Valbaraĵo Chřibská
Valbaraĵo Chřibská estas valbaraĵa rezervujo sur supra fluo de rivero Chřibská Kamenice, 2 km sudoriente de Horní Chřibská sur katastra teritorio de municipo Rybniště en distrikto Děčín, 1 km okcidente de rokmonto Malý Stožec en Luzacia montaro.
Valbaraĵo Chřibská | |
ĉeĥe: Chřibská přehrada | |
rezervujo | |
Digo kun kunigita objekto
| |
Oficiala nomo: Chřibská přehrada | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Municipo | Rybniště |
Montaro | Luzacia montaro |
Rivero | Chřibská Kamenice |
Situo | Valbaraĵo Chřibská |
- alteco | 438,6 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 51′ 01″ N 14° 31′ 31″ O / 50.85028 °N, 14.52528 °O (mapo) |
Longo de digo | 190 m |
Larĝo de digo | 5,65 m |
Maks. profundo | 22,9 m |
Volumeno | 1 146 000,0 m3 (40 470 608 cu ft) |
Akvokolektejo | 6,28 km² (628 ha) |
Areo | 13,78 km² (1 378 ha) |
Konstruita | 1912-1926 |
Tipo de digo | ŝutita, tera |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Chřibská Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio kaj priskribo de la konstruaĵo
redaktiLa valbaraĵo estis konstruita en la jaroj 1912 ĝis 1924 kiel prokrasta rezervujo por inundaj ondoj, pli poste ĝi servis ankaŭ por refreŝigado. Ekde la jaro 1977 ĝi servas kiel rezervujo de trinkakvo, tial baniĝado kaj aliaj specoj de amuzaj aktivecoj estas ĉi tie malpermesitaj. Areo de la valbaraĵa rezervujo faras 13 ha, produndeco atingas preskaŭ 20 m, la rezervujo enhavas pli ol 1,06 milionoj da m³ de akvo. Digo de la rezervujo estas alta 26 m. En la piedo ĝi estas larĝa 107 m kaj en krono 6 m, la longeco de krono de la digo estas 189 m. Volumeno de la valbaraĵa digo faras pli ol 170 mil m³, kondukas ra ĝi ellasiga mingalerio alta 2 m.
Alirebleco
redaktiAl la valbaraĵa digo kondukas deflankiĝejo el loka komunikilo, kiu estas kunigvojo inter Horní Chřibská kaj fervoja stacio Chřibská en fervojlinio el Jedlová ĝis Rumburk. El mala flanko post asfaltita arbara ŝoseeto, sur mapoj markata kiel Valbaraĵa vojo, kiu kondukas ĝis Chřibská de fiŝlago Hraniční kaj fiŝlagoj de Jedlová, ne estas aliro por publiko permesita, ĉar tiu ĉi vojo kondukas tra protektita akva zono.
Pluaj fotoj
redakti-
Valbaraĵo Chřibská
-
Aviadila foto de valbaraĵo Chřibská, en fono Malý Stožec