Lesné (Jiřetín pod Jedlovou)

Lesné (germane Innozenzidorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, ĝi situas sur norda flanko de Luzacia montaro sur nordaj deklivoj de montodorso Jedlová, en suda parto de Ŝluknova terlango en vallo de rojo Lesenský potok. La vilaĝo el pli granda parto situas en Jiřetín pod Jedlovou, pli malgranda parto falas sub Dolní Podluží. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/9 kuniganta Ŝluknovan terlangon kun la enlando de Ĉeĥio. Tra vilaĝo Lesné kondukas linio de luzacia rompo. Estas ĉi tie registritaj 35 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 10 loĝantoj.

Lesné
germane Innozenzidorf
vilaĝo
Aviadila vido al la vilaĝo
Oficiala nomo: Lesné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Jiřetín pod Jedlovou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Luzacia montaro
Domoj 35 2009
Situo Lesné
 - koordinatoj 50° 51′ 59″ N 14° 35′ 20″ O / 50.86639 °N, 14.58889 °O / 50.86639; 14.58889 (mapo)
Katastro 3,98 km² (398 ha) Rozhled
Loĝantaro 10 (2021)
Denseco 2,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 56
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lesné (Jiřetín pod Jedlovou)
Portalo pri Ĉeĥio

Lesné situas en katastra teritorio Rozhled kun areo 3,98 km².

Historio redakti

La vilaĝo estiĝis sur loko de akva muelejo, dokumentita fine de la 17-a jarcento. De komence de la 19-a jarcento ĝis la dua mondmilito ĉi tie estis jam kelke da deko de domoj kaj vivis ĉi tie ĉirkaŭ du- ĝis tricentoj da homoj, plimulte arbaristoj. La milito kaj ellandigo kaŭzis karakterizan sinkon de la nombro de loĝantoj. Ekde tiu tempo la vilaĝo iom post iom ĉesis esti loko de daŭra loĝado kaj ĝi fariĝis refreŝigeja teritorio.

Al Arbara muelejo (Lesní mlýn) (ĝi estis uzata kiel segejo kaj linejo, hodiaŭ kiel pensiono) ligas lokaj mitoj (ekz. mito pri nikso). Rabista grupo de Jan Karásek ĉi tie atakinte la muelejon krimis unu el siaj murdoj. Henleinanoj ĉi tie havis deponejon de armiloj. En la jaro 1942 urbo Česká Lípa establis en spacoj de la muelejo lernejon en naturo kaj en la jaro 1946 infanan resanigejon, eluzata ankaŭ de infanoj el Grekio.[1] Post la dua mondmilito estis en Lesné deĵorejo de Financa gardistaro[2]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Mandava 2004. Kruh přátel muzea Varnsdorf, říjen 2004, Petros Cironis: Domovy řeckých dětí v Dolní Chřibské, Lesném, Tolštejně a Krásném Poli, str. 68-71
  2. Kolektiv autorů, Hraničáři pod Luží 38, Československá obec legionářská, 2003, obr. 19, ISBN 80-86011-20-8