Misio de Runciman en Ĉeĥoslovakion estis iniciato de la brita registaro, celita por solvi internacian krizon somere de la jaro 1938, minacanta per eksplodo de milito en Eŭropo. La misio gvidita fare de la brita ministro lordo Runciman havis taskon perigi intertraktadon inter ĉeĥoslovaka registaro kaj Sudetgermana partio (SdP), kiu reprezentis radikaligitan germanan minoritaton. La brita misio agadis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio dum malfrua somero de la jaro 1938 kaj ĝi eldonis sian fina raporton en septembro, mallongtempe antaŭ komenco de Munkena konferenco.

Fono redakti

 
Kvoto de loĝantaro de la germana nacieco en juĝejaj distriktoj de la ĉeĥaj landoj laŭ popolnombrado de la jaro 1930: malpli ol 20 % (blanka), 20 % kaj pli granda (rozkolora), 50 % kaj pli granda (ruĝa), 80 % kaj pli granda (vina).[1]

Krizo en Ĉeĥoslovakio estiĝis el postuloj al teritoria aŭtonomio (kaj verŝajna sekva forŝiro) por regionoj kun plejparte germane parolanta loĝantaro, troviĝanta precipe laŭlonge laŭ okcidentaj limoj de Ĉeĥoslovakio kaj konataj kiel Sudetio. Tiuj ĉi teritorioj kaj ties loĝantaro nombranta pli ol tri milionoj da etnaj germanoj estis historia konsisto de la ĉeĥaj landoj enkadre de habsburga monarkio. Dum estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovakio en la jaro 1918 ĝi fariĝis ties konsisto, nome precipe el strategiaj kaj ekonomiaj kaŭzoj.[2] Post veno de Adolf Hitler al potenco en la najbara Germanio en la jaro 1933 la germana minoritato en Ĉeĥoslovakio, radikaligita per malbona ekonomia situacio kaj la nazia propagando, turniĝis al SdP, kreita laŭ modelo de germana NSDAP.[3] En aprilo de 1938 gvidanto de SdP Konrad Henlein postulis ne nur plenan aŭtonomion de la germanaj regionoj, sed ankaŭ rajto praktikigi en ili nazian reĝimon.[4] Antaŭe, en marto de 1938, dum renkontiĝo kun Hitller en Berlino Henlein ricevis instrukciojn, por ke li konservu politikan streĉon per senĉesa metado de novaj postuloj al la ĉeĥoslovaka registaro, sed samtempe li evitu al kia ajn interkonsento.[5] Sekretaj preparoj al invado en Ĉeĥoslovakion (Fall Grün) devis esti finitaj al la 1-a de oktobro 1938.[6]

Intertraktado redakti

Lordo Runciman kaj lia malgranda akompanantaro[p 1] alvojaĝis ĝis Prago en la tagoj 2-a kaj la 3-a de aŭgusto 1938. Kvankam la delegitaro estis ŝajne sendependa de la brita registaro, la ĉefa ano de la misio estis Frank Ashton-Gwatkin, teknike prenite liberigita el siaj oficaj devoj en la londona ministerio de enlando.[8] La misio gvidis memsttarajn intertraktadojn kaj kun la ĉeĥoslovaka registaro kaj kun SdP kun celo perigi solvon de la disputo. Dum la intertraktado kun prezidento Beneš kaj membroj de la registaro Runciman ripetite persistis al ili, por ke ili faru signifajn cedojn rilate al SdP. Runciman ankaŭ kelkfoje renkontiĝis kun Henlein, sed li ne evoluis al li la saman premon por fermi la interkonsenton kiel al la ĉeĥoslovakaj reprezentantoj.[9]

La ĉeĥoslovaka registaro dekomence rezistis al la postuloj de SdP por la plena aŭtonomio de la germanaj regionoj. Post intensa diplomata premo de Britio kaj la Francio (ĉefa aliancano de Ĉeĥoslovakio[10]), fine Beneš akceptis tiun ĉi postulon enkadre de la tn. kvara plano de la solvo de la nacieca demando.[11] Tiu ĉi evoluo venigis SdP en malfacilan situacion, al kiu SdP reagis per interrompo de interrilatoj kun la ĉeĥoslovakaj oficoj kaj plialtigo de maltrankviloj en la germanaj regionoj. La situacion plu malbonigis atakema parolado de Adolf Hitler la 12-an de septembro, kiu kaŭzigis germanan ribelon en la germanaj teritorioj. Decidemaj agadoj de la ĉeĥoslovakaj organoj renovis ordon kaj la gvidantaro de SdP fuĝis Germanion.[12]

En tiu ĉi atmosfero de la kreskanta internacia streĉo en Mezeŭropo estis la 16-an de septembro Runciman vokita reen en Londonon, por ke li informu la ministrojn. La sekvantan tagon li anoncis en kunsido de kabineto, ke laŭ lia opinio "Ĉeĥoslovakio ne povos ekzisti tiel kiel ĝis nun" kaj kelkaj teritorio devos esti donita al Germanio, eĉ kiam nur "nenion pli ol fortranĉo de kelkaj terlangoj". Alia solvo - inkluzive de proklamo de plebiscito pri germanaj regionoj, kreo de sendependa sudetgermana ŝtato, kunvoko de konferenco de kvar potencoj, federaligo de Ĉeĥoslovakio aŭ realigo de la "kvara plano" de Beneš nun Runciman konsideris kiel nepraktikaj.[13]

Renkontiĝo kun Hitler redakti

La situacio de malprogresintaj intertraktadoj en Ĉeĥoslovakio, akompanata de markoj de la kreskanta agresio en la nazia Germanio, devigis fine de aŭgusto la britan registaron, por ke ĝi klopodu pri rekta kontakto kun Hitler. Por tiu ĉi tasko oni de komence konsideris kun Runciman.[14] Sed tiu rezolute rifuzis tion. Li kontraŭis, ke tio endanĝerigus nerilatecon de lia misio (kaj ankaŭ pro kaŭzo de sanproblemoj en varma praga malfrua somero) kaj li proklamis: "Mi simple ne faros tion!"[15] La rifuzo de Runciman kondukis al tio, ke fine la brita premiero Neville Chamberlain mem forflugis ĝis Germanio, por ke li renkontiĝu la 15-an de septembro kun Hitler en Berchtesgaden.[16]

Raporto redakti

Raporto de la misio de Runciman en formo de leteroj al la brita kaj la ĉeĥoslovaka prezidantoj de la registaro, datita la 21-an de septembro 1938, portis forte malamikan tonon rilate al la ĉeĥoslovaka registaro kaj ĝi rekomendis tujan rezignon pri la regionoj kun plejparte germane parolanta loĝantaro al Germanio. La raporto kun du mil vortoj emfazis respondecon pro malsukceso de la intertraktado unusignife en la intertraktadoj de SdP, kiu eluzis pretendon de civitanaj maltrankviloj en kelkaj germanaj regionoj al interrompo de kontaktoj. Tiu ĉi raporto ankaŭ konstatis, ke la proponoj en la "kvara plano" de Beneš plenumis "preskaŭ ĉiujn kondiĉojn el tiuj postulataj de SdP. Tamen, dum ekskribado de la plendoj de la germana minoritato Runciman esprimis simpatiojn al la sudetgermanoj kun noto, ke estas "malfacile estis priregata de fremda raso". La raporto ja indikis, ke la ĉeĥa admistrado "ne estas malfermite uzurpista kaj tute certe eĉ ne 'terorisma'", sed ĝi aldonis "ĝi vidigas sin per netakteco, nekompreno, aĉema netoleremo kaj diskriminado".[17]

La temoj de plendoj, krom balotsistemo, en kiu povis estis SdP supervoĉdonita en la parlamentejo, ensumigis aktivigadon de ĉeĥaj oficistoj en la germanaj regionoj, transloĝigado de ĉeĥaj agrikulturistoj en tiujn ĉi regionojn kaj konstruado de ĉeĥaj lernejoj por iliaj infanoj, diskriminadon utile al ĉeĥaj firmaoj en donado de ŝtataj kontraktoj kaj prefera donado de ekonomiaj malpezoj al ĉeĥoj. Runciman estis tre kritikema rilate al la ĉeĥoslovakaj oficoj pro tio, ke ili ne kapablas certigi sufiĉan rebonigon de tiuj ĉi konjektaj maljustaĵoj. La sekvo de tiu ĉi fiasko, li notis, estis sento de "senespero" inter la germana loĝantaro, sed supreniro de "la nazia Germanio" donis al ili "novan esperon", kaj li aldonas: "Mi konsideras ilian turniĝon pri helpo al siaj samlandanoj kaj ilian sekvan sopiron pri alligo al Imperio kiel natura evoluo de la aferoj." Prognozante danĝeron de eskalo de perforto kaj eĉ "intercivitana militon", Runciman konsideris, ke limregionaj distriktoj devus estu tuj rezignitaj al Germanio", sen aranĝo de plebiscito, kiu estus "absoluta formalaĵo". Krom aliaj disponoj la raporto enhavis neŭtraligon de la resto de Ĉeĥoslovakio kaj internacian garantion de ĝia sekureco.[18]

La raporto ŝajne donis pruvmaterialon por la proponoj, kiujn Chamberlain prezentis al Hitler dum ilia dua renkontiĝo en Bad Godesberg la 22-an de septembro. Tiuj ĉi proponoj ensumigis rezignon pri la ĉeĥoslovakaj distriktoj kun plimulta germana loĝantaro al Germanio.[19] Arkiva materialo atestas pri tio, ke la raporto estis en malfrua stadio reviziita, verŝajne de Ashton-Gwatkin, kun celo prezenti la dokumenton plene en harmonio de la brita registara politiko. La devena koncepto de la raporto roponis ttransiron nur de kelkaj teritorioj, eĉ kiam amplekso de tuŝitaj teritorioj estas malfermita demando.[20][21] Sed dum antaŭa prezentiĝo en la kabineto la 17-an de septembro Runciman signis, ke li menciis eblecon pri rezigno de konkretaj regionoj kun alta koncentriĝo de la germanaj loĝantoj ĉirkaŭ urboj Cheb kaj , en la tuta okcidenta rando de la lando.[22]

Reagoj redakti

La aktivecoj de Runciman en Ĉeĥoslovakio estis fervore observataj de granda grupo de eksterlandaj ĵurnalistoj, el kiu kelkaj en siaj artikoloj esprimis sin pri la maniero, per kiu li pasigis sian libertempon. La 67-jara mediaciisto (kiun en Ĉeĥoslovakio akompanis lia edzino Hilda) pasigis plimulton de siaj semajnfinoj per ripozo en socio de sudetgermana nobelaro, el kiuj multaj estis anoj de SdP[p 2]. Tiuj ĉi aktivecoj estis aranĝitaj laŭ ordono de SdP kun celo meti Runcimanon al influuo de la socia medio favora por ilia afero. Malgraŭ tio ke Runciman rifuzis la kritikon, lia aserto pri nefavoreco estis en la okuloj de multaj homoj grave dubigita.[24]

Post publiko de la raporto de Runciman la 28-an de septembro usona ĵurnalistino Dorothy Thompson atentigis al ties interna nekonzisteco, dum kio ŝi markis ĝin kiel "nelogika". Ŝi esprimis ankaŭ suspekton, ke la raporto estis "farita laŭmende tiel, por ke ĝi respondecu al la interkkonsento" atingita inter Hitler kaj Chamberlain en Berchtesgaden kaj ke ĝi estas verko de propagando".[25] Ashton-Gwatkin sekve notis, Runciman petis lin verki la raporton, kiu "subtenos la politikon de la premiero".[26]

Ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Krom Runciman mem kaj Ashton-Gwatkin (oficisto de ministerio de enlando) en pozicio de koordinatoro de la grupo, ties pluaj membroj estis Robert Stopford (bankiero kun lertoj el internaciaj financaj traktadoj), Ian Henderson (eksa brita konzulo en Innsbruck), Geoffrey Peto (eksa deputito por Konzervativa partio kaj parlamenta peranto de Runciman), David Stephens (oficisto de parlamentejo) kaj sekretariinoj Rosemary Miller kaj Aline Tillard. Konsisto de la teamo estis fakte ankaŭ brita grandambasadoro en Prago Basil Newton. Hilda Runciman, eksa deputitino por Liberala partio, vojaĝis nur kiel privata akompananto de sia edzo.[7]
  2. La restado de Runciman en Ĉeĥoslovakio plilongiĝis al pli ol ses semajnfinoj, el kiuj kvin li pasigis en sidejoj de la germana nobelaro, troviĝantaj plimulte en la regionoj, kie li estis prezentita al influo de SdP. Nur unu el liaj gastigantoj, Zdenko Kinský en Žďár nad Sázavou senvuale subtenis politikon de la ĉeĥoslovaka regiastaro. La ceterajn semajnfinojn li pasigis kun Ulrich Kinský ĉe Česká Kamenice, Adolf Schwarzenberg en Český Krumlov, Alfonse Clary-Aldringena en Teplice kaj Eugen Alfons Czernin en Petrohrad. Krom tio kastelo Červený hrádek ĉe Chomutov, la sidejo de Max Hohenlohe (li agadis kiel peranto iner la misio kaj gvidantaro de SdP) fariĝis loko por renkontiĝado de Runcimana kaj Henlein.[23]

Referencoj redakti

  1. Statistický lexikon obcí v Republice československé I. Země česká, Praha, 1934 a Statistický lexikon obcí v Republice československé II. Země moravskoslezská, Praha, 1935.
  2. Perman, D., The Shaping of the Czechoslovak State: Diplomatic History of the Boundaries of Czechoslovakia, 1914–1920, Leiden, 1962, str. 125-36.
  3. Wiskemann, Elizabeth, Czechs and Germans: A Study of the Struggle in the Historic Provinces of Bohemia and Moravia, 2. vyd., London, 1967, str. 197-206.
  4. Eight demands by Konrad Henlein, Carlsbad, 24 April 1938, Documents on German Foreign Policy, 1918–1945, Series D, vol. 2, London, 1950, no. 135.
  5. Henlein’s report on meeting with Hitler, 28 March 1938, Documents on German Foreign Policy, 1918–1945, Series D, vol. 2, London, 1950, no. 107.
  6. Directive for Operation “Green”, Berlin, 30 May 1938, Documents on German Foreign Policy, 1918–1945, Series D, vol. 2, London, 1950, no. 221
  7. Vyšný, Paul. (2003) The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, p. 128–133.
  8. Vyšný, Paul, The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, Basingstoke, 2003, pp. 128-30.
  9. Vyšný, Paul, The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, Basingstoke, 2003, pp. 243-60.
  10. Lukes, Igor, Czechoslovakia between Stalin and Hitler: The Foreign Policy of Edvard Beneš in the 1930s, New York, 1996, p. 34.
  11. Message from Hencke to the Foreign Ministry, Prague, 8 September 1938, Documents on German Foreign Policy, 1918–1945, Series D, vol. 2, London, 1950, nos. 441 and 442.
  12. Smelser, Ronald M., The Sudeten Problem, 1933–1938: Volkstumspolitik and the Formulation of Nazi Foreign Policy, Folkestone, 1975, pp. 237-40.
  13. Minutes of Cabinet meeting on 17 September 1938, Cabinet 39 (38), CAB 23/95, National Archives, London.
  14. Message from Halifax to Runciman, 25 August 1938, Documents on British Foreign Policy, 1919–1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, no. 686.
  15. Stopford, R.J., Prague 1938–1939, p. 34, unpublished memoir, Stopford Papers, RJS 2/1, Imperial War Museum, London.
  16. Notes by Chamberlain of conversation with Hitler at Berchtesgaden on 15 September 1938, Documents on British Foreign Policy, 1919–1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, no. 895.
  17. Letter from Runciman to Beneš, 21 September 1938, Documents on British Foreign Policy, 1919–1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, appendix II, str. 675-9.
  18. Letter from Runciman to Beneš, 21 September 1938, Documents on British Foreign Policy, 1919–1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, appendix II, pp. 675-9.
  19. Notes of conversation between Chamberlain and Hitler at Godesberg on 22 September 1938, Documents on British Foreign Policy, 1919–1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, no. 1033.
  20. Bruegel, J.W., Czechoslovakia Before Munich: The German Minority Problem and British Appeasement Policy, Cambridge, 1973, str. 275-6.
  21. Vyšný, Paul, The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, Basingstoke, 2003, str. 344-9.
  22. Minutes of Cabinet meeting on 17 September 1938, Cabinet 39 (38), CAB 23/95, National Archives, London.
  23. Glassheim, Eagle. (2005) Noble Nationalists: The Transformation of the Bohemian Aristocracy, p. 178–186.
  24. Vyšný, Paul, The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, Basingstoke, 2003, str. 330-3.
  25. New York Herald Tribune, 1 and 3 October 1938.
  26. Ashton-Gwatkin to Stopford, 22 January 1970, Stopford Papers, RJS, Imperial War Museum, London.

Literaturo redakti

  • Kvaček, Robert. (1958) Osudná mise.
  • Bruegel, J.W.. (1973) Czechoslovakia Before Munich: The German Minority Problem and British Appeasement Policy.
  • Glassheim, Eagle. (2005) Noble Nationalists: The Transformation of the Bohemian Aristocracy.
  • Lukes, Igor. (1996) Czechoslovakia between Stalin and Hitler: The Foreign Policy of Edvard Beneš in the 1930s.
  • Luža, Radomír. (1964) The Transfer of the Sudeten Germans: A Study of Czech-German Relations, 1933-1962.
  • Perman, D.. (1962) The Shaping of the Czechoslovak State: Diplomatic History of the Boundaries of Czechoslovakia, 1914-1920.
  • Smelser, Ronald M.. (1975) The Sudeten Problem, 1933-1938: Volkstumspolitik and the Formulation of Nazi Foreign Policy.
  • Vyšný, Paul. (2003) The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich.
  • Wiskemann, Elizabeth. (1967) Czechs and Germans: A Study of the Struggle in the Historic Provinces of Bohemia and Moravia.