Rabštejn (koncentrejo)

Rabštejn estis dum la dua mondmilito koncentrejo lokigita en valo de rivero Kamenice okcidente de hodiaŭa Česká Kamenice. La koncentrejo estiĝis en aŭgusto de 1944 kiel Auβenkomando Rabstein filio de koncentrejo Flossenbürg, mezproksime estis en ĝi malliberigata preskaŭ 650 viroj de 12 naciecoj. La nombro devis plialtiĝi ĝis preskaŭ 1400 personoj ĝis fino de la milito.[1] Ĝis majo de 1945 ĉi tie mortis minimume 56 malliberigitoj pro elfortigo dum peza laboro en nehomaj kondiĉoj, pro malsanoj kaj sekve de perforto de gardistaroj kaj tendaja ĉefuloj. La gardadon de la koncentrejo faris germanaj kaj rumanaj membroj de SS. La koncentrejo havis 2 loĝigblokojn, malsanulĉambron kaj kadavrejon. Ekster la gardata spaco estis lokigita gardistarejo komune kun loĝigejo de membroj de SS, kaj 3 gardoturoj.

Rabštejn
koncentrejo
Monumento en lokoj de eksa koncentrejo
Oficiala nomo: Rabštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipoj Česká Kamenice, Janská
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Situo Rabštejn
 - koordinatoj 50° 48′ 03″ N 14° 23′ 10″ O / 50.80083 °N, 14.38611 °O / 50.80083; 14.38611 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rabstein concentration camp
Retpaĝo: www.podzemirabstejn.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La koncentremjo estiĝis en najbareco de labortendaro Neu-Bremen kaj ambaŭ tendarejoj[pozn. 1] sekurigis laborfortojn por proksima subtera fabriko de germana kompanio Weser-Flugzeugbau GmbH, kiu fabrikis konsisterojn de aviadiloj kaj helikopteroj. La malliberigitoj de la koncentrejo estis donitaj precipe por profundigado de galerioj en grejso, en malpli granda mezuro ili partopremnis ankaŭ dum la produkatado mem. Ĝis aprilo de 1945 la malliberigitoj forhakis spacojn kun volumeno proksimume 17 500 m3 el sume planitaj 80 000 m3.

Post fino de la dua milito la spacoj de la koncenrejo servis por koncentrigi kaptitajn anojn de NSDAP, membrojn de gestapo, SS kaj SA, arestitaj gvidantoj de regnaj oficoj, gardotaĉmentoj ktp. La 21-an de oktobro 1945 la internigejo ests transdonita refe de armea administracio, reprezentita de staba kapitano Štěpán, al Distrikta administra komisiono en Děčín, kiu la 11-an de aprilo 1946 nuligis la internigejon. En plua periodo la tendaro servis por internigo de germanoj antaŭ ilia ellandigo. La 25-an de septembro 1946 la kolektejo estis nuligita.[1] Ĝis nuntempo konserviĝis el la tendaro nur fundamentoj de kelkaj konstruaĵoj, en kies proksimeco estas lokigita monumento al viktimoj de faŝismo. La historio de la koncentreji estas dokumentita en ekspozicioj de muzeo lokigita en proksima subtereja komplekso de aviadila fabriko, kiun trafikas civitana asociiĝo Rabštejn.[2]

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Krom tiuj ĉi du tendaroj estis en proksimeco konstruita nebarita tendaro por totale laborigitaj personoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Veselý, Miroslav. Podzemní továrna Rabštejn u České Kamenice, p. 38–47.
  2. Petr Joza: Rabštejna valo. Historio de industria fabrikado kaj koncentrejo en Rabštejn ĉe Česká Kamenice.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti