Mikulášovice

urbo en Ĉeĥio

Mikulášovice (germane Nixdorf) estas urbo de Ĉeĥio, en kiu vivas 2 063 loĝantoj (2023). Ĝi situas en okcidenta parto de Ŝluknova terlango tiriĝanta laŭlonge laŭ rojo Mikulášovický potok en longo preskaŭ sep kilometroj. Mikulášovice atingis sian plej grandan gloron antaŭ la unua mondmilito, kiam ĝi estis kun netutaj ok mil da loĝantoj la plej granda vilaĝo de Aŭstrio-Hungario. Ĝi estis avancita je la urbo en la jaro 1916. Mikulášovice estas konata precipe pro tradiciaj tekstila kaj tranĉilista industrioj.

Mikulášovice
germane Nixdorf
urbo
Urba ofico en Mikulášovice, en fono preĝejo de sankta Mikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikulášovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Šluknov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Situo Mikulášovice
 - alteco 414 m s. m.
 - koordinatoj 50° 57′ 55″ N 14° 21′ 50″ O / 50.96528 °N, 14.36389 °O / 50.96528; 14.36389 (mapo)
Katastro 25,85 km² (2 585 ha) Mikulášovice
Loĝantaro 2 063 (2023)
Denseco 79,81 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 79
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562751
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulášovice
Retpaĝo: www.mikulasovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vilémov, Staré Křečany, Velký Šenov kaj Sebnitz.

Historio redakti

En la 12-a jarcento ĉi tie vivis kelke da familioj de lignokarbistoj. Meisena episkopo ĉi tie fonas vilaĝeton, kies konsisto estas ligna kapeleto inicitita al sankta Mikolao. iom post iom la loĝantaro komenciĝas dediĉi sin al agrikultura produktado.Pase de la 18-a jarcento fariĝas el Mikulášovice signifa industria municipo. Estiĝas unuaj akrigejoj kaj evoluas tranĉilista industrio. En la jaro 1794 estis komencita tranĉilista produktado fare de Ignaz Rösler, tiu ĉi entrepreno estis en la jaro 1817 nomita kiel Fabriko por eta ŝtala varo, pli poste reguligita al Fabriko por ŝtala varo de sekvanto de Ignác Rösler, poste al Fabriko por tranĉiloj de filoj de Ignáz Rösler kaj en la jaroj 1945–1946 Ignác Rösler kaj filoj sub nacia administrado. La plej grandan kreskon poste tiu ĉi fako atingas en la 19-a jarcento, estas fonditaj pluaj fabrikoj kiel 1870 Franz Frenzel (FRENIX), 1885 Julius Pilz kaj poste Joh. Eduard Dittrich, Hubert Knoth kaj pluaj fabrikoj kuun pli aŭ malpli da okupitoj. En la jaro 1955 sur tiuj ĉi bazoj estis fondita nacia entrepreno Mikov, kieu en la spacoj de tiama firmao Ignaz Rösler Söhne produktas ĝis hodiaŭ tranĉilojn, kiel lasta portanto de tiu ĉi tradicio. En la jaro 1891 estas ĉi tie fondita Industria lernejo tranĉilista (1954 transloĝigita spite al protestoj de la civitanoj kaj loka nacia komitato ĝis Varnsdorf).

Mikulášovice fariĝis unu el la plej grandaj vilaĝoj de tiama Aŭstrio-Hungario. La 1-an de februaro 1916 ĝi estis fare de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a avancita je urbo.

En la jaro 1938 foriras post forŝiro de Sudetio absoluta plimulto de la ĉeĥa loĝantaro en la enlandon. Pase de la militaj jaroj estis ĉi tiea industrio aliorientigita al milita produkatado. En la fabrikoj laboris multe da devige laborigitoj kaj militkaptitoj. La 9-an de majo 1945 Mikulášovice liberigis la 36-a infanteria regimento de la 8-a infanteria divizio de la 2-a pola armeo de generalo Karol Świerczewski. Komandanto de la 8-a infanteria divizio estis kolonelo Józef Grażewicz.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 787
18806 449
18906 704
19007 109
19107 665
19216 640
JaroLoĝantoj
19306 755
19503 044
19612 741
19702 631
19802 747
19912 546
JaroLoĝantoj
20012 397
20112 151
20142 204
20162 159
20172 178
20182 179
JaroLoĝantoj
20192 189
20202 182
20211 998
20222 076
20232 063

Lokaj partoj redakti

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti