Brtníky (germane Zeidler) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Staré Křečany, situanta en Ŝluknova terlango, 8 km okcidente de Rumburk en dislimejo de Luzacia montaro kaj PPR Elbaj grejsoj. Pro sia situo en rando de NP Bohemia Svislando ĝi plenumas rolon de ties norda enirpordego. Estas ĉi tie registritaj 186 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 191 loĝantoj.

Brtníky
germane Zeidler
vilaĝo
Brtníky – ŝoseo direkte al Mikulášovice
Oficiala nomo: Brtníky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Staré Křečany
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Domoj 186 2009
Situo Brtníky
 - koordinatoj 50° 56′ 52″ N 14° 26′ 27″ O / 50.94778 °N, 14.44083 °O / 50.94778; 14.44083 (mapo)
Katastro 10,45 km² (1 045 ha) Brtníky
Loĝantaro 191 (2021)
Denseco 18,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1116
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 60
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brtníky
Portalo pri Ĉeĥio

Brtníky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,45 km².

Historio redakti

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1116.

Elstaruloj redakti

Turismo kaj montogrimpado redakti

Brtníky, situanta proks. 1,5 km de la norda limo de Nacia parko Bohemia Svislando, estas elirpunkto por kelkaj turismaj vojoj, destinitaj por biciklistoj kaj piedirantaj vizitantoj de tiu ĉi ampleksa protektata teritorio. Ekzemple laŭ blua   marko kaj biciklovojo n-ro 3032 eblas ekceli al valo de rivereto Křinice kaj al ĉeĥa-germana ŝtatlimo en spacon de pereinta domaro Zadní Doubice. Verda   marko, celanta al Doubice, en la plej proksima ĉirkaŭaĵo de Brtníky alkondukos la turistojn al Striga kaverno, rok-rependaĵo Granda prusia tendaro kaj al Burgeto Brtníky. Ruĝa   marko, eventuale biciklovojo n-ro 3014 kondukas orienten ĝis Vlčí Hora.[1]

En spaco sude de la vilaĝo Brtníky en valo de rojo Brtnický potok, Křinice kaj en Valo de Kyjov troviĝas multnombraj montogrimpistaj terenoj.

Rokturoj en tiu ĉi regiono estas disigitaj en valoj kaj ankaŭ sur montodorsoj kaj el pli granda parto ili estas kreitaj de molaj grejsoj. En nordorienta parto de tiu ĉi regiono troviĝas eĉ rokturoj el tre malmola kaj rezistema grejso (turoj Martinova věž (Turo de Marteno), Velký (Granda) kaj Malý Plačtivý kámen(Malgranda Plorema ŝtono)). Sume estas en la regiono de Valo de Kyjov kaj Brtníky registritaj 472 montogrimpistaj vojoj. Rilate al nestado de raraj specioj de birdaro estas en la lokoj en finaĵo de Valo de yjov kaj en valo de rojo Bílý potok malpermesita montogrimpista agado dum printempo, t.e. de marto ĝis junio.[2]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 710
18801 605
18901 487
19001 388
19101 403
19211 195
JaroLoĝantoj
19301 243
1950416
1961387
1970447
1980265
1991272
JaroLoĝantoj
2001257
2011251
2021191

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti