Ŝluknova montetaro

Ŝluknova montetaro (ĉeĥe Šluknovská pahorkatina, germane Lausitzer Bergland, suprasorabe Łužiske hory) estas montetaro pleniganta preskaŭ la tutan teritorion de Ŝluknova terlango, krom ties suda kaj sudokcidenta partoj. La plej alta monto estas Hrazený (609,7 m), situasnta en meza parto de la tutaĵo, inter urboj Velký Šenov kaj Mikulášovice. Temas pri milde ondiĝinta pejzaĝo kun altecaj diferencoj maksimume ĝis 300 metroj, sen karakterizaj elementoj, sed kun konservita naturo kaj alternaj arbaraj kreskaĵoj. La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Šluknov.

Ŝluknova montetaro
ĉeĥe Šluknovská pahorkatina, germane Lausitzer Bergland
montaro
Vido al Varnsdorf el Hrádek
Oficiala nomo: Ŝluknova montetaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio
Regiono Ústí nad Labem Ĉeĥio
Historiaj regionoj Bohemio, Saksio
Parto de Gigantmontara regiono
Najbaras kun Elba Grejsmontaro, Žitavská pánev, Luzacia montaro
Akvejo Elbo, Spree, Neiße
Plej alta punkto
 - situo Hrazený
 - alteco 608 m s. m.
 - koordinatoj 50° 58′ 32″ N 14° 25′ 33″ O / 50.97556 °N, 14.42583 °O / 50.97556; 14.42583 (mapo)
Areo 276,00 km² (27 600 ha)
Geologia konsisto granito, granodiorito, lamprofiro
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šluknovská pahorkatina
Portalo pri Geografio

Limo de regionoj redakti

De sude situanta Luzacia montaro apartigas ĝin linio kuniganta en distrikto Děčín municipojn Kyjov, Rybniště kaj Dolní Podluží.

Montoj redakti

Akvejo redakti

La teritorio de Ŝluknova montetaro falas en akvejon de Elbo, Neiße kaj Spree. Kondukas ĉi tie disakvejo inter Norda kaj Balta Maro. La plej granda akva areo de la regiono estas Granda fiŝlago de Rybniště situanta 3 km sudokcidente de Varnsdorf.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti