Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Huť

Nová Huť estas solejo en Ĉeĥio, situanta sur teritorio de municipo Svor en Regiono Liberec, distrikto Česká Lípa sur granda herbeja selo (552 m s. m.) inter Stožec kaj Velký Buk en Luzacia montaro, apud ŝoseo I/9 proksimume 1 km sude de Selo Stožec.

Nová Huť
solejo
Nová Huť en Luzacia montaro
Oficiala nomo: Nová Huť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Svor
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Luzacia montaro
Situo Nová Huť
 - alteco 552 m s. m.
 - koordinatoj 50° 49′ 53″ N 14° 35′ 24″ O / 50.83139 °N, 14.59000 °O / 50.83139; 14.59000 (mapo)
Katastro 18,05 km² (1 805 ha) Svor
Fondo 1750
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Huť (Svor)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Huť situas en katastra teritorio Svor kun areo 18,05 km2.

Historio redakti

Vitrofarejon ĉi tie fondis en la jaro 1750 Jan Václav Müller, konstruado de ĉevalejoj por koĉeroj kaj fastejoj estis al la posedanto en la jaro 1775 fare de superularo rifuzita. En la jaro 1799 aĉetia la vitrofarejon Anton Kittel el Falknov, kiu sukcesis konstrui en la jaro 1805 proksimume 300 metroj oriente de la vitrofarejo apud nova imperiestra ŝoseo ekskursan gastejon. Post sia fondinto ĝi portis la nomon Antonihöhe (Altaĵo de Antonio). Trafiko de la vitrofarejo estis ĉesigita en la jaro 1819 kaj poste definitive en la jaro 1870, detruita ĝi estis en la jaroj 1877–1881. Post incendio de la gastejo en la jaro 1896 estis konstruitaj novaj masonitaj konstruaĵoj, te. arbaristejo, gastejo kaj mastrumaj konstruaĵoj, ili servis ankaŭ kiel loĝigejoj por arbaristaj laboristoj.

Norde de la solejo estas malpezaj fortikaĵoj de ĉeĥoslovaka defenda linio el la jaroj 1936 ĝis 1938, en la arbaristejo estis ankaŭ soldata komandantejo. Aŭtune de 1938 okazis interpafado kontraŭ henleinanoj. Post la jaro 1945 la gastejo estis nuligita kaj la signifo de la ekskursa loko sinkis. Ekde la jaro 2002 la gastejo estis renovigita, kun paŭzoj ĝi funkcias ankaŭ nun (restoracio U trempa).

Transporta komuniko redakti

La imperiestra ŝoseo, hodiaŭ ŝoseo I/9, ĉi tie estis konstruita en la jaroj 1794–1797 sur vojdirekto de malnova landa vojo. La ŝoseo de la 1-a klaso kondukas el Prago tra Mezbohemia regiono kaj Regiono Liberec ĝis Rumburk kaj plu tra limpasejo en Neugersdorf ĝis Saksio.

Sude de la solejo kondukas tra la selo perpendikle al la ŝoseo I/9 fervojlinio Bakov nad Jizerou – Jedlová el Česká Lípa ĝis stacio Jedlová kaj Rumburk. La fervojlinio estis malfermita en januaro de 1869, pli poste estis sur ĝi establita haltejo Neuhütte-Lichtenwalde[1], ĉeĥe pli poste Nová Huť-Světlá, kiu estis en la jaro 1961 alinomita je nomo Jedlová zastávka kaj fine de la jaro 2014 je Nová Huť v Lužických horách, ligna tegmentejo estas el la jaro 1914. La haltejo estas de la domoj en distanco 400 metroj.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Horaro 1918-1919. Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2021-06-03.