Fukov (germane Fugau) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, situinta en Ŝluknova terlango, loĝigita plejparte de germana loĝantaro. En la 20-a jarcento ĉi tie situis 135 domoj, sed dume en la jaro 1921 vivis en ili 739 loĝantoj, en la jaro 1950 estis da ili nur 87. En la jaro 1960 la vilaĝo estis detruita tute kaj ĝi pereis. Hodiaŭ ties teritorio estas registrita kiel baza sidej-unuo de loka parto Království de urbo Šluknov en distrikto Děčín.

Fukov
germane: Fugau
pereinta municipo
Ligna kruco rememoriganta eksan municipon Fukov
Oficiala nomo: Fukov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Šluknov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Domoj 0
Situo Fukov
 - koordinatoj 51° 02′ 35″ N 14° 30′ 04″ O / 51.04306 °N, 14.50111 °O / 51.04306; 14.50111 (mapo)
Katastro 2,76 km² (276 ha) Fukov
Loĝantaro 0
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1474
 - pereo 1960-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Fukov
Portalo pri Ĉeĥio

Fukov estas nun nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km2.

Geografio redakti

La eksa municipo situas sur teritorio de akre elkuranta el Ŝluknova terlango plu al nordo en senpera proksimeco de germana urbo Oppach. La teritorio de la eksa municipo estas do el nordo, el oriento kaj el okcidento ĉirkaŭita de la germana federacia lando Saksio kaj kun la ĉeĥa enlando ĝi estas kunigita nur el sudo per proksimume 3 kilometroj longa kaj 600 metroj larĝa strio de teritorio. Ĝi estis la plej norda municipo de Ĉeĥoslovaka respubliko rilate al mezo de la municipo.

En la mallarĝan terlangon enfluas sur la teritorio de Ĉeĥa respubliko rivero Spree, por ke ĝi post kelke da centoj da metroj de la fluo forlasis ĝin. Temas pri ununura loko sur la teritorio de Ĉeĥa respubliko, kiun tiu ĉi rivero tratranĉas.

Historio kaj nuntempo redakti

 
Restoj de eksa tombejo en Fukov

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1474. Post la dua mondmilito la germane parolanta loĝantaro estis ellandigita. La 23-an de septembro 1960 estis kiel la lastaj du konstruaĵoj eksplodigitaj lernejo kaj preĝejo de sankta Venceslao, kies sonoriloj estis forveturigitaj en preĝejon de sankta Francisko el Asizo en Studánka. Per tio la municipo fakte pereis.

La katastra teritorio Fukov apartenas al urbo Šluknov (germane: Schluckenau). Nuntempe rememorigas la iaman municipon ligna kruco, kiu estis lokigita la 23-an de septembro 2000, do kvardek jaroj post la pereo de municipo. Alireblaj estas ankaŭ restoj de la eksa tombejo, en kies proksimeco troviĝas turisma limpasejo (sole por piedirantoj kaj biciklistoj) ĝis Germanio.

Komune kun la municipo pereis ankaŭ Kalvario, lokigita ĉe barila muro de la tombejo. Sur areo de la eksa tombejo ĉiun paran jaron okazas renkontiĝo de lokaj naskiĝintoj. En lastaj jaroj plejparte pro iniciato de urbo Šluknov sukcesas realigi projektojn, kiuj rememorigas la historion de Fukov. En la jaro 2011 estis riparita akvoturo (lasta konservita konstruaĵo), en la jaro 2014 purigita kaj reguligita la tombejo kaj je unu jaro pli poste rekonstruita Dia torturo ĉe vojo al Taubenheim. Lasta realigita faro estas plantigo de fruktarbaj aleoj laŭlonge laŭ ekzistantaj kaj eksaj fukovaj vojoj, kiu estis farita en aŭtuno de 2015.

Koridora fervojo redakti

La teritorion de la eksa municipo tratranĉas koridora germana fervojo Dresdeno-Zittau en longeco proksimume 2 kilometroj. Sed en Fukov estis neniu haltejo. La trajnoj nur traveturas tra la ĉeĥa teritorio. Plej proksima haltejo oriente de la eksa municipo Fukov estas Neusalza-Spremberg, okcidente tio poste estas Taubenheim (Spree). Temas pri la plej norda fervojlinio sur la teritorio de Ĉeĥio.

Memorindaĵoj redakti

  • ŝtona Dia torturo el la 19-a jarcento kun novepoka bildo de Mater Dolorosa, riparita en la jaro 2014
  • tombejo fondita en la jaro 1788 kun tombeja kruco konstruita en la jaro 1862, riparita en la jaro 2014
  • secesa akvodistribuejo el la jaro 1911, riiasrita en la jaro 2011, ununura konservita konstruaĵo
  • ruinoj de preĝejo de sankta Venceslao konstruita en la jaro 1788, detruita en la jaro 1960

Signifaj naskiĝintoj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti