Filipov (Jiříkov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Filipov |
Filipov (antaŭe Philippsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Jiříkov. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudoriente de Jiříkov. Estas ĉi tie registritaj 134 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 401 loĝantoj.
Filipov (Philippsdorf) | |
germane Philippsdorf | |
vilaĝo | |
Hotelo Waldstein en Filipov
| |
Oficiala nomo: Filipov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Jiříkov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ŝluknova terlango |
Montaro | Ŝluknova montetaro |
Najbaras kun | Neugersdorf Germanio |
Domoj | 134 2009 |
Situo | Filipov |
- koordinatoj | 50° 58′ 50″ N 14° 35′ 51″ O / 50.98056 °N, 14.59750 °O (mapo) |
Katastro | 0,65 km² (65 ha) Filipov u Jiříkova |
Loĝantaro | 401 (2021) |
Denseco | 616,92 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1713 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 407 53 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Filipov (Jiříkov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Filipov situas en katastra teritorio Filipov u Jiříkova kun areo 0,65 km².
Historio
redaktiDomaro estis fondita en la jaro 1540 de certa Filipo sur parceloj de korto Jiříkov (Georgswalde) kaj ĝi apartenis al ŝluknova senjorujo de Ditrichštejnidoj. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1713.En la vilaĝo en la jaro 1866 okazis la tn. Filipova miraklo, ununura apero de Virgulino Maria en Bohemio en la 19-a jarcento, sekvata de resaniĝo de du morte malsanaj virinoj kaj agnoskita fare de romkatolika eklezio kiel miraklo. Ĝis la jaro 1945 la municipo nomiĝis Philippsdorf kaj ĝi estis enloĝigita de civitanoj de germana nacieco ĝis ties perforta ellandigo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 021 |
1880 | 1 149 |
1890 | 1 395 |
1900 | 1 952 |
1910 | 2 260 |
1921 | 1 970 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 108 |
1950 | 594 |
1961 | 598 |
1970 | 533 |
1980 | 296 |
1991 | 459 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 447 |
2011 | 470 |
2021 | 401 |
Memorindaĵoj
redakti- Redemptorista kolegio, establita en la jaro 1884
- Kamparana domo n-ro 26
- Kamparana domo n-ro 27
- Kamparana domo n-ro 42
- Nuligita tombejo Filipov-Jiříkov – proksimume 1 km malantaŭ la vilaĝo; fondita en 1920, nuligita en 1945