Kamenice (alfluanto de Elbo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice

Kamenice estas rivero en distriktoj Děčín kaj Česká Lípa en Ĉeĥio, kiu fontas en Luzacia montaro. Ĝi estas longa 35,6 km. Areo de akvokolektejo mezuras 217,2 km².

Kamenice
germane: Kamnitz, pole: Kamienica
rivero
Kamenice en Hřensko
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Ústí nad Labem, Regiono Liberec
Distriktoj Distrikto Děčín, Distrikto Česká Lípa
Montaro Luzacia montaro
Alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj Chřibská Kamenice
Fontrivero Kamenice
 - situo Luzacia montaro, Ĉeĥio
 - alteco 589 m
 - koordinatoj 50° 50′ 18″ N 14° 34′ 13″ O / 50.83833 °N, 14.57028 °O / 50.83833; 14.57028 (mapo)
Enfluejo
 - situo en Elbon en Hřensko
 - alteco 115 m
 - koordinatoj 50° 52′ 27″ N 14° 14′ 09″ O / 50.87417 °N, 14.23583 °O / 50.87417; 14.23583 (mapo)
Longo 35,6 km (22 mi)
Akvokolektejo 217,2 km² (21 720 ha)
Trafluo
 - mezproksima 2,65 /s
Hidrologia vico 1-14-05-001
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenice (Elbe tributary)
Portalo pri Geografio

Paso de fluo redakti

Ĝia fonto fontas sub monto Jedlová en ĉirkaŭaĵo de fervojlinio inter stacioj Jedlová kaj Nová Huť v Lužických horách en alteco 595 m s. m. kaj kunfluiĝas en fiŝlago Hraniční rybník. El ĝi elfluas malgranda rojo jam kiel Kamenice. Sur supra fluo ĝi havas karakteron de montara rojo. Ĝi defluas el deklivoj de Luzacia montaro, trafluas tra municipo Kytlice kaj en profunda valo ĝi fluas sub ruino de Pustý zámek. Poste en mallonga sektoro sur teritorio de distrikto Česká Lípa ĝi trankviliĝas kaj en larĝa valo trafluas tra Česká Kamenice, preter Rabštejn (dum la dua mondmilito koncentrejo) kaj Srbská Kamenice. Post kunfluejo kun sia ĉefa alfluanto Chřibská Kamenice ĝi enfluas ĝis Nacia parko Bohemia Svislando kaj trafluas tra Ferdinanda, Sovaĝa kaj Silenta ravinoj. Ĉi tie ĝi trafluas inter krutaj rokoj, kiuj ofte falas ĝis la akvo. Silenta kaj Sovaĝa ravinoj estas pligrandparte alirebligitaj per turismaj vojoj kaj navigado per pramoj, male en la supra parto de Silenta kaj la tuta Ferdinanda ravinoj ne estas vojo kaj parto de la regiono estas unua zono de la nacia parko kun severe malpermesita eniro. En Hřensko ĝi enfluiĝas de dekstre en Elbon.

Pli grandaj alfluantoj redakti

Akva reĝimo redakti

 
Ravinoj de Kamenice ĉe Hřensko
 
Enfluejo de la rivero en Elbon

Mezproksimaj pomonataj trafluoj de Kamenice (m³/s) en stacio Hřensko:

Anonca profilo:

loko rivera km areo de akvokolektejo mezproksima trafluo (Qa) centjara akvo (Q100)
Hřensko 1,23 214,90 km² 2,60 m³/s 143,0 m³/s

Eluzo redakti

Akva turismo redakti

La rivero estas alloga el akvaturisma vidpunkto, sed post establo de Nacia parko Bohemia Svislando la akvaj sportoj malpermesitaj, do eblas veturigi ilin nur tra kelkkilometra sektoro super la komenco de la parko kun malfacileco ĉirkaŭ WW I.

Montogrimpado redakti

Kanjono de rivero Kamenice inter Srbská Kamenice kaj Hřensko estas borderita per multaj grejsaj masivoj kaj rokturoj, kiuj estas taŭgaj por montogrimpistaj aktivecoj. Sume estas registritaj en tiu ĉi spaco, t.e. en Ferdinanda, Sovaĝa kaj Silenta ravinoj kaj en apudaj ravinoj sur 75 rokoj registritaj 412 montogrimpistaj vojoj, sed rilate al la reĝimo de la nacia parko kaj pluaj protektaja etareaj teritorioj kun certa limigo de alveno.[1]

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti