Bataloj je Ŝluknova terlango

Bataloj je Ŝluknova terlango estis serio da armitaj kunpuŝiĝoj inter anoj de Sudetgermana korpuso de volontuloj (SdF) en la flanko unua kaj la taĉmentoj de Gardistaro de defendo de ŝtato (GDŜ) kaj la ĉeĥoslovaka armeo en la flanko alia. La kunpuŝiĝo okazis en periodo de la 21-a ĝis la 24-a de septembro 1938. Malgraŭ tio la ĉeĥoslovaka defendara potenco sukcesis denove akiri kontrolon super Ŝluknova terlango en regiono de Sudetio, la rezulto de la bataloj estis perdo de kontrolo super tiu ĉi teritorio kulpigita pro mobilizo.

Bataloj je Ŝluknova terlango
Konflikto: Sudetia krizo
Monumento en Dolní Podluží, rememoriganta Jan Teichman kaj Václav Kozel, anojn de ĉeĥoslovaka financa gardistaro, mortigitaj de germanoj la 22-an de septembro 1938
batalo
Daŭro: 21-a de septembro24-a de septembro 1938
Loko: Ŝluknova terlango, Ĉeĥoslovakio
Rezulto: portempa ĉeĥoslovaka venko
Flankoj
SdP

Germana imperio Nazia Germanio

Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Komandantoj
nekonata majoro František Klor
kolonelo Navrátil
komandanto de roto GDŜ František Marvan
Forto
Sudetgermana Freikorps, taĉmentoj de SA kaj SS I-a bataliono de la 47-a infanteria regimento
III-a bataliono de la 42 infanteria regimento
grupo Žižka (kunmetita el anoj de GDŜ)
tanka plotono
improvizita kirasita trajno
Perdoj
nekonataj Perdoj de soldatoj: 2 mortintoj, 14 vunditoj, 307 militkaptitoj
Suma nombro de militkaptitoj eĉ kun civilaj okupitoj 627
vdr

Preludo redakti

La kunpuŝiĝoj en la regiono okazis jam de komence de somero de 1938. Sed ĉio gradiĝis la 12-an de septembro 1938 post parolado de Hitler en Nurenbergo dum kunveno de NSDAP, en kiu li publike deklaris rajton de sudetgermanoj pri memdifino kaj volo de Imperio helpi ilin en solvo de tiu ĉi demando. Tio gvidis en la tuta sudetgermana limregiono al pligrandigo de la streĉo, dum kiu estis atakitaj objektoj de la ĉeĥoslovaka ŝtata potenco, sed ankaŭ hejmoj de ĉeĥoj, judoj kaj de kontraŭnacionalisme pensantaj germanoj. En pluaj horoj la situacio ankoraŭ pli multe akriĝis, kiam la sudetgemanoj komencis ribelon, kiu devis krei pretekston por la germana invado. La polico, ĝendarmo kaj trupoj de GDŜ estis fare de superulaj konsisteroj de la ministerio de enlando elvokataj al trankvilo Validis severa malpermeso uzi pafamrilojn, nome eĉ en okazo de rekta armita atako pro timo, ke ia erarvaginta kuglo povus preterflugi limon ĝis Germanio kaj povus estis uzita kiel militkazo por atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.

La 14-an de septembro estis proklamita plena batalpreteco de taĉmentoj de GDŜ, la saman tagon estis kontraŭ komandanto de rumburka garnizono entreprenita nesukcesa pumatako. La 15-an de septembro estis en distriktoj Šluknov, Rumburk kaj Varnsdorf ja proklamita militleĝo pro krimo de ribelo, sed ties plenigo restis nur formalaĵo. En la limregionon sekve aliris asistencaj taĉmentoj de la ĉeĥoslovaka armeo, kies ĉeesto finigis la sudetgermanan ribelon. La 16-an de septembro la ĉeĥoslovakaj oficoj oficiale malfondis Sudetgermanan partion kaj kontraŭ ĝiaj reprezentantoj ili eldonis arestilon. La 17-an de septembro per sia subskribo A. Hitler konfirmis estiĝon de Sudetgermana volontula korpuso.

Post tio, kiam la 21-an de septembro estis anoncita en la ĉeĥoslovaka radio akcepto de kondiĉoj de Munkena interkonsento fare de ĉeĥoslovaka registaro subgvide de Milan Hodža, okazis en stratoj de Prago kaj sekve en pluaj urboj amasaj montroj de rezisto, kiuj superkreskis en proklamo de ĝenerala striko. Rezulto de la striko estis falo de la registaro de Hodža kaj destino de registaro subgvide de generalo Syrový.

Konsisto de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj redakti

La limoj kun Germanio estis gardataj precipe de trupoj de GDŜ, kiuj enfalis sub tri rotaj rondoj:

La ĉeĥoslovaka armeo havis lokigita garnizonon en Rumburk. Sed en la kritikaj tagoj la garnozono estis malfortigita, en kazerno troviĝis sole la 9-a roto kaj parto de la 12-a maŝinpafila roto (sen maŝinpafiloj). Plua problemo estis alta procento de hungaroj, kiuj deĵoris en la garnozono kaj ĉe kiuj ekzistis duboj pri loajaleco al Ĉeĥoslovakio.

Ĵaŭde la 22-an de septembro redakti

La 22-an de septembro je la unu kaj duono matene estis per grenada atako atakita konstruaĵo de doganeja ofico en Varnsdorf. Antaŭ ol la anoj de GDŜ havis tempon respondi al la atako, la atakintoj retiriĝis reen malantaŭ la limo. La plua atako okazis antaŭ la sesa matene ĉe Černá brána en spaco de Bohemia Svislando. Celo estis kabano de trupo de GDŜ n-ro 61. Proksimume 70 sudetgermanaj ribelintoj ekatakis per granadoj kaj pafado el mitraloj kaj pafiloj. La tuta trupo escepte de unu soldato retiriĝis el la kabano. Ili sukcesis forpuŝi la atakintojn nur dank' al helpo de trupo de GDŜ el Brtníky.

Je la 10-a horo antaŭtagmeze alveturis el Žitava ĝis Varnsdorf trajno okupita de anoj de SdF subgvide de eksa senatoro por SdP Franz Werner. Tiuj konkeris stacidomon kaj militkaptis 6 ĉeestantajn soldatojn de la rumburka garnizono kaj ĉeĥajn okupitojn de la stacidomo.

En Varnsdorf okazis iom post ioma konkerado de doganejoj fare de anoj de SdF. Tiuj ĉi konkeradoj okazis senbatale precipe dank' al tio, ke distriktaj hetmanoj (d-ro Machek) aŭ kelkaj anoj de GDŜ (komandanto de roto de GDŜ ĉefleŭtenanto Josef Jansa) aktive kunlaboris kun henleinanoj kaj rekte elvokis siajn subulojn al kapitulaco sen batalo kaj eldono de armiloj. Kontraŭe al tio komandanto de bataliono en Liberec eldonis ordonon ne kapitulaci (sed senĉese validis la ordono malpermesanta al la anoj de GDŜ uzi armilojn). Je la dektria kaj duono la taĉmento konsistanta el kelke da trupoj de GDŜ el Varnsdorf komenciĝis retiriĝi. Bataloj okazis en regiono de Dolní Grund, kie la taĉmento estis atakita kaj ĝi estis devigita defendi sin per pafado. Jam dum la tagmezo tiu ĉi taĉmento superis obstaklojn en linio de malpezaj fortikaĵoj ĉe Nová Huť.

La anoj de ĝendarma stacio en Dolní Poustevna komenciĝis al la batalposteno retiriĝi je la 14-a horo post tio, kiam la distrikta hetmano Machek ordonis al ili kapitulaci kaj eldoni la armilojn al la anoj de SdF (Machek jam tiutempe plene kunlaboris kun SdF). Tiutempe jam retiriĝis ankaŭ anoj de trupo n-ro 55 de GDŜ sur Bundeshöhe. Sed ili devis eldevigi per minaco de uzo de armiloj la retiriĝos tra la anoj de SdP. Dum la plua vojo ili ja estis atakitaj, sed ilian cedon desfilis per pafado el maŝinpafilo ano de GDŜ lokigita sur montopinto de Bundeshöhe. Dum la sekvanta batalo estis kelkaj anoj de GDŜ militkapitaj. En sekurecon en Jedlová la restaĵoj de trupo n-ro 55 venis nur la 24-an de septembro matene. Per tio la retiriĝdo de taĉmentoj de GDŜ el Ŝluknova terlango estis finita.

Kritika tago estis la 22-a de septembro ankaŭ por la anoj de la rumburka garnizono. La garn izono estis tre malfortigita, kaj malgraŭ tio ke ĝi disponis de tri tankoj, ĝi estis devligita pro strikta malpermeso uzi la armilojn kaj malpermeso doni helpon al la atakitaj doganejaj oficoj kaj postenoj de GDŜ. Post tio, kiam fakte dum la tago troviĝis la tuta Rumburk en la manoj de SdP, estis dumtempe militkaptita eĉ vickomandanto de la bataliono, kiam li klopodis esplori la atakon kaj militkapton de la soldata gardistaro en la stacidomo. Antaŭ la 17-a horo la anoj forlasis la garnizonojn eĉ kun familioj de ĝendarmoj kaj oficiroj la kazernon kaj subŝirme de tri tankoj ili forlasis la urbon. Ununuran kunpuŝiĝon la retiriĝanta kolono spertis en ĉirkaŭaĵo de Krásná Lípa, kie ĝi estis atakita. Sed la atako estis repuŝita kaj je la 22-a horo la rumburka garnizono atingis la linion de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

Vendrede la 23-an de septembro redakti

Post retiriĝo de ĉiuj taĉmwentoj de GDŜ al linio de la malpezaj fortikaĵoj la teritorio de Ŝluknova terlango inkluzive de enloĝantaj regionoj estis okupita fare de anoj SdF. La ĉeĥoslovaka potenco ĉi tie ĉesis ekzisti. Je la 3-a frumatene tial la operaca sekcio de Ĉefa stabo de la ĉeĥoslovaka armeo eldonis ordonon al rea okupo de la spaco de Ŝluknova terlango. La agadon estis koisiita la I- motorizita bataliono de la 47-a infanteria regimento kaj batalpreteca plotono de la 42-a infanteria regimento kun subteno de tanka plotono kaj improvizita kirasita trajno kompletita en deponejo en Liberec.

Al la atako de la armeaj taĉmentoj mem antaŭis esplorflugo de esploraviadilo. Je la 6-a transpaŝis la taĉmentoj de la ĉeĥoslovaka armeo ĉefan defendan postenon. Ilia antaŭenpaŝo estis gvidita direkte al Chřibská, kie la infanterio deplojis en liniojn. Dank' al momento de surprizo ĝi sukcesis atakante elpuŝi el la defendpozicioj la taĉmentojn de SdF plifortigitaj je instruigistoj el SA kaj SS. Post la oka horo matene Chřibská denove aperis en la ĉeĥoslovakaj manoj.

Je la 8-a kaj 45 minutoj dum pafa subteno de maŝinpafiloj de la kirasita trajno ekatakis la motorizita infanterio kontraŭ Krásná Lípa. Direkte al Varnsdorf atakis la I-a bataliono de la 47-a infanteria regimento kun subteno de tankoj. La konkerado de Varnsdorf fare de la armeo subtenis la roto de GDŜ per bajoneta sturmo en la spacon ĉe Dolní Grund, kie la anoj de SdF fortikigis sin. Intertempe nove formigita roto de GDŜ en Nová Huť ekatakis en direkto Nová Huť–LesnéDolní Podluží kaj plu poste al Innozenzidorf. Post interpafado la anoj de SdF retiriĝis el tiu ĉi municipo. Je la 17-a horo estis fare de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj okupita la tuta Varnsdorf. La tuta atako okazis sen perdoj je vivoj kaj la armeo kaj GDŜ konkeris pli grandan kvanton de armiloj kaj militkaptis vicon de anoj de SdF inkluzive de kelke da elstaraj membroj de la sudetgermana movado.

Je la 22-a kaj 30 la ĉeĥoslovaka registaro proklamis mobilizon, dum kiu estis ordonite okupi la limregionajn fortikaĵojn. La armeaj taĉmentoj tial komencis retiriĝi el Ŝluknova terlango malantaŭ la ĉefa defendlinio. En antaŭbatalejo estis lasitaj sole trupoj de GDŜ, kiuj post la rekonkero de Ŝluknova terlango fare de taĉmentoj de SdF nur kun grandaj malfacilaĵoj retiriĝis reen. La kontrolon super la teritorio de Ŝluknova terlango Ĉeĥoslovakio akiris nur en la jaro 1945 post liberigo.

Rezulto redakti

Dum la bataloj je Ŝluknova terlango falis ĝendarmo Jan Teichman kaj membro de Financa gardistaro Václav Kozel, vunditaj estis 14 anoj de GDŜ. 432 membroj de GDŜ estis militkaptitaj kaj haŭlitaj en Germanion: el la 1-a roto estis militkaptitaj 149 viroj, el la 2-a roto 80 viroj kaj el la 3-a roto 78 viroj. En la unuaj tagoj ja en la anonco de la komandantejo en Liberec oni parolis pri 432 militkaptitaj anoj de GDŜ, sed en pluaj tagoj post konstato, ke kelkaj partoj de trupoj cedis sub defendo de la armeo tiu ĉi nombro estis reduktita al 307 militkaptitaj anoj de GDŜ. En Magdeburgo, kie estis lokigita militkaptitejo, estis sume koncentritaj 627 militkaptitoj. Krom anoj de GDŜ kaj la ĉeĥoslovaka armeo temis ankaŭ pri okupitoj de Ĉeĥoslovakaj fervojoj, Ĉeĥoslovaka poŝto, plu poste pri germanaj socialaj demokratoj kaj komunistoj. Pluaj militkaptitoj estis forhaŭlitaj ĉehaj civiluloj;loĝantoj de Sudetio aŭ familianoj de la soldatoj kaj la okupitoj. Kun escepto de germanaj antifaŝistoj estis ĉiuj iom post iom repatrujigitaj en Ĉeĥoslovakion post finigo de okupado de Sudetio en novembro de 1938.

Komence de decembro de 1938 komencis soldata prokuratorejo en Hradec Králové laŭ iniciato de komandantejo de GDŜ Turnov (transŝovita el Liberec) esploradon en afero de neobeo de ordono kaj fuĝo kontraŭ vico de anoj de GDŜ. Sed la juĝado neniam okazis.

Literaturo redakti

  • Marek, Jindřich. (2004) Hraničářská kalvárie. Cheb: Svět křídel. ISBN 80-86808-10-6.
  • Holub, Ota. (1983) Rovnice řešená zradou. Praha: Naše vojsko. 28-017-83.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti