Dolní Podluží (ĝis la jaro 1947 Dolní Grund, germane Niedergrund) estas municipo de Ĉeĥio en norda flanko de Luzacia montaro en disktrikto distrikto Děčín. Vivas ĉi tie 1 179 loĝantoj (2023).

Dolní Podluží
germane Niedergrund
municipo
Aviadila foto de okcidenta parto de Dolní Podluží
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Podluží
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Luzacia montaro
Situo Dolní Podluží
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 50° 52′ 48″ N 14° 35′ 43″ O / 50.88000 °N, 14.59528 °O / 50.88000; 14.59528 (mapo)
Katastro 15,15 km² (1 515 ha) Dolní Podluží
Loĝantaro 1 179 (2023)
Denseco 77,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1378
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 55
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562432
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Podluží
Retpaĝo: www.dolnipodluzi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Großschönau, Horní Podluží, Jiřetín pod Jedlovou, Varnsdorf kaj Mařenice.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1378.

Estiĝo de la municipo koneksas verŝajne kun agado de mezepokaj vitrofarejoj en la 13-a kaj la 14-a jarcentoj aŭ kun elserĉado de multekostaj ŝtonoj aŭ minado de ercoj. En la 18-a jarcento disvastiĝis en la municipon produkatado de veluro kaj kordurojo kaj estis ĉi tie ankaŭ natura blankigiloj.

La 22-an de septembro 1938 henleinanoj enkadre de bataloj je Ŝluknova terlango murdis en la municipo Jan Teichmann kaj Václav Kozel, anojn de Financa gardistaro. La eventon rememorigas svelta kolono en aspekto de ĉeĥoslovaka lima orientiga kolono kun signo de leono kaj memortabulo, kiu estis senvualigita en septembro de 1945. Post ellandigo de germanoj post la Dua Mondmilito en la municipo karakterize sinkis la nombro de loĝantoj – nun vivas ĉi tie 1202 loĝantoj, dume en la jaro 1935 la municipo havis 3 504 loĝantojn.

Geografio redakti

La municipo troviĝas sudokcidente de urbo Varnsdorf, en larĝa valo deakvigata de rojo Lužnička, mezo de la municipo situas en supermara alteco 370 metroj. Suda parto de la municipo troviĝas en PPR Luzacia montaro. Sur teritorio de la municipo troviĝas Minista instruiga pado Údolí Milířky. Okcidente ĝi ligas al Horní Podluží, kun kiu ĝi kreas prksimume 6 km longan koneksan valan loĝigon.

Al la municipo apartenas ankaŭ partojn Kateřina kaj Světliny 2.díl. En la municipo troviĝas limpasejo en Germanion por piedirantoj kaj biciklistoj Dolní Podluží – Herrenwalde.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 736
18803 178
18903 257
19003 389
19103 485
19213 212
JaroLoĝantoj
19303 504
19501 966
19611 794
19701 616
19801 469
19911 244
JaroLoĝantoj
20011 201
20111 128
20141 189
20161 196
20171 195
20181 181
JaroLoĝantoj
20191 202
20201 190
20211 185
20221 176
20231 179

Partoj de municipo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti