Rybniště (germane Teichstatt) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín en norda flanko de Luzacia montaro, en suda parto de Ŝluknova terlango. La municipo situas en supermara alteco 460 metroj en montopasejo inter montoj Plešivec kaj Široký vrch. Granda parto de la municipo situas sur teritorio de PPR Luzacia montaro. Vivas ĉi tie 685 loĝantoj (2023). Sur la teritorio de municipo situas ankaŭ Granda fiŝlago Rybniště kaj valbaraĵo Chřibská.

Rybniště
germane Teichstatt
municipo
Aviadila vido al mezo de Rybniště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rybniště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historia regiono Bohemio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Luzacia montaro, Ŝluknova montetaro
Konata loko Valbaraĵo Chřibská
Situo Rybniště
 - alteco 460 m s. m.
 - koordinatoj 50° 52′ 48″ N 14° 30′ 55″ O / 50.88000 °N, 14.51528 °O / 50.88000; 14.51528 (mapo)
Areo 12,71 km² (1 271 ha)
Loĝantaro 685 (2023)
Denseco 53,89 loĝ./km²
Fondo 1715
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 51
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562793
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rybniště
Retpaĝo: www.obecrybniste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La plej malnova parto de la municipo, Chřibská Nová Ves, estis fondita jam en la jaro 1475.

Post la dua mondmilito estis el la municipo devige ellandigita devena germane parolanta loĝantaro. La municipon ĝisloĝigis ĉeĥoj, slovakoj kaj pluaj novaj loĝantoj, sed la nombro de loĝantoj jam entute ne atingis la antaŭmilitajn ciferojn kaj la municipo komencis malrapide malprosperi.

En la jaro 1980 Rybniště estis alligita al municipo Chřibská, ekde la jaro 1990 ĝi estas denove memstara municipo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Rybniště
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 1 543 1 627 1 840 1 748 1 763 1 607 1 896 807 920 900 727 574 616 556
Domoj 199 220 223 242 248 246 271 249 237 180 156 189 190 205
Tabelo ensumigas indikojn de eksa domaro Chřibská Nová Ves.
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas lokajn partojn Nová Chřibská.

Partoj de municipo redakti

Turismaj celoj redakti

Proksimume unu kilometro nordoriente de Rybniště situas natura rezervejo Granda fiŝlago, kiu estas la plej granda akva areo en distrikto Děčín.

Nordokcidente de Rybniště eblas sur ruĝa   marko ĝisiri ĝis proksima roko Dračí kámen kaj al Belvidejo de Karolo sur Široký vrch.

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Vido al Rybniště. Sube maldekstre estas videbla valbaraĵo Chřibská.