Verĥnja Hrabivnicja
Verĥnja Hrabivnicja, ukraine Верхня Грабівниця, hungare Felsőgereben [felŝgereben] estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec, en municipo de Pidpolozzja. Verĥnja kaj felső signifas: supra.
Verĥnja Hrabivnicja | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89121 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 44′ N, 22° 59′ O (mapo)48.72527777777822.983055555556Koordinatoj: 48° 44′ N, 22° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 419 m [+] | ||
Areo | 1,046 km² (10 4.6 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Verkhnia Hrabivnytsia [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Verĥnja Hrabivnicja situas laŭ rojo.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1543 en formo "Rabonitza". En 1600 aldoniĝis al la loknomo "Kis" (=malgranda), en 1645 "Felső" (=supra). En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon. En 1910 vivis en Felsőgereben 577 loĝantoj (321 rutenoj, 171 germanoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Verĥnja Hrabivnicja. Dum la 2-a mondmilito la hungaroj konstruis defendan fortikaĵoserion, kies centro funkciis en Felsőgereben. Ekde 1945 la vilaĝo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj redakti
- defenda fortikaĵo de hungaroj el la 2-a mondmilito