linio ligis al spaco de Lieĝo.

La belgaj objektoj de la daŭraj fortikaĵoj tro ne diferencis de la francaj. Ili havis same rezistkapablajn ferbetonajn konstruaĵojn kun armilaro en kasematoj kaj kloŝoj kaj kelke da fuortaroj, el kiuj al la plej grandaj (krom Eben Emael) apartenis ekz. Neufchateau kaj Pepinster. Sed ili diferencis per tre diferenciga armilaro, el kiu la plej rimarkinda estis 75 mm fortikaĵkanono GP kun rapideco de pafado 13 ekpafoj dum minuto kaj pafdistanco 11 kilometroj, konstruata speciale nur por la belgaj fortikaĵoj.

Sed signifo de la belgaj fortikaĵoj por la defendo de okcidenta Eŭropo kontraŭ la nazia Germanio iom ŝanĝiĝis pro oktobra proklamo el la jaro 1936, per kiu reĝo Leopoldo la 3-a (Belgio) proklamis tre probleman neŭtralecon. Belgio onidire ne estos enkadre de potenca alianco preparonta militon, sed ĝi antaŭforigos la militon de la lando… La eventoj de la venontaj jaroj – la nazia agreso en la jaro 1940 – estis mokrido al tiu ĉi proklamo.

Fortikaĵoj en ĈeĥoslovakioRedakti

 
Vido el MO S-18 al MO S-19 kaj al obstakloj

Fortikaĵoj konstruitaj en Ĉeĥoslovakio havas nenian specialan nomon kiel en aliaj landoj, ili simple estas nomataj kiel linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La tuta konstruado estis planata en 4 etapojn, sed oni havis tempon por komenci konstrui nur 1 etapon. Tiu ĉi etapo estis planata ĝis fino de la jaro 19411942, sed en septembro de la jaro 1938 ĉiuj laboroj estis finitaj. Oni komencis konstrui pezajn fortikaĵojn ekde la jaro 1935 en nordaj limregionoj de Moravio kaj Bohemio en linio: BohumínHlučínOpavaKrálíky – montaro Orlické horyNáchodTrutnovVarnsdorf kaj poste post la germana anekso de Aŭstrio ankaŭ en suda Moravio kaj ĉe slovakaj urboj Bratislava kaj Komárno. La ĉeĥoslovakaj fortikaĵfakuloj konstruis la unuajn fuortojn laŭ la francaj modeloj, sed tre baldaŭ ili kreis proprajn tipojn, kiujn ili perfektigis. Laŭ la ĉeĥoslovaka fortikaĵ-konstruafero poste lernis jugoslavoj kaj rumanoj.

Al unuaj tipoj de la ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj apartenis infanteriaj fuortoj, aŭ memstaraj – izolitaj, aŭ similaj objektoj grupigitaj en fuortarojn. Krom normalaj infanteriaj fuortoj oni konsideris pri konstruado de pluaj pezaj objektoj, sed tiuj havis malpli grandan rezistkapablon. Tiuj ĉi objektoj estis konstruitaj en ampleksaj arbarmasivoj kaj en montaroj. Krome estis planitaj ankoraŭ aliaj fuortoj – memstaraj minĵetilaj fuortoj kaj memstaraj artileriaj fuortoj. Tiuj ĉi tipoj de objektoj estis kutime en konsisto de fuortaroj.

Aliaj tipoj de fortikaĵoj konstruitaj en Ĉeĥoslovakio estis malpezaj fortikaĵoj, kiuj estis konstruataj malantaŭ linio de la pezaj fortikaĵoj. Tio estis malgrandaj objektoj kun simpla interno por kutime 6 – 7 viroj. Da tiaj malgrandaj objektoj estis konstruita pli ol 10 000.

Krom la fuortoj apartenis al la ĉeĥoslovaka fortikigzono ankaŭ armilaro, obstakloj, telegrafia reto, komandantejpostenoj kaj multaj aliaj ekipaĵoj.

Fortikaĵoj en FinnlandoRedakti

La reakcia, akre kontraŭsovete orientita finna registaro komencis konstruadon de siaj fortikaĵoj ĉe la finna-soveta limo en Karela istmo inter finna golfo kaj Ladoga lago en la jaro 1929. La finna komandantaro tiun ĉi linion, kies nomo estis Mannerheim-linio, perfektigis kaj fortigis dum la tutaj dekjaroj. Rilate al proporcie ne tro longa fortikigsektoro tiu ĉi zono estis tre profunda. Ĝi havis antaŭŝovita linion, du defendliniojn de fortikaĵetoj kaj postfrontan linion. Devenajn kampajn fortikaĵojn iom post iom anstataŭigis ferbetonaj objektoj finigataj kaj ekipigataj en la jaroj 19381939 per ampleksa sistemo de obstakloj.

Fortikaĵoj en FrancioRedakti

La kvindekdujara franca politikisto André Maginot ekgvidis la parizan militministerion en la tempo, kiam la defensiva strategio kaj la milito de Verdun havis en la franca armea teorio ĉefan rangon kaj kiam en ministeriaj trezorejoj kuŝis detale prilaboritaj planoj de estontaj fortikaĵoj. La aŭtoreco de la ideo por konstrui ferbetonan remparon nepre ne apartenas al Maginot, kvankam oni nomas la fortikaĵojn Maginot-linio. La plano de la konstruado de tiuj ĉi fortikaĵoj estis fakte proponita en la jaroj 19201925. Meze de la 20-aj jaroj jam estis evidente, ke potenciala malamiko de Francio estos Germanio! Tial la franca ĉefstabo tre baldaŭ aprobis la planon de la limregionaj fortikaĵoj kaj ĝi transdonis ĝin al aparta komisiono, kiu estis ellaboronta teknikan projekton. Sed neniu povas malagnoski al Maginot, ke tuj kiam li sidiĝis en ministeria brakseĝo, li tuj ekbatalis en la parlamento por la miliardoj da frankoj, kiujn la konstruado de la fortikaĵoj postulis. La batalo estis mallonga kaj venka! Oni asertis, ke Maginot kiel franca suboficiro travivis en la unua mondmilito la batalojn ĉe Verduno kaj ke li suferis ĉi tie gravajn vundojn. Kaj ĝuste tiu ĉi dura milita sperto onidire lernigis lin estimi perfektajn fortikaĵojn – ŝirmon el ferbetono kaj blendo.

La francaj fortikaĵoj konsistis en la praktiko el du reciproke diferencaj sistemoj. La unua estis decentralizita – kreis ĝin unuopaj ferbetonaj objektoj de diversa rezistkapablo, la t.n. blokoj kaj interobjektoj, metitaj en preskaŭ koneksajn zonojn. Artileriaj kaj mitralaj – plejparte multflankaj – pafadoj de tiuj ĉi izolitaj objektoj kreis plenan pafsistemon. Sistemo de kontraŭtankaj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj plifortigis tiun ĉi plenan zonon. Sed tiu ĉi tipo laŭ la francaj opinioj estis efika sole en malpli gravaj direktoj. La kernon de la francaj fortikaĵoj kreis fuortaroj. Ni fakte distingas du tipojn. La unua el ili, nomita „Ouvrage“ – „ĉefa objekto“, estis en la praktiko fuortaro kun ses ĝis ok rezistkapablaj ferbetonaj objektoj, kunigitaj per ampleksa sistemo de subteraj koridoroj, ĉambregoj, spacoj, komunikretoj kaj pluaj ekipaĵoj. La plej sentemajn direktojn de ebla atako baris la alia tipo de fuortaraj nodoj de defendo, „Ensemble“ – la t.n. „grandgrupo“, konsistanta fakte el du reciproke kunigitaj fuortaroj de „Ouvrage“. La francoj, konstruante la Maginot-linion, uzis tiun ĉi alian tipon fakte sole dufoje – la legendarigita Hochwald apartenis al tiu ĉi alia tipo.

La Maginot-linio estis la plej grandega, la plej konata, sed ne la unusola franca fortikaĵsistemo. Ĝi fermis la plej verŝajnan direkton de invado de la germana armeo en Francion sur la Rejno kaj ĝi kondukis direkte nordokcidenten ĝis Longjono, kie ligiĝis plua fortikaĵlinio, la t.n. Daladier-linio kaj en granda distanco malantaŭ ĝi Weygand-linio. Daladier-linio komenciĝis ĉe Longjono kaj ĝi kondukis laŭlonge de la belga limo ĝis la maro al Dunkerk. Tiun ĉi linion kreis plimulte da objektoj de malpeza tipo. La Weygand-linio ricevis sian nomon laŭ la franca generalo Weygand kaj ĝi restis pliparte sur papero. En la mala flanko de la Maginot-linio ligiĝis fortikaĵoj ĉe la svisa limo kaj suden de tiu ĉi zono kondukis la lasta – alpa linio, komencanta ĉe la Ĝeneva lago kaj finanta nur ĉe marbordo de la Mediteraneo.

Fortikaĵoj en GermanioRedakti

Fortikaĵlinion konstruis en la fino de la 30-aj jaroj ankaŭ la nazia Germanio. La germana fortikaĵ-konstruafero havis multjarajn tradiciojn. Sed la nazia armea strategio de „fulma milito“ farus anticipe el kiaj ajn daŭraj konstruaĵoj sensignifan senilaron, se… Se ne ekzistus historia averto de generacioj de germanaj strategoj antaŭ milito en du batalfrontoj! Adolf Hitler vidis malamikon numero unu en Oriento. Tial li volus certigi al si postfronton, ŝirmi al si la dorson (nur post kelke da monatoj surbaze de internacia situacio li estos decidiĝinta ŝanĝi la vicojn). Tial li decidiĝas konstrui kontraŭ Maginot-linio sian propran, Siegfried-linion, kiu estas borderonta la germana-francan limon kaj malebligonta invadon de la franca armeo Germanion. Tiu ĉi linio estis certigonta ŝirmon de la nazia regno post koncentriĝo de plimulto de la germanaj soldataroj al akirofensivoj en Oriento.

Laŭ la germana generalo Otto Wilhem Förster la tago de l‘ naskiĝo de la germanaj fortikaĵoj fariĝis la 30-a de oktobro de 1935, kiam Hitler, akompanata de altaj naziaj oficiroj, elvojaĝis por trarigardi limregionon en Rejnlando. „Mi konsentas kun la situo de la fortikigita teritorio por landaj fortikaĵoj,“ li diris onidire post la seshora trarigardo de ĉefaj spacoj. Kiam generalo Förster survoje reen demandis Hitleron, kiom da jaroj estos je dispono por konstrui Siegfried-linion, li respondis al li per ŝultrumado. Nur post unu semajno li ricevis interesan respondon: 15 jarojn! Fortikaĵfakuloj de la nazia armeo komencis plani. Ĉiuj laboroj antaŭ la jaro 1936 havis sole eksperimentan karakteron. Konstruorganizaĵoj de la tria regno komencis agadon nur en la jaro 1936, sed oni pli multe parolis pri la konstruado, ol oni vere konstruis.

La germanaj fortikaĵprojektistoj pli poste venis al konkludo, ke la dekkvinjara templimo estas mallongigebla al 10 jaroj, sed fine en la jaro 1938 Hitler surprizis sian generalstabon per neatendita ordono – li ordonis maksimume rapidigi la konstruadon de Siegried-linio.

Krom Siegfried-linio en okcidento la germanaj fortikaĵoj ekzistis ankaŭ en oriento. En la praktiko temis pri malnovaj, antaŭmilitaj, iom modernigitaj objektoj, plifortigitaj per kelkaj fortikaĵkonstruaĵoj. Sed ĉiuokaze Germanio fortikigis sole unuopajn spacojn, kiuj ne estis reciproke konstrue nek pafe kunigitaj en pli ampleksan sistemon. La plej konataj germanaj fortikigitaj spacoj en oriento estis Festungsfront OderWartha Bogen, plu Pomeria remparo en Pomerio, fortikaĵoj en meza Odro kaj proporcie grandegaj fortikaĵoj en limoj de orienta Prusio.

Fortikaĵoj en GrekioRedakti

La grekaj fortikaĵoj estas siamaniere nepre pli interesaj ol la nederlandaj. Ili defendis limojn de la lando preskaŭ ekskluzive kontraŭ Bulgario. La greka registaro lasis en la greka-bulgara limregiono konstrui ekde junio de 1936 la tn. „Fortikigitan postenon“, nomita merite de ĵurnalistoj laŭ tiama ĉefministro Ioannis Metaxas kiel Metaxas-linio. Oni taksis, ke en la jaroj 19361940 Grekio ĉi tie elspezis pro la konstruado proksimume 1,2 miliardojn da draĥmoj.

La grekaj fortikaĵoj estas interesaj el kelke da vidpunktoj; ili baris linion proksimume 350 km. Valoro de la unuopaj fortikigitaj sektoroj tre diferencis. Krom pezaj fuortaroj kun ampleksa subterejo en supermara alteco pli ol 2 000 metroj restis kelkaj sektoroj sen unusola mitralnesto. Parto de la grekaj fortikaĵoj, kiuj eĉ ne malhavis originalajn konstruelementojn, ekz. pafpostenojn de minĵetiloj kaj kontraŭaviadilaj kanonoj, rezistis al obusoj de kalibro 105 mm, sed plimulto al kalibroj 155 kaj 210 mm eĉ al 300 kg eksplodbomboj. La dikeco de muroj de meza tipo faris 1,5 m, ĉe la malplej peza tipo 0,95 m.

Al la kerno de la grekaj pezaj fortikaĵoj apartenis kelke da fuortaroj, sed tre diferencaj de „grupoj“ kaj „grandgrupoj“ de la franca Maginot-linio. La plej granda el ili – Usita – fermis valon de Strymon kaj ĝi konsistis el kvin pezaj objektoj kaj ampleksa subterejo. Krom Usita apartenis al la sama strymona grupo ankoraŭ pluaj fuortaroj – Papotlivica, Kilkaja, Paljurjones, Karatas kaj Kali. Same plua grupo – Nevrokopjon – havis du fuortarojn. Ceteraj sektoroj – Belasica, Nestos, Chonos, Nimsea kaj pluaj – havis ĝenerale nur malpezajn objektojn de ne sufiĉe bona rezistkapablo kaj parto sole kampajn fortikaĵojn. Ĉefa manko de la greka fortikaĵsistemo estis precipe diferenca rezistkapablo kaj grado de konstruo de la unuopaj sektoroj kaj nekoneksa pafsistemo.

Okaze de milito Metaxas-linio estis havonta hom-ekipon proksimume 150.000 virojn – inkluzive de taĉmentoj, okupantaj la kampajn fortikaĵojn. Kiam faŝisma Italio kaj en la jaro 1941 ankaŭ la nazia Germanio atakis Grekion, la atena generalstabo tirigis plimulton de la taĉmentoj el la fortikaĵoj kaj ĝi sendis ilin en aliajn sektorojn de batalfronto, kie estis okazantaj malfacilajn batalojn. Metaxas-linio apartenis ĝis lastaj horoj de la milito al la plej trankvilaj sektoroj.

Al tiu ĉi fortikaĵzono mankis al la perfekteco ne nur daŭrigo en plua konstruado, diskalkulita en multe pli longa tempo, sed ankaŭ pli unuopa kaj pli moderna armilaro. Tiu, kiu estis je dispono, apartenis al multaj diversaj tipoj kaj kalibroj. Apud 37 mm germanaj kontraŭtankaj kanonoj Rheinmetal, 65 mm kaj 75 mm kanonoj, 75, 85 kaj 155 mm haŭbizoj (precipe en fuortaraj artileriaj fuortoj) ne mankis en la armilaro de Metaxas-linio eĉ ĉeĥoslovakaj kanonoj – 47 mm kontraŭtankaj kanonoj kaj 105 mm montaraj haŭbizoj, ne parolante jam pri la tuta vico da tipoj kaj kalibroj de minĵetiloj, kontraŭtankaj kanonoj kaj mitraloj.

Fortikaĵoj en HungarioRedakti

Ĝis 1940 la hungaroj ne konstruis fortikaĵojn, nur poste, ĉar post forviŝo de Pollando Sovetunio aperis ĉe la limoj. La defenda linio Arpado aŭ la Arpad-linio (Árpád-vonal en la hungara) estis aro de defendaj instalaĵoj en la orientaj Karpatoj, dum la 2-a mondmilito.

 
Parto de fortikaĵo el la 2-a mondmilito en Verĥnja Hrabivnicja/Felsőgereben

Ĝi etendiĝis de la Uĵoka montpasejo ĝis la Ojtoza intermonto: de Ungvár ĝis Kézdivásárhely, Sepsiszentgyörgy. La defenda linio celis helpi kontraŭ atakoj de la rumanaj kaj sovetaj trupoj.

La imago estis, ke plimulto de karpataj valoj estas nord-surd-direkta kaj nur kelkaj estas trapaseblaj el direkto de oriento. La hungaroj pensis, ke ili devas defendi nur tiujn kelkajn orientajn-okcidentajn valojn. La linio estis serio de fermitaj, fortikigitaj valoj.

La defenda linio suksece kontraŭstaris la sovetajn atakojn dum somero de 1944, sed la sovetoj preterpasis la Karpatojn kaj de sudo atakis kaj okupis Hungarion tra la Granda Ebenaĵo. Dum la kontraŭstaro la hungaroj povis forlasi Transilvanion, sekve la tiea militforto ne estis ĉirkaŭbrakumita.

Fortikaĵoj en JugoslavioRedakti

Pli ampleksa fortikigado de la norda limo okazas nur post la jaro 1935 en konekso kun malbonigado de politika situacio en Balkano. En ceteraj limregionoj konstruado de la fortikaĵoj estis komencita nur en la jaro 1939.

Plej forte estis fortikigita la jugoslava limo al Italio, kie ekzistis eĉ kelke da ekkonstruitaj fuortaroj. Sed ĝis la jaro 1941 estis neniu el ili tute finita. Sed ties aranĝo estis fakte malpli forta ol ĉe la francaj aŭ la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Jugoslavio ekde la jaro 1937 fortikigis sian limon al Hungario kaj ekde la jaro 1939 limon al Germanio. Sed ĝenerale temis pri malpezaj fortikaĵetoj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj. Rilate al mallongeco de la tempo, granda longeco de la ŝtatlimo, manko de spertoj kaj kapacitoj la jugoslava gvidantaro ne kapablis ĝis la atako kontraŭ Jugoslavio en la jaro 1941 konstrui efikan fortikaĵsistemon, sed ĝi fortikigis nur kelkajn sektorojn, plimulte nur per malpezaj, esceptokaze per mezaj kaj pezaj objektoj, kiuj pro siaj formo kaj konstrusolvo ja nur diferencis de la francaj kaj la ĉeĥoslovakaj modeloj. Kvankam jugoslavoj laboris laŭ la ĉeĥoslovakaj disponoj, la rezistkapablo de iliaj objektoj ne atingis la saman nivelon kiel ĉe la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

Fortikaĵoj en NederlandoRedakti

Pri la nederlandaj fortikaĵoj sufiĉas nura mencio. Ili ne apartenis, krom kelke da centoj da rezistkapablaj objektoj, al evoluiĝintaj sistemoj. En nazia deĵorkompendio, dediĉita al la nederlandaj fortikaĵoj, katenos atentemon en la unuaj paĝoj rezistkapabla ferbetona gvatfuorto, kamuflita kiel ventmuelilo. Estas interese, ke tiu ĉi percepto validiĝas en kelkaj direktoj ĉe la nederlandaj fortikaĵoj. La nederlandaj fortikaĵoj ne klopodas unuiĝi kiel eble plej multe kun tereno. Krom objektoj kun unu supertera etaĝo ni konas turobjektojn du kaj trietaĝaj, en kiuj kanonoj kaj mitraloj estas lokigitaj unu super la alia, ofte eĉ meze de urbaj stratoj. Sed en tio ĉi estas ankaŭ unusola originaleco de la nederlandaj fortikaĵoj. Ties tro angulhavaj objektoj, ĝenerale sen blendaj kloŝoj kaj kupoloj, nepre ne apartenis al majstraj verkoj de la eŭropa fortikaĵkonstruado antaŭ la dua mondmilito.

La nederlanda generalstabo komencis konstruadon de la fortikaĵoj nur en la jaro 1936. La propran limon de Nederlando ŝirmis du zonoj. Posteno en Maas, longa proksimume 150 km, kaj posteno en Ijsel, longa proksimume 100 km. En tiun ĉi zonon apartenis ankaŭ fortikaĵoj de kanalo de Juliana. La alia zono, posteno en Greebe kaj Raam, havis diference de la unua pli grandan profundecon. Kvankam tiuj ĉi postenoj estas kunigitaj el multnombraj objektoj (ekz. Raam havis 46 mitralfuortojn, 245 trikrenelajn objektojn, 79 unukrenelajn turojn, 13 fuortojn kun kontraŭtankaj kanonoj de kalibro 50 mm Bofor Hembrok), ĝia reziskapablo ne estis tro granda. Krome parto de malmoderniĝinta armilaro de la nederlandaj daŭraj fortikaĵoj ne havis konvenajn parametrojn. Oni uzis ekz. 80 mm kanonojn modelo 1880 kun pafdistanco nur 3,5 km.

Malproksime en la profundeco de la nederlanda teritorio estis dislokigita la tria grupo de fortikaĵoj, ŝirmantaj Amsterdamon kaj ties larĝan ĉirkaŭaĵon en direkto NaardenUtrechtDordrechtRoterdamo kaj marbordo. Tiuj ĉi fortikaĵoj karakterize nomis fuortsistemo Holland, sed kvankam eĉ ĉi tie ekzistis kelke da sektoroj de fuortetoj, konstruitaj en la 30-aj jaroj, plejparte temis sole pri malnovaj, modernigitaj objektoj.

Fortikaĵoj en PollandoRedakti

En la jaro 1933 Pollando en konekso kun la tuta strategia plano de la pola gvidantaro kaj kun kresko de danĝero de la nazia agresio alpaŝis al fortikigado de limoj en supra Silezio, Hel, Westerplatte kaj Gdansko. En sekvantaj jaroj, precipe poste en la jaroj 19351939, becka Pollando konstruis pluajn siajn fortikaĵojn en sia orienta limo. Nur komence de la jaro 1938 la polaj armeaj rondoj komencis denove prepari fortikaĵojn ĉe siaj okcidentaj limoj, sed multe malpli fortaj, ol estis ekz. la franca aŭ la ĉeĥoslovaka. Dum la unua jaro estis okazontaj preparlaboroj, la pluaj tri jaroj poste la propra konstruado de ferbetona fortikaĵlinio kaj la lastan jaron de tiu ĉi fortikigkvinjaro la finigajn laborojn. La nazia agresio malebligis la polan fortikigadon en nura komenco.

Tial Pollando havis en la jaro 1939 fortikigita nur kelkajn sektorojn en Silezio. En Hel, Westerplatte kaj en spaco Gdansko estis konstruita nur kelke da fortikaĵetoj. Sole escepte, ekz. en Silezio, la defendo estis firmigita per infanteriaj fuortoj kun artileria armilaro.

Fortikaĵoj en RumanioRedakti

Rumanio preparis konstruadon de kelkaj fortikigitaj sektoroj en la jaro 1936. Al rumanoj mankis spertojn, financrimedojn eĉ produktkapacitoj de konstruaĵoj kaj ekipaĵoj kaj ili havis fine eĉ tre misinterpretitaj imagojn pri siaj eblecoj. Sed kiel atestas kelkaj ĝis hodiaŭ konservitaj fortikaĵobjektoj ĉe marbordo de Nigra maro, Rumanio ja provis konstrui siajn fortikaĵojn. Sed ties valoro estis minimuma kaj ilia konstruado vekis en la tridekaj jaroj nenian apartan atentemon.

Fortikaĵoj en SovetunioRedakti

Strategia koncepto de la defendo de Sovetunio tre diferenciĝis de la francaj opinioj. Teorio de profunda operacio kaj profunda batalo havis nenion komunan kun la franca defensiva doktrino. Ĝi prezentis tute malan koncepton de gvidado de armita lukto. Sed malgraŭ tio eĉ Sovetunio fortikigis siajn okcidentajn limojn. Precipe en Belarusio kaj en Ukrainio, kie komence de la 30-aj jaroj elkreskis tre reziskapabla Stalin-linio de daŭraj fortikaĵoj.

Kiam la okcidenta Ukrainio, la baltaj landoj kaj Besarabio estis konektitaj al Sovetunio, komandantaro de Ruĝa armeo devis necese solvi pluan problemon. Stalin-linio restis profunde en postfronto de ebla batalfronto. La limoj de Sovetunio diversloke transŝoviĝis preskaŭ je 300 km okcidenten; la nova limo estas ne nur efike gardenda, sed certigenda eĉ ĝian efikan defendon. En la jaroj estas tial konstruataj en linio KovnoGrodnoOsowiecSokalRava RuskajaOleczyceKamenec Podolskij novaj fortikaĵoj, parte el ferbetono, sed plejparte kiel lignoteraj kaŝejoj. En la batalfronto longa proksimume 1300 km plifortigas defendon de la novaj limoj sume 1000 objektoj kun la denseco proksimume 0,9 objekto en unu kilometro de la batalfronto. Sed ĝis atako kontraŭ Sovetunio en junio de 1941 tiuj ĉi novaj fortikaĵoj de malproksime ne estis finitaj. La soveta generalstabo supozis ties pluan konstruadon, sed tiun interrompis la milito.

Spite al tiuj ĉi proporcie ampleksaj fortikiglaboroj superis en la soveta strategio ofensiva koncepto de gvidado de batalo. Ruĝa armeo orientiĝis precipe al sturmaj operacioj, kun defendo ĝi kalkulis nur kiel kun provizora speco de batalagado. Staboj kaj taĉmentoj dediĉis grandan atentemon al tankaj kaj meĥanikigitaj taĉmentoj, aeroflotoj kaj al reciproka kunagado de armeoj.

Fortikaĵoj en la dua mondmilitoRedakti

Pri la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj oni ne militis, ĉar germanoj akiris ilin en oktobro de 1938 senbatale eĉ kun la teritorio. Germanoj poste ekzercis sin en la ĉeĥoslovaka fortikigzono en la sieĝado de fortikaĵoj. En la jaroj 1938 kaj 1939 ili pripafadis ilin kaj ĉar ili nenie atingis trapafon, tial ili kripligis la fuortojn per forŝiro de la kloŝoj, kupoloj, kreneloj kaj blendaj elementoj, kiujn ili forveturigis Germanion. La germana migranta kaj peza artilerio sufiĉis konkeri la polajn mitralfortikaĵetojn kaj ja estas konate, kiel nemultnombraj hom-ekipoj de kvin polaj rezistkapablaj objektoj en Westerplatte ĉe Gdansko kapablis longe rezisti ne nur al abruptaj atakoj de la malamika infanterio, sed eĉ al kanonado de pezaj ŝipaj kanonoj. La belga Eben Emael kapitulacis post du tagoj de bataloj, kiam la germanaj paraŝutistoj kaj pioniroj senefikigis per eksplodaĵoj kaj fajroĵetiloj plimulton de ties kreneloj kaj turoj. Simile falis la fortikaĵoj ĉe Antverpeno kaj Namuro, kiujn la belga neŭtraleco ne savis. La nederlandaj fortikaĵoj ne rezistis ankaŭ longe. Maginot-linion la germana armeo ĉirkaŭiris per manovro tra Belgio ĉe ties norda alo. La rezisto de la francaj fortikaĵoj estas por la nazia komandantaro malagrabla disreviĝo – la 13-an de junio de 1940 defendantoj de la fuortaroj kaj fuortoj repuŝis ĉiujn atakojn de naziistoj. Nur la venontan tagon, kiam estis aktiviginta granda superforto de tankoj kaj artilerio, la ataktaĉmentoj subtenataj de aerofloto antaŭenpaŝis en sektoro Saara je kelke da centoj de metroj. Germanoj entute ne kuraĝis ataki la grandegan fuortaron Hochwald kaj vicon da pluaj fuortaroj. En ne finkonstruita franca fuortaro La Ferté pereis preskaŭ la tuta hom-ekipo – pli ol 200 viroj, sed ili ne kapitulacis. Eĉ ne Metaxas-linio, kiun la naziistoj konkeris el postfrontejo kaj elflanke, falis dum la unua atako. En la momento, kiam la greka armeo kapitulacis, el 24 pezaj pezaj objektoj, kiujn la naziistoj atakis, sole kvin objektoj falis. La malamiko neniigis ilin aŭ la propra hom-ekipo forlasis ilin. Sed la restantaj fuortoj estis kapablaj plu rezisti. Dum la agresio de la naziaj armeoj kontraŭ Sovetunio en junio de 1941 ne estis ankoraŭ la limregionaj fortikaĵoj en la nova ŝtatlimo en okcidentaj regionoj de Ukrainio kaj Belarusio finitaj, sed la devenaj fortikaĵoj en Stalin-linio estis jam en la jaro 1940 parte dearmigita kaj la speciala armilaro muntita en la novajn objektojn. En someraj monatoj de 1941 eksplodis indignitaj bataloj je la fortikigspacoj en antaŭfrontejo de Kievo. En la fino de la milito oni batalis ankaŭ je la germanaj fortikaĵoj. Ilia laŭdata Atlanta remparo ruiniĝis dum kelke da horoj. Aliancanoj rompis Siegfried-linion per la unua bato en kelke da direktoj. Post kelke da tagoj la tuta „fortikaĵpolvaro“ malantaŭ Rejno inkluzive de la plej pezaj objektoj de tipo Scharnhorst – frakasiĝis. Komandantejpostenon de Hitler – Lupan kuŝejon – en orienta Prusio atingis simila sorto. La ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en la jaro 1945 nefame gloriĝis nur en sektoro Moravská Ostrava. La germanaj taĉmentoj envicigis ilin en spacoj ĉe Hlučín kaj ĉe Opava en sistemon de anticipe konstruita rezistkapabla defendo. Ili haste riparis la kripligitajn fuortojn, kiujn ili uzis en sia defendsistemo kontraŭ la sovetaj kaj la ĉeĥoslovakaj soldatoj. La kupoloj kaj la kloŝoj ja mankis al la objektoj, sed germanoj forte rezistis en ili. En tiun ĉi defendsistemo de germanoj estis ankaŭ ĉeĥoslovaka fuortaro Smolkov, kiun eĉ ne la sovetaj soldatoj kuraĝis ataki. Ili ĉirkaŭiris ĝin arkmaniere kaj ĉe proksima vilaĝo Hrabyně okazis grandaj bataloj kontraŭ germanoj.

Fortikaĵoj hodiaŭRedakti

Fortikaĵoj konstruitaj en Ĉeĥoslovakio kaj troviĝantaj nun en la teritorio de Ĉeĥio estas forlasitaj, sed oni povas eniri aŭ enrampi per ia maniero en ilin. Kelkaj estas masonigitaj kaj pluraj fariĝis aŭ fariĝas muzeoj dank‘ al entuziasmuloj, kiuj riparis ilin. En Ĉeĥio tio estas ekz. MO S-5 „Sur Fervojo“ ĉe urbo Bohumín, MO S-11 „Ĉe Arbĉasloko“ ĉe Šilheřovice, Muzeo de fortikaĵoj (Hlučín), fuortaro Bouda en montaro Orlické hory, fuortaro Dobrošov ĉe Náchod, fuortaro Stachelberg en ĉirkaŭaĵo de Trutnov ka., kiuj estas alireblaj por publiko.

Libroj pri fortikaĵoj en EsperantoRedakti

Pri fortikaĵoj estis tradukitaj en Esperanton jenaj libroj:

Desegnaĵaro de la pezaj fortikaĵoj de la sektoro Moravia Ostrava, vidu: [1]

La fortikigado de Ostrava-regiono en la jaroj 1935 ĝis 1938, vidu: [2]