Sudetgermana partio

(Alidirektita el Henleinanoj)

Sudetgermana partio (germane: Sudetendeutsche Partei, SdP, neformale markata kiel henleinanoj) estis politika partio dum Unua respubliko, fondita la 1-an de oktobro 1933 fare de Konrad Henlein, devene sub nomo Sudetendeutsche Heimatfront (ĉeĥe: Sudetoněmecká vlastenecká fronta).

Sudetgermana partio
emblemo
partio
Komenco 1-a de oktobro 1933 vd
Fino 5-a de novembro 1938 vd
Antaŭe German National Socialist Workers' Party vd
Poste Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Lando(j) Ĉeĥoslovakio vd
Sidejo
Ideologio

faŝismonaziismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Konrad Henlein vd
Ĉefestro(j) Konrad Henlein vd
Membro de Q12047205 vd
vdr
Sudetgermana partio
Sudetendeutsche Partei
Emblemo de Sudetgermana partio
partio
Lando  Ĉeĥoslovakio
Estro Konrad Henlein
Fondiĝo oktobro de 1933
Fondintoj Konrad Henlein
Dissolvo oktobro de 1938
Koloro(j) nigra, ruĝa
Ideologio Naziismo
Iredentismo
Pangermanismo
Pozicio Dekstra ekstremismo
Parlamentaj sidoj
44 / 300
Ĵurnalo Die Zeit
vdr
Flago de sudetgermanaj volontuloj

Estiĝo redakti

Pro eksplodo de Granda ekonomia krizo (1929) kaj pli poste pro veno de Hitler al potenco (1933) komenciĝis draste ŝanĝiĝi la enlanda situacio en Ĉeĥoslovakio. Limregionoj loĝigitaj de germana minoritato, kiu estis ligita grandmezure al eksporto kaj kiu ĝis tiu tempo prosperis, estis trafita pro la krizo plej multe. En Germanio komenciĝis granda nacia propagandisma tirado, kies konsisto fariĝis Ĉeĥoslovakio, tiea demokratio kaj tiea germana minoritato.

La nove estiĝinta partio devis anonci loajalecon al Ĉeĥoslovakio tiel, por ke ĝi estu neatakebla elflanke de la ŝtato. Samtempe ĝi devis atingi maksimumon de la germanaj naciaj celoj. Pretendeman taskon prezentis la elekto mem de l' estro de la nova partio. La unua kandidato fariĝis rektoro de Germana universitato en Prago Mariano San Nicolò, sed tiu rifuzis tion. Plua konvena kandidato fariĝis gvidanta reprezentanto de la germana gimnastika organizaĵo Deutscher Turnverband (DTV) Konrad Henlein.[p. 1] Enkadre de preparoj al fondo de la partio Henlein partoprenis en turneraj solenoj de eksterandaj germanoj en Stuttgart, kie li estis akceptita fare de Adolf Hitler mem. La nova organizaĵo sub nomo Sudetgermana patriota fronto (germane Sudetendeutsche Heimatsfront, SHF) establiĝis la 1-an de oktobro 1933, Kiam Henlein eldonis proklamon, per kiu li anoncis ties estiĝon. La organizaĵo devis forigi politikaj partiecon kaj zorgi pri la tuta "sudetgermana gento" sendepende al unuopaj statoj.[2]

 
 Organizanto de Gimnastika societo K. Henlein, apogante sin je Asocio de fidela kamaradeco, klopodas kun konsento de ĉi tiea nacia-socia gvidantaro unueciĝi sub nomo Fronto de sudetgermana hejmlando nacia Sudetgermanaro, se li ne estas kompromitita per procesoj. 
— germana ambasadoro en Prago Walter Koch la 5-an de oktobro 1933 al la germana ministerio de enlando[3], 200

Henlein devene en siaj paroloj (ĝis la jaro 1937) emfazis distancon de germana nacia socialismo kaj certigis pri loajaliteco al Ĉeĥoslovaka ŝtato kaj emfazis rekonon de ideo de civitanaj liberecoj. En la jaro 1934 tiel Henlein en Česká Lípa por ĉeĥa agrara ĵurnalo Večer proklamis, ke li kondamnas kaj pangermanismon, kaj panslavismon kaj li kondamnas ankaŭ faŝismon, naciismon kaj senbordan liberalismon.[4]

 
 Mi diras klare, ke mi neniam havis kaj havas nenion komunan kun hitlerismo. La germana nacia socialismo finas por ni sur limoj, samkiel tie finiĝas SHF. Ni estas nenia daŭriganto de partio de Krebsa. 
— Konrad Henlein la 9-an de oktobro 1934 por Rumburger Zeitung[5], 200

En decembro de 1935 Henlein estis invitita en Brition je invito de Reĝa instituto por internaciaj aferoj. En sia parolo li allasis, ke ankaŭ sudetgermanoj havas dank' al sia radikalismo kulpon en malbonaj rilaroj inter ĉeĥoj kaj germanoj, sed samtempe li akre kritikis la ĉeĥan politikon en rilato al la minoritatoj.[6] En prelega sinsekvo en Londono poste Henlein estis ankoraŭ trifoje, en la jaroj 1936, 1937 kaj 1938. Li renkontiĝis ekz. kun W. ChurchillLewis Sinclair, sed kun neniu mambro de la brita registaro. Sed li senĉese proklamis, ke li klopodas solvi problemon de la sudetgermanoj enkadre de Ĉeĥoslovakio[7] Ekde somero de 1934 estis komencita financado de agado de SHF el Imperio kaj de tie venis ankaŭ subteno por tralasitoj el malliberejoj. La 30-an de aprilo 1935 SHF alinomiĝis al Sudetendeutsche Partei, por ke ĝi povu kiel politika partio partopreni en parlamentaj balotoj. Ekde novembro de 1937 la gvidantaro de SdP harmoniis sian politikon kun gvidantaro de NSDAP tiel, ke okazu apartiĝo de Sudetio de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj okazu integriĝo de la regionoj kun plejparte germana loĝantaro kun la germana ŝtato.

Balotaj rezultoj redakti

En parlamentejaj balotoj en la jaro 1935 Sudetgermana partio (SdP) akiris plej grandan procenton de voĉoj el ĉiuj kandidantaj partioj, kie ĝi akiris 1 249 534 voĉojn, te. 15,18 % (44 mandatojn en Ĉambro de deputitoj,, 23 mandatoj en senato). Tio estis plej multe el ĉiuj politikaj partioj kaj nur dank' al komplika balota matematiko ĝi ne akiris plej multe da mandatoj.[8] Sed prezidento Masaryk kontraŭ la kutimoj ne komisiis Henleinon konsistigi la registaron, kaj anstataŭ tio li nomigis Tria registaro de Jan Malypetr.[9] Prezidanto de la deputitara klubo de SdP fariĝis Ernst Kundt. SdP, kiu en la jaro 1935 ankoraŭ akre distancis sin de NSDAP, postulis "nur" pli grandajn rajtojn de germanoj enkadre de Ĉeĥoslovakio, akiris en Sudetio proksimume 2/3 voĉojn, germana sociala demokratio akiris 11 mandatojn. En tutŝtata mezuro la dua finis agrara partio kun akiro 1 176 628 voĉoj, te. 14,29 % (sed da mandatoj en Ĉambro de deputitoj ĝi akiris 45). SdP tiel samtempe fariĝis la plej forta germana partio en la ĉeĥaj landoj. Tiu ĉi balota sukceso signifis perdojn de voĉoj por ceteraj germanaj partioj, kiuj estis pen la paso de tempo likviditaj, kaj SdP tiel fariĝis domina germana partio en Ĉeĥoslovakio. Tuj post la sukceso en la balotoj la germana ministerio de enlando komencis oficialan financadon de SdP, kia ĝi donis al ĝi pomonatan kontribuon 15 000 da regnaj markoj, kiu pase de la tempo plialtiĝis. La reprezentantoj de SdP komencis kun karakteriza realigado de siaj celoj, nome en:

  • kreado de sia bildo en eksterlando
  • kontaktoj kun eksterlandaj politikistoj
  • kreado de kontraŭĉeĥaj sentoj
  • provokigado de incidentoj
  • celita propagando, kiu devis krei bildon de subpremata sudetgermana minoritato

Balotoj en Ĉambron de deputitoj redakti

Balotoj Nombro de voĉoj Voĉoj en % Nombro de mandatoj
Balotoj en parlamentejon de Ĉeĥoslovaka respubliko 1935 1 249 534 15,18 % 44

Balotoj en senaton redakti

Balotoj Nombro de voĉoj Voĉoj en % Nombro de mandatoj
Balotoj en parlamentejon de Ĉeĥoslovaka respubliko 1935 1 092 255 15,01 % 23

Dume komence de la jaro 1935 Sudetgermana partio havis nur milde pli ol 100 000 membrojn, post la balotoj okazis rapida kresko kaj du monatoj post la balotoj estis membroj de la partio 371 315 personoj. Fine de la jaro 1936 la partio havis jam 459 883 membrojn.[10]

Gradigado de postuloj redakti

La ĉeĥoslovaka registaro dekomence klare vidigis, ke ĝi ne kalkulas kun kunlaborado kun SdP, sed intencas plu intertrakti nur kun sktivistaj partioj (sed la aktivistaj partioj reprezentis nur 30 % balotintoj el vicoj de sudetgermanoj).[7] Sed la registaro post nelonge estis devigita komenci intertrakti kun SdP, ĉar influo de la aktivistaj partioj iom post iom malfortiĝis. La ĉeĥoslovaka registaro la 18-an de februaro 1937 akceptis Programon de nacieca politiko, per kiu ĝi (iom malfruigite) iris renkonte al la postuloj de sudetgermanoj. Kun tiu ĉi dokumento konsentis ĉiuj sudetgermanaj demokratiaj politikaj partioj, sed SdP tuj dubigis ĝin kaj rifuzis. Estis absolute videble, ke motoj pri plibonigo de situacio de sudetgermanoj en Ĉeĥoslovakio estas nur preteksto, por ke povu okazigi la celo por la germanaj nacionalistoj unuvica - disbato de Ĉeĥoslovakio kaj akiro de ties teritorio. Tion ĉi pli poste konfirmis ankaŭ Konrad Henlein, kiam en sia parolo en Vieno la 4-an de marto 1941 krom alia diris:"Ĝuste ĉi tie, en danuba valkaldrono kaj Sudetio ribelis la unuaj heroldoj de Granda Germanio, ĝuste ĉi tie enradikiĝis ideo de pangermanismo... Por ke ni dekomence evitu al intervenoj de ĉeĥaj oficoj kaj malfondo, ni devis dekomence kaŝi nian apartenecon al nacionala socialismo. ...Dum kelke da jaroj sudetgermanoj sukcesis endanĝerigi internan stabilecon de Ĉeĥoslovakio tiel principe, ke ĝi estis matura por likvido..."

La 16-an de oktobro 1937 Henleinon unuafoje persone akceptis prezidanto de registaro Milan Hodža. Tio estis la unua akcepto de Henlein fare de membro de la registaro.[11] La 17-an de oktobro 1937 okazis en Teplice enscenigita incidento de deputito de SdP K. H. Frank kontraŭ polico, dum kiu Frank senkaŭze atakis kaj vundis tri policistojn, sed kio estis de henleina propagando misuzita kaj prezentita kiel atako kontraŭ sudetgermana deputito. Tiu ĉi faro kontribuis al gradigado de la situacio kaj ĝi helpis katenigi atentemon de fremdlando al la sudetgermana demando. Henlein ricevis instrukciojn el Berlino, en kiuj li estis admonita "al akra gradigado de la aferoj en Ĉeĥoslovakio kaj ŝovon de la sudetgermanaj aŭtonomaj postuloj en frunton de eŭropa politiko". En malfermita letero Henlein anoncis al E. Beneš, ke SdP temas pri la aŭtonomio de teritoria, ne pri aŭtonomio nacia, kio signifis nenion alian, ol postulo de forŝiro de la limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio. En novemnbro Henlein sendis al Hitler leteron, en kiu li sciigis lin, ke "li sopiras pri nenio tiel varme, kiel pri enmembrigo de la sudetgermana teritorio, eĉ la tuta teritorio de Bohemio, Moravio kaj Silezio, en Regnon." Tiutempe la situacio gradiĝis en la limregiono, ĉeĥoj estis atakataj fare de germanoj, estis rifuzataj al ili servoj en vendejoj kaj gastigejoj, ili estis devigitaj alfronti al premo de germanaj adoleskantoj en genuaj ŝtrumpetoj, kiuj aranĝis lokaj demonstraciojn kaj marŝojn, dum kiuj ili skandis: „Heim ins Reich!“ (hejmen en Regnon!)

 
Samideanoj de SdP en Liberec la 1-an de majo 1938

En la paso de la jaro 1938 plu kreskis nombro de membroj de SdP. Dum en januaro de 1938 la partio havis proksimume 542 000 membrojn, tak do března vystoupal jejich počet na 759 289.[12] En SdP enpaŝis en kelkaj lokoj eĉ malnoekloĝintaj ĉeĥoj kun argumento, ke ili devas tiel ĉi ŝirmi siajn familion.[13] Al la kresko de nombro de membroj kontribuis ekonomia kaj socia premo. Multaj germanaj firmaoj en la limregiono devigis siajn okupitojn al paŝo en SdP. Male precipe al membroj de germana sociala demokratio estis minacata per perdo de okupo. La partia ĵurnalo Die Zeit publikis nomojn de germanaj infanoj vizitantaj ĉeĥajn lernejojn, por ke povu esti evoluigata premo al iliaj gepatroj. Al germanoj, kiuj ne enpaŝos en SdP, estis fare de membroj de la partio minacata, ke post aligo al Germanio atendas konfisko de posedaĵo kaj koncentrejo.[14]

 
 Vivi kiel nenaziisto en sudetaj distriktoj estis pura heroeco. 
— brita ĵurnalistino Sheila Grant Duff en la jaro 1938[15][16], 200

La kresko de la membraro de SdP plu plirapidiĝis post anŝluso de Aŭstrio. Jam la 17-an de marto Henlein elvokis ĉiujn membrojn de la aktibistaj partioj, por ke "ili ne staru flanke", sed por ke ili enpaŝu en lian partion. Sub influoj de la eventoj tiel foriris el la registaro la 23-an de marto Germana asocio de agrikulturistoj (Bund der Landwirte (BdL))[p. 2] kaj la 25-an de marto Germana kristana-sociala partio popola (Deutsche Christlichsoziale Volkspartei) kaj deputitoj de ambaŭ partioj enpaŝis en parlamentejan klubon de SdP. Ankaŭ multaj membroj de tiuj ĉi partioj enpaŝis en la partio de Henlein. En aprilo de 1938 tiel ascendis nombro de membroj al 770 101. Afiŝoj de SdP eĉ anoncis, ke post la 31-a de majo jam neniu plu estos akceptita en la partion kaj laŭ iuj memorantoj disvastiĝis "ĥaoso el proksimiĝanta fermhoro". Tio estis subtenata ankaŭ per kreskanta timigado kaj per ostracismo de alie pripensantaj loĝantoj, kiujn konvinkis dum ne decidiĝintojn pri tio, ke estas necese enpaŝi en la partion. En majo tiel estis membroj de la partio jam 1 320 193 sudetgermanoj. Rilate al nombro de loĝantoj de Sudetio (3 070 938 laŭ popolnombrado el la jaro 1930) eblas nombron de membroj de la partiomarki kiel eksterordinare alta.[19]

La 1-an de majo 1938 SdP organizis en multaj lokoj publikajn manifestaciojn, en kiuuj partoprenis granda nombro de sudetgermanoj. La plej grandaj manifestacioj okazis en Ústí nad Labem kaj en Děčín kuun partopreno 70 000, respektive 55 000 homoj. En la manifestacioj oni vokis motojn Ein Reich, ein Volk, ein Führer kaj ili salutis sin per levita dekstra mano kaj motoj Sieg Heil kaj Heil Hitler.[20]

 
 SdP tute malfermite vidigas sian kontraŭŝtatan kaj nacionala-socialisman karakteron. Ĝenerale oni kalkulas kun baldaŭa aliĝo al la Tria regno. Pasiva konduto de ŝtataj organoj konfirmas tiun ĉi konjekton. Preskaŭ ĉiuj germanaj ŝtataj kaj publikaj oficistoj enpaŝis en SdP, ĉar ili ne volas maltrafi la momento de aliĝo. 
— Raporto de funkciulo de DSAP el Frýdlant el la 7-a de majo 1938.[21], 200

En tiu ĉi atmosfero okazis en Ĉeĥoslovakio komunaj balotoj. Post kelkaj prokrastoj okazis balotoj en plimulto de la teritorio la 22-an de majo, la 29-an de majo kaj la 12-an d ejunio. Nur kelke da tagoj antaŭ la balotoj (la 17-a de majo) la registaro permesis partiajn "ŝirmtaĉmentojn" (Freiwilliger Schutzdienst). SdP tiel akiris laŭleĝan ilon, kiun ĝi eluzis en antaŭbalota batalo kkaj al malfermita timigado de siaj kontraŭuloj helpe de terorismaj metodoj. En pli ol duono de municipoj oni sukcesis tiel SdP realigi, ke estis donita nur ilia kandidatlisto kaj la balotakto mem entute ne okazis.[p. 3] En tiuj ĉi balotoj SdP akiris 1 116 726 el 1 297 248 germanaj voĉoj. Sume ĝi tiel akiris 89,87 % germanaj voĉoj. La restantaj pli ol 10 % voĉoj akiris germana sociala demokratio.[23]

Krizo en 1938 redakti

 
Likvido de ĉeĥaj surskriboj en la limregiono

La 28-an de marto 1938 faris Konrad Henlein viziton ĉe Adolf Hitler en Berlino, dum kiu Hitler deklaris al Henlein, ke SdP devas prezenti tiajn postulojn, kiuj estos por la ĉeĥoslovaka registaro neakcepteblaj. Tiu ĉi politiko kondamnis al malsukceso kiel ajn grandiozajn proponojn de la ĉeĥoslovaka registaro rilate al sudetgermanoj. Komence de aprilo estis fare de la ĉeĥoslovaka registaro aprobita propono de nova nacieca statuto, sed kiun denove SdP markis kiel nesufiĉa. La 24-an de aprilo 1938 estis fare de Henlein en kunveno de SdP prezentitaj la tn. "postuloj el Karlovy Vary", kiuj eliris el lia traktado kun Adolf Hitler. Tiu ĉi dokumento enhavis apud aŭtonomiaj elementoj ankaŭ tiajn pretendojn, kiuj estis el vidpunkto de nacieca, el vidpunkto de principoj jura demokratia ŝtato kaj el vidpunkto de ŝtata suvereneco por Ĉeĥoslovakio neakcepteblaj. En la majaj kaj la juniaj komunaj balotoj akiris SdP ĉirkaŭ 90 % voĉoj de germanaj balotintoj.[24] La 30-an de junio 1938 estis fare de la ĉeĥoslovaka registaro arobita versio de la tn. nacieca statuto, kiu estis granda cedo rilate al la sudetaj germanoj, sed ankaŭ tiu ĉi dokumento estis fare de SdP en spirito de "rekomendo" de Adof Hitler rifuzita. Somere SdP prilaboris dokumenton markita kiel "Baza planado O.A." (Grundplanung O.A.), kiu kalkulis kun disbato de Ĉeĥoslovakio kaj kun iom post ioma germanigo de la teritorio de Bohemio kaj Moravio, kio korespondis eĉ kun pluaj pli postaj planoj en fina solvo de ĉeĥa demando. La 3-an de aŭgusto 1938 komencis brita lordo Walter Runciman pragan mision, kies celo estis egaligi disputojn inter la ĉeĥoslovaka registaro kaj la germana minoritato, reprezentita de SdP. Sed ankaŭ tiu ĉi misio finis senrezulte, ĉar SdP senĉese rifuzis kian ajn kompromison. Komence de septembro estis fare de la ĉeĥoslovaka registaro aprobita "Propono pri agado de intertraktado rilate al reguligo de naciecaj demandoj", kiu estiĝis surbaze de rektaj interparoloj de intertraktantoj de SdP, kaj kiu eliris principe renkonte al plimulto de postuloj en Programo de Karlovy Vary. Tiun ĉi planon akceptis kaj la misio de Runciman, kaj parto el la pli moderaj ĉefuloj de SdP, kiuj agnoskis, ke ili plenumas plimulton de Programo de Karlovy Vary.

La novan proponon de Beneš la registaro akceptis la 5-an de septembro. Al reprezentantoj de SdP ĝi estis prezentita je du tagoj pli poste. Tiu ĉi propono surprizis pro sia renkonteco eĉ la sudetgermanajn reprezentantojn mem, kiam ĝi plenumis 90–95% postuloj enhavitaj en Programo de Karlovy Vary.[25]

 
 Estas devige supozeble kiel certe, ke al la decidantaj ĉeĥaj politikistoj, precipe al Beneš, estis absolute klare, ke se tiu ĉi interkonsento estos vere efektivigita, germanoj akiros tian pozicion en bohemia-moravia spaco en konekso kun ĉirkaŭigo de tiu ĉi spaco de grandgermana imperio kaj dum plena, per la interkonsento ebligita kunagado de sudetgermanaj kaj imperiestragermanaj fortoj, ke en certa mezuro la unueca ŝtato ja formale plu ekzistos kiel suverena, memstara kaj per limoj limigita, sed fakte ĝi venos en mallonga tempo sub ekonomian kaj animan, sed ankaŭ eksterlandan kaj politikan superregadon. 
— Ernst Kundt en memorando por Auswärtiges Amt[26], 200

La reprezentantoj de SdP bone konsciis, ke rifuzo de tiel ĉi sindona plano montrus al la tuta mondo, ke ilia celo ne estas reformo de Ĉeĥoslovakio, sed ties neniigo kaj subpremo fare de Tria regno. Kelkaj moderaj reprezentantoj de la partio proponis, por ke la propono de Beneš estuakceptita, ĉar laŭ ilia opinio la ĉeĥoslovaka registaro dum sekvantaj monatoj devus mem plimulton de la proponoj revoki subpreme de la ĉeĥa publika mieno. Sed radikaloj frunte kun K. H. Frank realigis varianton, ke oni ja ne rifuzos la planon, sed onin eluzos iun pretekston por fini dialogon kun la registaro. Tiu ĉi preteksto ankoraŭ la saman tagon fariĝis la tn. incidento el Ostrava.[26] La 7-an de septembro 1938 okazis dum demonstracio de 500 anoj de SdP antaŭ konstruaĵo de regiona juĝejo en Ostrava incidento, dum kiu policisto batis deputiton de SdP.[27][28] La situacio, kiu estis laŭ Walter Runciman provokita de la demonstrantaj sudetaj germanoj, servis al reprezentantoj de SdP kiel preteksto unue al interrompo kaj li poste ankaŭ al finigo de la intertraktado kun la ĉeĥoslovaka registaro.[29]

Sudetgermana puĉo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sudetgermana ribelo.
 
Ĵurnalo informanta pri atakoj de sudetgermanaj teroristoj kontraŭ ĝendarmejoj.

La situacio akriĝis la 12-an de septembro 1938, kiam en kunveno de NSDAP en Nurenbergo Hitler nediskuteble ekatakis kontraŭ Ĉeĥoslovakio kaj kontraŭ prezidento Beneš, kio iniciatis la sudetajn germanojn por kaŭzigi maltrankvilojn precipe en okcidenta Boohemio.[30] Multobliĝis atakoj kontraŭ publikaj konstruaĵoj, ĉeĥaj lernejoj, ĉeĥoslovakajn oficistojn kaj policistojn, kaj ankaŭ kontraŭ germanajn socialdemokratojn aj komunistojn. Kelkaj el ili estis mortigitaj, aliaj forhaŭlitaj en Germanion.[31][32]

 
 Post la parolo de Hitler aperis ĝis nun en 70 lokoj sudetaj kunpuŝiĝoj, provoj je ribeloj, sabotadoj, konkeroj de stacidomoj, ĝendarmejoj, poŝtoficoj, domoj kaj judaj vendejoj, perforto kontraŭ ĉeĥaj homoj – ĉio kaŭzita de membroj de SdP. La ŝtato estas ĉie estro de situacio. Ĝis nun 8 mortintoj, duono de ĉeĥoj, 17 vunditoj. La registaro respondas per enpraktikigo de militleĝo en 8 germanaj distriktoj, haltigo de ĉiuj politikaj agadoj kaj kunvenoj en la tuta respubliko. 
— El telegramo de ministro de enlando Kamil Krofta el la 13-a de septembro al ambasadorejoj[33], 200

Spite al atendado de radikalaj gvidantoj de SdP la maltrankviloj ne akiris tian amplekson, kiel ili supozis, sed ili disvastiĝis nur en 16 el 49 limregionaj politikaj distriktoj.[33] Post la proklamo de militleĝo enla distriktoj trafitaj de la maltrankviloj kaj post plifortigo de taĉmentoj de GDŜ kaj aktivigo de la armeo en la limregiono la situacio milde pliboniĝis.[34]

 
 Disvastigo de informo, ke gvidantaro de SdP fuĝis, efikis en la teritorio de la germana minoritato neniige. La ĉeĥoslovaka registaro estas nuntempe vera estro de la situacio. 
— El raporto de la germana ambasadorejo en Prago la 17-an de septembro 1938[35], 200

Ankoraŭ la saman nokton okazis en vico de lokoj en la limregiono al atakoj de henleinaj interbataloj kontraŭ ĉeĥoslovakaj ĝendarmejoj, doganejoj, poŝtoj ks., dum kiuj estis murditaj kelke da dekoj de oficistoj kaj soldatoj. La registaro faris tuj vicon de soldataj disponoj, sed la gvidantaro de SdP ultimate petis la 13-an de septembro la ĉeĥoslovakan registaron pri ties revoko. Kiam la registaro rifuzis akcepti tion, fuĝis plimulto de gvidantoj de SdP en la imperion, kie ankoraŭ la 14-an de septembro Henlein prezentis parolon en radiostacio en Leipzig, en kiu li krom alia deklaris denove sopiron de siaj samlandanoj viv "en sia hejmlando, reveni en la imperion". Tiutempe jam Adolf Hitler kkaj Konrad Henlein aprobis estiĝon de Sudetgermanan volontula korpuso (Sudetendeutsches Freikorps - SFK). Ties tasko estis pluteni en la ĉeĥaj kaj moraviasileziaj limregionoj streĉon, elvoki maltrankvilojn kaj armitaj kunpuŝiĝojn. Kernon de la taĉmentoj kreis henleinaj ordneroj kaj turneroj, dum kio armilojn kaj pafaĵon donis wehrmacht el arzenalo de aŭstria armeo. la 16-an de septembro 1938 la ĉeĥoslovaka registaro malfondis SdP kaj eldonis arestilon por Henlein kaj K. H. Frank. SFK komencis sian agadon nokte el la 19-a je la 20-a de septembro per atakoj de ĉeĥoslovakaj doganejoj kaj policaj stacioj. Nokte el la 21-a je la 22-a de septembro enpaŝis eĉ en la ĉeĥoslovaka teritorio imperiestragermanaj taĉmentoj de SA kaj SS kun celo konkeri la tutan regionon eĉ kun urbo. Dum tiuj ĉi agadoj estis pafataj kaj membroj de armitaj konsisteroj de Gardistaro de defendo de ŝtato (GDŜ; ĉeĥe SOS), kaj eĉ civila loĝantaro, nome plejparte malkuraĝe embuske. Sume estis mortigitaj 110 ĉeĥoj kaj pluaj 23029 da ili estis militkaptitaj kaj forhaŭlitaj en Germanion. La tuta SFK estis statute subigita al la gvidanto de SdP Konrad Henlein, dum kio ekzercon certigis plejparte SA kaj SS. Al tiu ĉi situacio la ĉeĥoslovaka registaro reagis per proklamo de civila eksterordinara stato en la riskaj regionoj per proklamo de mobilizo de la armeo, kio gvidis al trankviligo de la situacio. La 29-an de septembro estis sen partopreno de Ĉeĥoslovakio subskribita Munkena interkonsento, per kiu la ĉeĥoslovaka registaro estis devigita al tio, por ke ĝi subiĝu al la premo de Adolf Hitler kaj SdP kaj rezignis pri la limregionoj al Germanio.

Kuniĝo kun NSDAP kaj pereo de SdP redakti

Jam longe antaŭ Munkena interkonsento okazis idea kuniĝado inter SdP kaj SdP kaj NSDAP. Tio karakterize plifaciligis la sekvantan enmembrigon de SdP al NSDAP. Lasta kunveno de la partio okazis la 16-an de oktobro en Ústí nad Labem. La 30-an de oktobro 1938 Hitker ordonis establi novan ĵupon NSDAP Sudetio kun sidejo en Liberec. Partia gvidanto de la ĵupo estis destinita Konrad Henlein. El ordono de Rudolf Hess estis la 5-an de novembro SdP transprenita en NSDAP.[36]

Ĉar ekzistis timo, ke akcepto de pli ol 1,3 milionoj da membroj de SdP al NSDAP povus endanĝerigi la idean unuecon de la partio, estis decidite, ke la membroj de SdP devas anonci pri la membreco individue. estis destinitaj kriterioj por enpaŝo al NSDAP, kiam preferecon havis funkciuloj de SdP, Germanaj turneraj taĉmentoj kaj aliaj meritaj farantoj. Politika fidindeco de la ceteraj membroj de SdP estis prijuĝara laŭ dato de ilia enpaŝo en la partion (preferataj estis tiuj, kiuj enpaŝis en la partion ankoraŭ antaŭ anŝluso de Aŭstrio. Sume post la aliĝo petis pri la enpaŝo en NSDAP pli ol 450 000 sudetaj germanoj. Dank' al la enpaŝo de la eksaj membroj de SdP en NSDAP tiel la impwria ĵupo Sudetio okupis en nombro de membroj de NSDAP rilate al nombro de loĝantoj la unuan lokon inter la imperiestraj ĵupoj.[37]

En la restanata Dua respubliko la restinta parto de deputitoj de SdP destinis jam kiel konsisto de NSDAP subgvide de Ernst Kundt.

Ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. En la jaro 1933 DTV havis proksimume 170 000 membrojn, kio faris el ĝi la plej grandan germanan organizaĵon en Ĉeĥoslovakio.[1]
  2. Dum foriro de BdL el la registaro misuzis ties prezidanto Gustav Hacker plenan potencon, kiun BdL pruntedonis al li por certa okazoj. La disolvo de la partio kaj ties transgvido al SdP estis farita en malharmonio kun la partia statuso.[17] Ne ĉiuj lokaj organizaĵoj de BdL transiris al SdP. Ekz. organizaĵo en Bruntál en lasta kunveno voĉdonis al si, ke ili ne agnoskas la decidon de la gvidantaro de la partio kaj prefere ili propravole foriras antaŭ ol ili transiru al SdP. Ili transgvidis la posedaĵon de la organizaĵo al Deutscher Kulturverband.[18]
  3. Konkrete temis pri 1456 el sume 2724 municipoj, te. 53,1%).[22]

Referencoj redakti

  1. Kárník, Zdeněk. (2002) České země v éře První republiky (1918-1938). Díl druhý. Československo a české země v krizi a v ohrožení (1930-1935). Praha: Libri, p. 187. ISBN 80-7277-027-6.
  2. České země v éře První republiky II., p. 183–187.
  3. Brügel. (2006) Češi a Němci 1918-1938. Praha: Academia, p. 337. ISBN 80-200-1440-3.
  4. Sládek, Milan. (2002) Němci v Čechách : německá menšina v českých zemích a Československu 1848-1946. Praha: Pragma, p. 57. ISBN 80-7205-901-7.
  5. César, Jaroslav. (1962) Politika německých buržoazních stran v Československu v letech 1918–1938. II, (1930–1938). Praha: ČSAV, p. 238.
  6. Němci v Čechách, p. 63.
  7. 7,0 7,1 Němci v Čechách, p. 64.
  8. Vykoupil, Libor. (2000) Slovník českých dějin. Brno: Julius Zirkus, p. 600. ISBN 80-902782-0-5.
  9. Pacner, Karel. (2012) Osudové okamžiky Československa, p. 139–146. ISBN 978-80-7243-597-5.
  10. (2003) České země v éře První republiky (1918-1938). Díl třetí. O přežití a o život (1936-1938). Praha: Libri, p. 70. ISBN 80-7277-119-1.
  11. Němci v Čechách, s. 66.
  12. Klimek, Antonín. (2002) Velké dějiny zemí Koruny české XIV. 1929-1938. Praha ; Litomyšl: Paseka, p. 528. ISBN 80-7185-425-5.
  13. Brandes, Detlef. (2012) Sudetští Němci v krizovém roce 1938. Praha: Argo, p. 78. ISBN 978-80-257-0605-3.
  14. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, s. 79–83.
  15. Grant Duff, Sheila. (1938) Europe and the Czechs, 3‑a eldono, Harmondsworth: Penguin Books, p. 157–158.
  16. Velké dějiny XIV., p. 527.
  17. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, s. 67–68.
  18. Gawrecká, Marie. (2002) Němci ve Slezsku 1918–1938. Opava: ÚHV FPF Slezské univerzity v Opavě, p. 230. ISBN 80-86458-10-5.
  19. Zimmermann, Volker. (2001) Sudetští Němci v nacistickém státě : politika a nálada obyvatelstva v říšské župě Sudety (1938-1945). Praha: Prostor ; Argo, p. 52. ISBN 80-7260-055-9.
  20. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, s. 125–129.
  21. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, p. 126.
  22. České země v éře První republiky III, s. 531.
  23. České země v éře První republiky III, s. 524, 530–535.
  24. Maltrankvila Sudetio: Kio okazis en la jaro 1938 en Ĉeĥoslovakio?.
  25. (2014) Sudetští Němci 1848-1948 : dějiny jednoho nacionalismu. Brno: Conditio humana ve spolupráci s Muzeem druhé světové války v Gdaňsku, p. 366–367. ISBN 978-80-905323-2-8.
  26. 26,0 26,1 Sudetští Němci 1848-1948, p. 367.
  27. Němci ve Slezsku, s. 244–245.
  28. Nenička, Lubomír. (2005) Případ strážníka č. 367 : tzv. ostravský incident 7. září 1938 a jeho odezva v ostravském tisku.
  29. Velké dějiny XIV., s. 617–618.
  30. Sudetští Němci v nacistickém státě, p. 55.
  31. Velké dějiny XIV., s. 621–622.
  32. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, s. 243–248.
  33. 33,0 33,1 Velké dějiny XIV., p. 622.
  34. Sudetští Němci v krizovém roce 1938, s. 251–252.
  35. Velké dějiny XIV., p. 623.
  36. Gebel, Ralf. (2018) „Domů do říše“ : Konrád Henlein a Říšská župa Sudety (1938-1945). Praha: Argo, p. 105–106. ISBN 978-80-257-2468-2.
  37. Sudetští Němci v nacistickém státě, s. 116–119.

Literaturo redakti

  • Brandes, Detlef. (2012) Sudetští Němci v krizovém roce 1938. Praha: Argo. ISBN 978-80-257-0605-3.
  • Brügel, Johann Wolfgang. (2006) Češi a Němci 1918-1938. Praha: Academia. ISBN 80-200-1440-3.
  • Duffack, J. J. (2010) Psywar 1938 : první psychologická válka moderní doby : sudetská válka : Hitler proti Československu, 20. květen - 30. září 1938. Praha: Naše vojsko. ISBN 978-80-206-1113-0.
  • Gebel, Ralf. (2018) „Domů do říše“ : Konrád Henlein a Říšská župa Sudety (1938-1945). Praha: Argo. ISBN 978-80-257-2468-2.
  • Kural, Václav. (2002) „Sudety“ pod hákovým křížem. Ústí nad Labem: Albis international. ISBN 80-86067-66-1.
  • Kvaček, Robert. (2011) Československý jaro 1938. Česká Kamenice ; Praha: Polák Jaroslav - POLART ; BVD. ISBN 978-80-87286-11-1.
  • Majewski, Piotr Maciej. (2014) Sudetští Němci 1848-1948 : dějiny jednoho nacionalismu. Brno: Conditio humana ve spolupráci s Muzeem druhé světové války v Gdaňsku. ISBN 978-80-905323-2-8.
  • Morrell, Sydney. (2002) Viděl jsem ukřižování : události v Československu v roce 1938 očima anglického novináře. Brno: Jota. ISBN 80-7217-182-8.
  • Němeček, Jan. (2002) Cesta k dekretům a odsunu Němců : datová příručka. Praha: Littera Bohemica ; Baronet. ISBN 80-7214-519-3.
  • Novotná, Michaela, "Ztracený zápas o pohraničí. Volební vítězství Konráda Henleina v roce 1935".
  • Pfaff, Ivan, "Kulturní politika Sudetoněmecké strany v českém pohraničí 1935-1938".
  • Röhr, Werner. (2008) September 1938 : die Sudetendeutsche Partei und ihr Freikorps. Berlin: Organon. ISBN 978-3-931034-06-1.
  • Sládek, Milan. (2002) Němci v Čechách : německá menšina v českých zemích a Československu 1848-1946. Praha: Pragma. ISBN 80-7205-901-7.
  • Štěpán, František, "Protistátní puč Henleinovců v září 1938", paĝoj 3-66.
  • Zelený, Karel. (1996) Vyhnání Čechů z pohraničí 1938 : vzpomínky. Praha: Ústav mezinárodních vztahů ; Kruh občanů České republiky vyhnaných v roce 1938 z pohraničí. ISBN 80-85864-16-9.
  • Zimmermann, Volker. (2001) Sudetští Němci v nacistickém státě : politika a nálada obyvatelstva v říšské župě Sudety (1938-1945). Praha: Prostor ; Argo. ISBN 80-7260-055-9.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti