Varnsdorf
Varnsdorf (germane Warnsdorf) estas industria urbo de Ĉeĥio situanta 6 km de urbo Rumburk (Rumburg) kaj 32 km de urbo Děčín. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 14 837 loĝantoj sur areo de 26,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 566 loĝantoj/km².
Varnsdorf | |||
germane Warnsdorf, suprasorabe: Warnoćicy | |||
urbo | |||
Vido al Varnsdorf el Hrádek
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Varnsdorf | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Varnsdorf | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Ŝluknova montetaro | ||
Najbaras kun | Seifhennersdorf Germanio | ||
Interesaĵo | Hrádek | ||
Rivero | Mandava | ||
Situo | Varnsdorf | ||
- alteco | 332 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 54′ 40″ N 14° 37′ 32″ O / 50.91111 °N, 14.62556 °O (mapo) | ||
Areo | 26,21 km² (2 621 ha) | ||
Loĝantaro | 14 837 (2023) | ||
Denseco | 566,08 loĝ./km² | ||
Fondo | 14-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 47 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562882 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 26 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Mapo de Varnsdorf
| |||
Vikimedia Komunejo: Varnsdorf | |||
Retpaĝo: www.varnsdorf.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Großschönau, Seifhennersdorf, Leutersdorf, Horní Podluží, Krásná Lípa, Rumburk, Dolní Podluží kaj Rybniště.
Historio redakti
Dum iompostioma mezepoka loĝigado elflanke de Luzacio ĉi tie estiĝadis vilaĝoj. El la jaro 1352 ekzistas la unua latina mencio pri vilaĝo Wernardi villa. La regiono estis okazejo de oftaj konfliktoj kaj interkvereloj inter bohemaj posedantoj kaj urboj de Luzacio, trairadis tra ĝi ankaŭ husanaj taĉmentoj. Ekde la jaro 1485 Varnsdorf apartenis al la saksa familio von Schleinitz. Submontara hejma prilaborado de lino ŝanĝiĝis en la 17-a jarcento en manufakturan produktadon kaj pli poste en teksindustrion (lino, lano, kotono). Per kuniĝo de kelkaj lokaj bienoj kaj vilaĝoj estiĝis en la jaro 1849 komuna vilaĝo Varnsdorf, kiu estis en la jaro 1868 proklamita post evoluo de industrio kiel urbo. Al la teksproduktado pli malfrue ankaŭ aliĝis industriaj uzinoj kaj al tiuj ĉi tradicioj ĝis nun ligas ekz. entreprenoj Elite (porvirinaj ŝtrumpoj), TOS (prilabormaŝinoj) kaj aliaj. La juna kaj neniam remparita urbo havas mezepokajn memorigaĵojn.
En la ĉirkaŭaĵo de la urbo oni povas trovi objektojn de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, kiuj estis konstruataj dum la jaroj 1935–1938. Post 1945 la germana loĝantaro estis perforte elpelita.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 13 180 |
1880 | 15 162 |
1890 | 20 654 |
1900 | 23 501 |
1910 | 25 589 |
1921 | 22 242 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 22 621 |
1950 | 15 043 |
1961 | 13 463 |
1970 | 14 006 |
1980 | 16 356 |
1991 | 16 266 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 040 |
2011 | 15 263 |
2014 | 15 664 |
2016 | 15 611 |
2017 | 15 477 |
2018 | 15 429 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 15 297 |
2020 | 15 193 |
2021 | 14 390 |
2022 | 14 738 |
2023 | 14 837 |
Vidu ankaŭ redakti
Esperanto en Varnsdorf redakti
En la urbo naskiĝis Willy Burgemeister.