Ravinoj de Kamenice

Ravinoj de Kamenice estas ravinoj en Ĉeĥio, troviĝantaj proksime de Hřensko en Bohemia Svislando. Temas pri profundaj kanjonoj de rivero Kamenice en kvadraj grejsoj. Direkte laŭ la fluo de Kamenice estas unue Ravino de Ferdinando, malantaŭ muelejo Dolský mlýn parto nomata Ve Strži, Sovaĝa ravino kaj Ravino de Edmundo. La rivero ĉi tie trafluas sub krutaj rokoj altaj 50–90 m. Tra Edmunda kaj Sovaĝa ravinoj kondukas flava flava turisma marko turisma marko, en netraireblaj sektoroj funkcias transveturigado sur pramoj. Male tra la ravinoj pli supre kontraŭ la fluo kondukas neniu vojo kaj la rokoj ĉi tie ofte falas rekte en la akvon.

Ravino Tichá (ravino de Edmundo)
Ravino Tichá (ravino de Edmundo)
Ravino

La teritorio de Kostelní důl sub Dolský mlýn kaj orienta rando de municipo Hřensko estas la unua zono de Nacia parko Bohemia Svislando kaj estas ĉi tie malpermesita movo ekster turisme markitaj vojoj.

Ravino de Edmundo redakti

Ravino de Edmundo ekde sia rekonstruo en duono de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento nomiĝis Tichá kaj en la 50-aj aj komence de la 60-aj jaroj 20-a jarcento Ravino de Ďurišova (laŭ ministro de arbaroj kaj agrikulturo el 1950-1959). Prosimume de komence de la 21-a jarcento ĝi portas denove sian devenan historian nomon laŭ sia fondinto. Devene ĝi estis tute nealirebla, fine de la 19-a jarcento ĝi estis pro iniciato de princo Edmund Clary-Aldringen kaj Montara societo por Bohemia Svislando komencita konstruado de pado, kondukanta tra tuneletoj en la rokoj, sur pontetoj kaj vejro, kiu ebligis navigadon tra netrairebla sektoro. En multekosta konstruaĵo partoprenis 200 laboristoj gvidataj de italaj fakuloj. La 4-an de majo 1890 estis solene inaŭgurita trafiko kaj malferma restoracio. En la jaroj 196465 estis ambaŭ ravinoj rekonstruitaj ankaŭ helpe de ĉeĥoslovaka armeo.

Sovaĝa ravino redakti

Ĉe ponteto Mezní můstek ĝi ligas al ravino Tichá soutěska. Ĝi estis alirebligita en la jaro 1898.

Ve Strži redakti

Ve Strži estas sovaĝa ravino inter Sovaĝa ravino kaj Kostelní důl sub muelejo Dolský mlýn preskaŭ netuŝita de homo. Ĝi ne estas alirebla por publiko.

Ravino de Ferdinando redakti

 
Sovaĝa ravino
 
Ravino de Ferdinando

Sektoro inter Srbská Kamenice kaj Dolský mlýn. Krutaj rokoj en la centra parto falas ambaŭflanke rekte en la akvon. En la tuta longeco ne kondukas tra ĝi vojo. Ununura ravino, kie la movo ekster la vojo ne estas malpermesita. Devene oni ĉi tie trafikis ekde la jaro 1881 ankaŭ navigadoj en boatoj, temis pri la plej malnova kaj plej longa sektoro de navigado en la rravinoj de Kamenice (proksimume 2 km - de kunfluejo de Chřibská Kamenice kaj Kamenice ĉe Všemily, ankoraŭ antaŭ rando de la ravino, kie estis enboatigeja varfo kaj vejro ĉe Dolský mlýn, kie estis elboatigeja varfo. La navigado sufiĉe diferenciĝis de navigado en ravinoj ĉe Hřensko - la boatoj estis lignaj pramoj kun transversaj benkoj por 6 - 8 homoj, la fluo estis plejparte rapida kaj abrupta, do la vizitantoj estis transveturigataj nur laŭ la fluo de rivereto, fininte la navigadon la pramistoj transportis la boatojn proporcie malfacile reen al la supra varfo. La tuta turista traveturo daŭris proksimume 30 minutoj. La plej profunda kaj la plej trankvila sektoro estis la tiel nomata Nigra profundaĵo (Schwarze Teufe), kiu estis samtempe la plej mallarĝa loko de la ravino, kie la rokoj falas sur ambaŭ flankoj ĝis la akvo. Ankoraŭ antaŭ Nigra profundaĵo estis montrata la plej granda muro de la ravino, nomata tiam Dostwand, kiu kun siaj pli ol 80 metroj de alteco falas rekte en la akvon. Dank' al sia grandegeco ĝi cedis eĉ ne la paso de geologiaj jaroj al fluo de rivereto, kiu ĉirkaŭ la menciita muroŝanĝas sian direkton en rektangulo el la norda al la okcidenta. La trafikado de boatoj estis pro sia neprofito kaj senĉese pli forta malpurigado de rivero fare de paperfarejo nuligita en la jaro 1939.

Alirebligo kaj navigadoj en ŝipetoj redakti

La estonta sektoro de Ravino de Edmundo estis provizore alirebligita fare de Franz Clare (komercisto kun ligno el Hřensko) jam en la jaro 1889 per sistemo de lignaj kankrigitaj flosantaj pontetoj kaj trotuaretoj, en unu sektoro oni eĉ navigaciis sur floso; sed la tuta ekipaĵo estis tro fragila kaj ĝi ne rezistus al oftaj pli grandaj akvoj sur la rivereto. Tial estis ekde la jaro 1890 laŭ peto de Montara societo por Bohemia Svislando alpaŝita al kompleta alirebligo de la ravino fare de Edmund Clary-Aldringen, posedanto de ĉi tiea senjorujo, preskaŭ nekredeble tempe mallonga konstruado de promeneja pado kun tri tuneloj ĉe Ravino de Edmundo, sistemo de pontetoj, vejro kaj publikaj turismaj navigadoj sur pramoj. Sovaĝa ravino estis alirebligita kaj malfermita en la jaro 1898 jam post la morto de Edmund Clary-Aldringen (li mortis en la jaro 1894) fare de liaj sekvantoj.[1]

Sektoro de la navigado en Ravino de Edmundo estas longa 960 metroj, en Sovaĝa ravino 450 metroj. En la 1920-aj jaroj ĉi tie servis 21 ŝipetoj (14 en Tichá kaj 7 en Sovaĝa), en la 1970-aj jaroj estis en trafiko preskaŭ 11 ŝipoj por 25 personoj (9 en tiama Tichá kaj 2 en Sovaĝa ravino), hodiaŭ estas je dispono en Ravino de Edmundo 8 ŝipoj por 25 personoj, en taga trafiko estas proksimume 6 - 7 ŝipoj. Konsisto de allogaĵo estas nuntempe krom specifa parolo, celita ŝerce, sed ankaŭ instrue, ankaŭ artefarita akvofalo ĉe Ravino Tichá, kiu estas helpe de ŝtala ŝnureto trafikigata fare de pramisto sur ŝipo helpe de sistemo en kaŝita digigo de eta flanka alfluo alte en la rokoj.[1]

Inundo redakti

Marde la 9-an de junio 2010 post forta ŝtormo disakviĝis rivero en Česká Kamenice en nivelon de 130-a jara akvo kaj ĝi neniigis vicon da digoj kaj pluaj ekipaĵoj en Ravino de Edmundo. Sabate 3 tagoj post tio la navigadoj de ŝipetoj por publiko estis renovigitaj.

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Andrea Angermannová: Turistoj jam ne plu veturos tra Sovaĝa ravino. Neniigis ĝin vandaloj, idnes.cz, 17. 5. 2009

Eksteraj ligiloj redakti