Ota PROUZA (naskiĝinta en 1959) estas ĉeĥa pentristo kaj artisto de la movado de art brut, kruda arto.

Ota Prouza, 2022

Li vivis longe en komunumo por mense handikapitoj en Brtníky, sed de kelkaj jaroj en Rumburk de kie li navede venis ĉiutage[1]. Li havas nenian trejniĝon kaj ege malfacilas por li legi kaj skribi. Antaŭe li troviĝis en infanhejmo en Liberec. Laboras li en Brtníky en lavejo. Artaĵoj liaj tamen en la tuta mondo vendiĝas kaj eĉ galerioj en Novjorko kaj Parizo ofertas ilin; ĉu li mem pri tio havas scion ne estas klare. Lia unua ekspozicio okazis en gimnazio en Varnsdorf. Li pentras la mondon laŭvide. Paperajn rulojn li kunmetas por pentri sur ili kaj rezulto estas bildigitaj urbaj ĝangaloj kaj strataroj, ja vera (nova) kosmo.

Al li oni aljuĝas en 2018 la duan eŭropan artpremion Euward pri pentrarto kaj grafikarto en kunteksto de verkantoj kun mensaj handikapoj.[2][3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti