Ernest Gellner
Ernest GELLNER (naskiĝis la 9-an de decembro 1925 en Parizo; mortis la 5-an de novembro 1995 en Prago) estis antropologo, sociologo kaj filozofo.
Ernest Gellner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernest Gellner | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1925 en Parizo | ||||
Morto | 5-an de novembro 1995 (69-jaraĝa) en Prago | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Balliol College • St Albans School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • antropologo • profesoro • sociologo • politikologo • eseisto vd | ||||
Laborkampo | politika filozofio • filozofio de scienco • socia antropologio • sociologio vd | ||||
Aktiva en | Kembriĝo vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Ernest Gellner naskiĝis en Parizo kiel filo de Rudolf kaj Anna Gellner (naskita Fantl) en germanlingva juda familio el Bohemio. Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝis al Prago, kie li kreskis kaj vizitis la liceon. En 1938 li fuĝis al Anglio kaj batalis dum la Dua Mondmilito en la brita armeo. Poste li iĝis profesoro pri filozofio ĉe la London School of Economics and Political Science, kaj profesoro pri antropologio (social anthropology) ĉe la Universitato de Kembriĝo.