Chřibská Kamenice

Chřibská Kamenice (germane Kreibitzbach; pole Chrybska Kamienica) estas dekstreflanka alfluanto de rivero Kamenice en Regiono Ústí nad Labem. Longeco de la fluo estas 21,8 km. Areo de akvokolektejo mezuras 62,2 km².

Chřibská Kamenice
germane Kreibitzbach, pole Chrybska Kamienica
rivero
Chřibská Kamenice en Valo de Paŭlino
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Montaro Luzacia montaro
Konata loko Akvovojo en Chřibská
Konstruaĵo Valbaraĵo Chřibská
Fontrivero Chřibská Kamenice
 - situo proksime de fervoja stacio Jedlová sur okcidenta deklivo de monto Konopáč nomata ankaŭ Jelení skála
 - alteco 550 m
 - koordinatoj 50° 50′ 23″ N 14° 34′ 05″ O / 50.83972 °N, 14.56806 °O / 50.83972; 14.56806 (mapo)
Enfluejo Kamenice
 - situo Všemily
 - alteco 217 m
 - koordinatoj 50° 50′ 15″ N 14° 21′ 16″ O / 50.83750 °N, 14.35444 °O / 50.83750; 14.35444 (mapo)
Longo 21,8 km (14 mi)
Akvokolektejo 62,2 km² (6 220 ha)
Hidrologia vico 1-14-05-014
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chřibská Kamenice
Portalo pri Geografio

Paso de la fluo redakti

Ĝi fontas en Luzacia montaro proksime de fervoja stacio Jedlová sur okcidenta deklivo de Konopáč (ankaŭ Jelení skála) en supermara alteco v 550 m. Ĝi fluas per falo tra neregulita riverfluo en arbaro ĝis valbaraĵo Chřibská (trinkavo, signifa fonto). Plu ĝi trafluas tra municipo Chřibská, kie ĝi estas en longeco de kelke da kilometroj regulata kaj ĝi enfluas en valon laŭlonge laŭ ŝoseo Dolní ChřibskáJetřichovice. Senpere sub municipo Chřibská troviĝas restaĵoj de proksimume 750 m longa akvovojo en eksan teksfabrikon "Na Potokách". Konsisto de la akvovojo estas akvodukto kondukanta el la maldekstra al la dekstra flanko de la akvovojo en alteco proksimume 3 m super la surfaco; la akvofluo de la akvovojo poste enfluas en proksimume 140 m longan tunelon. La kadukiĝanta fabriko forbrulis en la jaro 1996 kaj post la jaro 2000 ĝi finis en detruo. Forte meandra fluo plu kopias ŝoseon ĝis enfluejo en Valon de Paŭlino. Tra ĉi tiu ĝi ĉirkaŭfluas Rynartice kaj Jetřichovice kaj elfluas el ĝi sur rando de Všemily. Ĉi tie ĝi trafluas tra herbejo en plimulte de nereguligita stato. Sub Všemily ĝi poste enfluas sur rando de ravino de Ferdinando en riveron Kamenice en ties 11,2 rivera kilometro en supermara alteco proks. 217 m.

Rilataj artikoloj redakti