Subtera fabriko Rabštejn

Subtera fabriko Rabštejn estas sistemo de subteraj spacoj profundigitaj en grejsaj rokoj en ĉirkaŭaĵo de Česká Kamenice kaj Janská, kiuj estis komune kun ĉirkaŭaj supraĵaj objektoj dum la Dua Mondmilito uzataj fare de Nazia Germanio por milita aviadila produktado.

Subtera fabriko Rabštejn
subtera fabriko
Subtera fabriko Rabštejn, enirejo en Werk B
Oficiala nomo: Subtera fabriko Rabštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipoj Česká Kamenice, Janská
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Situo Subtera fabriko Rabštejn
 - koordinatoj 50° 48′ 15″ N 14° 21′ 23″ O / 50.80417 °N, 14.35639 °O / 50.80417; 14.35639 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rabštejn Underground Factory
Retpaĝo: www.podzemirabstejn.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
Nefinita koridoro en Werk C

Surbaze de Hitler proklamo el la 3-a de decembro 1941 estis fare de Nazia Germanio en oktobro de 1942 konfiskita komplekso de tekstilaj fabrikoj de Preidl en Česká Kamenice, en Janská kaj en valo Rabštejn inter tiuj ĉi municipoj. Ili estis transdonitaj al kompanio Weser Flugzeugbau GmbH (ankaŭ Weserflug GmbH), kiu havis sidejon en Bremeno kaj en licenco fabrikis aviadilojn de tipo Junkers (precipe de kapantaŭa bombaviadilo Ju 87 Stuka), Messerschmitt kaj Focke-Wulf. Sekve de centrigitaj tendencoj en la germana armilindustrio post neniigaj flugatakoj kontraŭ siaj uzinoj ĝi transportis parton de la fabrikado en spacon de Rabštejn. Devene la trafikado sekurigis nur metalprilaboradan produktadon, iom post iom translokiĝis ĉi tien ankaŭ pluaj produkt-ekipaĵoj kaj oni disvastigis produktobjektojn. Pli poste oni ĉi tie fabrikis tuurnigajn elementojn por aviadilaj motoroj, drakoj de aviadiloj, aŭtomataj fusiloj kaj kanonoj (aviadila kanono MK 103 kaj MK 108 de kalibro 30 mm), partojn de helikoptero Focke-Achgelis Fa 223 kaj aviadilaj raketoj.

En aprilo de 1944 geologia instituto en Liberec faris la unuan esploron de la roka masivo en spaco Rabštejn – Jánská. Por profundigo de subteraj spacoj, kiu portis kaŝnomon Zechstein, estis laborigitaj malliberigitoj el koncentrejo Flossenbürg. La unuaj laborfortoj estis transŝovitaj en aŭgusto de 1944, kiam estis fondita filio koncentrejo en Rabštejn. Ekde aŭgusto de 1944 ĝis aprilo de 1945 la malliberigitoj el la koncentrejo forhakis proksimume 17 500 m3 de subteraj spacoj, planita estis subtera produktĉambrega spaco kun areo ĝis 82 000 m3.

En la spaco de eksaj kotonfabriko Janská – elirejo oni konstruis 3 apartigitaj uzinoj kunigitaj per ŝoseo kaj pli poste ankaŭ mallarĝtraka kampa fervojo (Werk A, Werk B, Werk C), produktaj ĉambregoj Werk J, L kaj G estis konstruataj pli proksime de Česká Kamenice. Pluaj objektoj markataj kiel Werk D kaj M estis en Horní Kamenice, deponejoj P kaj O poste en Srbská Kamenice. Subtera objekto Werk H estis lokigita en Janská. La kompanio iom post iom okupis ĝis preskaŭ 6000 laboristoj (milikaptitoj, totale laborigitoj kaj malliberigitoj), kiuj estis enloĝigitaj en laborejoj en ĉirkaŭaĵo de Česká Kamenice. En pli vasta ĉirkaŭaĵo poste por la produktado de Weser Flugzeugbau GmbH ligis pluaj malpli grandaj uzinoj.[1]

 
Finita tunelo en Werk B

Post la Dua Mondmilito redakti

En la uzinoj oni plene laboris ĝis la 7-a de majo 1945. Post liberigo de la nazia Germanio la objektoj estis en nacia administrado. En la jaro 1952 la objektoj estis transdonitaj al armea administracio kaj estis ĉi tie establita dumtempa Ĉefa deponejo de pionirara municio. Estis uzata precipe Werk A, en kiu oni masonigis neuzatajn galeriojn kaj reguligis plankojn. En la subterejo estis deponataj provizojn de movmaterialoj ĝis volumeno 8 000 000 litroj. Post la jaro 1968 la objekto estis dividita al parto uzata de Ĉeĥoslovaka popola armeo kaj al parto uzata de Soveta armeo. Post foriro de la armeo parton de la objektoj luigis civitana asociiĝo Rabštejn, kiu ĉi tie sekurigas vizitojn por publiko.

Ligiloj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti