Ĉeĥoslovakaj fortikaĵaj obstakloj
Signifo de la limregionaj fortikaĵoj en Ĉeĥoslovakio estis krei koneksan kaj firman digon kontraŭ enpenetro de malamiko enlanden de la ŝtato kaj tre grava elemento de la fortikaĵoj estis ankaŭ koneksaj zonoj de obstakloj. Por haltigi lin servis parte efika pafbarejo el la armiloj kaŝitaj en la fortikaĵobjektoj kaj parte la obstakloj, kiuj estis haltigontaj la kontraŭulon en la plej konvenaj lokoj por pereigi lin. La obstakloj dividiĝis je perimetraj, kiuj estis konstruataj ĉirkaŭ la unuopaj fuortoj rondmaniere je radiuso proksimume 50 m, kaj intervalaj, konstruataj en la interspacoj inter la objektoj. La intervalaj obstakloj nur escepte estis fondataj sur kuniglinio inter la fuortoj. Pli kutime estis deklinigi ilin de la kuniglinio direkte al la malamiko, do proksimume meze ili kreis obtuzan pinton. La grandeco de deklinigo el tiu aŭ tiu flanko dependis laŭ celigo de la pafbarejo de la armiloj sub betono. En tereno, kie senpere ne endanĝerigis rekta pripafado de la embrazuroj far la malamiko, estis la ĉefa pafbarejo (45°) direktata tiel, ke la antaŭa rando de la pafbarejo estis deklinita de la kuniglinio kun la najbara fuorto je 35° kaj la malantaŭa poste kondukis 10° malantaŭ la kuniglinio. En la praktiko tio signifis, ke la fuorto povis pafi antaŭ la najbaran objekton malproksima 800 m proksimume 550 m kaj malantaŭ ĝi proksimume 150 m. La obstakloj estis plej ofte konstruataj 5 – 10° malantaŭ la antaŭa rando de la pafbarejo.
Laŭ la alia vidpunkto la obstakloj estis dividitaj je leĝeraj – kontraŭinfanteriaj kaj pezaj – kontraŭtankaj. Laŭ tereno estis tipoj de la obstakloj diversmaniere kombinataj. La intervala obstaklo kutime komenciĝis per preskaŭ 100 m longa kontraŭtanka baraĵo, kies malantaŭa flanko estis plifortigita per 2 m alta oblikvigita betona muro. Tiu ĉi dispono eliminis eblecon por blokigi elektitajn embrazurojn per senefikigitaj tankoj en la proksimeco de la objektoj, kie estis la pafbarejo ankoraŭ mallarĝa.