Gardistaro de defendo de ŝtato

Gardistaro de defendo de ŝtato (GDŜ) (ĉeĥe: Stráž obrany státu (SOS)) estis speciala sekureca korpuso fondita en Ĉeĥoslovakio surbaze de registara regularo n-ro 270/1936 sb. (aprobita la 23-an de oktobro 1936), kiu ekzistis kaj agadis en la jaroj 1936 ĝis 1939. Dum paca stato funkciis taĉmentoj de Gardistaro de defendo de ŝtato nur kadre, dum kio membroj (laŭ mallongigo SOS kromnomataj "sosanoj") plenumis sian kutiman deĵoron ĉe ĝendarmaro, financa gardistaro kaj ŝtata polico, sed okaze de endanĝerigo de la sekureco de respubliko ili estis aktivigitaj kaj plenigitaj kun rezervistoj kun daŭra loĝloko proksime de la aktivigo. Dum bataloj inter septembro 1938 kaj marto 1939 perdis la vivon 84 membroj de GDŜ kaj 270 suferis vundiĝojn.[1][2][3]

Gardistaro de defendo de ŝtato
Gardistaro de defendo de ŝtato

Lando Ĉeĥoslovakio
Kromnomo "sosanoj"
vdr

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti

  1. Stráž obrany státu, Česká televize, 21.9.2008
  2. Už zítra v Deníku pravidelná samostatná příloha Junior Lidé si připomněli oběti masakru v Liptani, Bruntálský.deník.cz, 26.9.2013
  3. Stráž obrany státu 1936-1939. Codyprint. Alirita 2018-05-22.

Eksteraj ligiloj redakti