Iredentismo estas politika opinio, laŭ kiu ekstere de iu regno ekzistas teritorioj, kiuj vere devus aparteni al tiu regno, ĉu pro la volo de siaj loĝantoj, ĉu pro sia historio, ĉu pro ekonomiaj interesoj. En la praktiko la situacio sur la grundo manifestasias per la unuiĝo de nacia grupo situanta en unu lando (kutime grupo kiu estas malplimulto), pro aspiro aliĝi al alia lando (kutime kun komuna landlimo) en kiu tiu ĉi nacio konsistigas plimulton aŭ tenas potencon.

La vorto devenas de la itala esprimo "terre irredente" = "landoj (ankoraŭ) ne savitaj" (la vortradiko uzata por "savi" estas tiu uzata por religia "savo", "liberigo" aŭ "elaĉeto"). Post la ŝtata ekesto de Italio en 1861 formiĝis iredentisma movado, kiu celis aneksi teritoriojn kun (parte) itallingva loĝantaro.

Male al la difino de Ernest Gellner de naciismo, kiu baziĝas sur interkovro inter nacio kaj teritorio, iredentisma naciismo baziĝas sur la komuna historia memoro de la "patrujo", kaj tial ne estas nepre limigita al la tero sur kiu la nacio nuntempe situas.

Venĝismo, aŭ revenĝismo, estas termino uzita ekde la 1870-aj jaroj por priskribi politikan manifeston de deziro por reverti teritoriajn perdojn suferitajn, ĉu reale ĉu supozite, fare de lando aŭ regiono, plej ofte post milito, kaj kiuj aplikiĝas partikulare al la franca sento antaŭ la perdo de Alzaco kaj Loreno post la malvenko suferita antaŭ Germanio en la Francia-Prusia Milito de 1871; sed ankaŭ al la germana venĝema spirito pro la klaŭzoj de la Traktato de Versajlo, kiuj finfine rezultos en la naziismo kaj la Dua Mondmilito.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti