Internacia skalo de rivera malfacileco

La internacia skalo de rivera malfacileco indikas la gradon de malfacileco de flosado en sekcio de la rivero aŭ en sola rapidfluo. La skalon agnoskas Internacia Federacio de Kanuado.

Flosado en rapidfluo de la rivero Pacuare, Kostariko

La skalo[1] redakti

Ekzistas ses gradoj, aŭ klasoj, kiujn oni ordinare indikas per romaj ciferoj. Ĝenerale, dum taksado oni konsideras la rapidecon de la fluo, abundon kaj komplikecojn de baraĵoj, forton kaj ecojn de la ondaro.

La malfacileco ne estas konstanta valoro, kaj dependas de akva nivelo, do ankaŭ de sezono, pluvoj k.a. Eĉ falinta arbo povas ŝanĝi la malfacilecon de rapidfluo.

Se oni taksis grandan sekcion de rivero aŭ tutan riveron je iu grado, ĝiajn partojn oni povas taksi pli aŭ malpli alte ol tiu grado.

  I
facila
Rapida fluo kun ŝtonhavaj malprofundaĵo kaj negrandaj ondoj. Baraĵoj malmultas, ĉiuj estas evidentaj kaj facile preterpaseblaj post nemulto da trejnado. Risko por flosantoj estas malgranda, sinsavo facilas.
  II
por novuloj
Rektaj rapidfluoj kun larĝaj, klare videblaj pasejoj, kies trapaso evidentas sen antaŭa esplorado. Manovri iufoje necesas, sed rokojn kaj mezgrandajn ondojn trejnitaj remantoj povas facile preterpasi. Vundoj estas maloftaj, kaj helpo de grupo, kvankam utila, estas malofte necesa. La plej malfacilajn rapidfluojn de tiu ĉi grado oni indikas kiel II+.
  III
meza
Rapidfluoj kun moderaj neregulaj ondoj, preterpasi kiujn estas malfacile kaj kiu povas dronigi malferman kanuon. Malsimplaj manovroj en rapida fluo kaj preciza stirado de boato en malvastaj pasejoj aŭ apud rokoj ofte necesas; grandaj ondoj kaj akvokirloj eblas, sed estas facile preterpasitaj. Antaŭan esploradon oni rekomendas por nespertaj grupoj. Vundoj estas maloftaj, sinsavo ordinare estas facila, sed povas esti bezonata helpo de grupo por eviti longajn naĝadojn. La plej facilajn kaj plej malfacilajn rapidfluojn de tiu ĉi grado oni indikas kiel respektive III- kaj III+.
  IV
por progresintoj
Intensaj, potencaj, sed antaŭvideblaj rapidfluoj, kiuj postulas precizan stiradon de boato en turbula akvo. Depende de la karaktero de la rivero eblas larĝaj nepreterpaseblaj ondoj kaj akvokirloj aŭ malvastaj pasejoj, kiuj postulas rapidajn manovrojn sub premo. Ŝanco por esti vundita estas de modera ĝis granda, kaj kondiĉoj en akvo ofte povas malfaciligi sinsavon. Helpo de grupo gravas, kaj postulas praktikan sperton. Antaŭ unua trapasado de la rapidfluo necesas ĝin esplori. La plej facilajn kaj plej malfacilajn rapidfluojn de tiu ĉi grado oni indikas kiel respektive IV- kaj IV+.
  V
por spertuloj
Tre longaj, obstrukcitaj aŭ tre fortaj rapidfluoj. Eblas diversaj nepreterpaseblaj baraĵoj. La longeco de la rapidfluo aldonas postulon pri fizika taŭgeco. Antaŭa esplorado necesas, sed povas esti malfacila. Naĝado estas danĝera, kaj savo ofte povas esti malfacila eĉ por spertuloj. Por flosado necesas sperta teamo kun taŭga ekipaĵo. Pro la granda intervalo de malfacileco, kiu ekzistas super la klaso IV, la organizaĵo “American Whitewater” proponis rigardi tiun ĉi gradon malfermita subskalo kaj indiki rapidfluojn kiel 5.0, 5.1, 5.2 k.t.p. (V0, V1, V2 k.t.p.)
  VI
ekstrema
Ekstreme malfacilaj kaj danĝeraj rapidfluoj, kiuj neniam aŭ preskaŭ neniam estis trapasitaj. Flosado eblas nur por spertula teamo bone ekipita, poste skrupula esplorado kaj dum favora akva nivelo. Se rapidfluo de la 6-a grado estis multfoje trapasita, do ĝian gradon oni povas ŝanĝi al la 5-a.

Notoj redakti