Volovec
Volovec, (ukraine Воловець slovake Volovec, hungare Volóc) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Volovec, kies distriktejo estas. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo. Tra Volovec kondukas grava fervoja linio de Ĉop al Lvovo.
Volovec | |
ukraine Воловець, slovake Volovec, ruse Воловец, hungare Volóc, pole Wołowec, germane Wolowez | |
municipo de urba tipo | |
Vido al Volovec
| |
|
|
Oficiala nomo: Воловець | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provinco | Transkarpata provinco |
Distrikto | Voloveca distrikto |
Historia regiono | Karpata Rutenio |
Rivero | Viĉa |
Situo | Volovec |
- alteco | 492 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 42′ 52″ N 23° 10′ 54″ O / 48.71444 °N, 23.18167 °O (mapo) |
Areo | 6,67 km² (667 ha) |
Loĝantaro | 5 178 (2004) |
Denseco | 776,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1433 |
Horzono | MET (UTC+2) |
- somera tempo | MET (UTC+3) |
Poŝtkodo | 89100 |
Telefona antaŭkodo | +380 3136 |
KOATUU | 2121555100 |
Situo enkadre de Ukrainio
| |
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Volovets | |
Retpaĝo: w1 | |
Situo
redaktiVolovec situas en valo, laŭ Mukaĉeve-Lviv fervojo, ĉefvojoj estas al Niĵnij Vorota, Lviv kaj Ĥust (Ukrainio).
Historio
redaktiGrek-katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Jesuo konstruiĝis post la mezepoko. En 1910 loĝis 1538 da homoj, rutenoj, hungaroj kaj germanoj. Ĝis 1920 Volóc apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, kies distriktejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Volovec/Volóc. Ekde 1945 Volovec apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
redakti- greko-katolika preĝejo
- kapelo