Grandfinnlando

Grandfinnlando (finne Suur-Suomi) estas en Finnlando speciale ekde Unua Mondmilito ĝis Dua Mondmilito relative apogita ideo kaj revo, laŭ kio ankaŭ tuta Karelio kaj Duoninsulo Kola devus aparteni al Finnlando. Ĝi havis lingvajn, etnologiajn kaj geografiajn argumentojn. Laŭ la revo, Finnlando havus bordon de Blanka maro kaj lago Onega. Iuj apogantoj de la ideo volis ligi al Finnlando ankaŭ nordajn partojn de Svedio kaj Norvegio, Ingrion kaj Estonion. Tial en Norvegio oni komencis paroli pri "finna dangero" (norvege finske fare, finne suomalainen vaara) kaj timis, ke Finnlando provos okupi areojn el Norvegio.

Suur-Suomen kartta.png

Iuj estonoj volis unuigi Estonion kaj Finnlandon kaj diskutis pri tio kun Kaarlo Juho Ståhlberg, sed li malapogis tiun ideon kaj pri sia karaktero tiuj du popoloj (estonioj kaj finnoj) estas tro malsimilaj por tio, ke ili povus fariĝi unu popolo.

Multaj finnaj politikistoj apogis Grandfinnlandon. Plejparto de tiuj politikistoj estis dekstruloj aŭ centruloj kiel Urho Kekkonen, sed eĉ posta komunisto Otto Wille Kuusinen apogis "ruĝan Grandfinnlandon" en la komenco de sia kariero, kiam li estis interesata pri dekstraj tendencoj. Ekzemple por Petrozavodsk oni kreis finnlingvan nomon Äänislinna. Kunigo Akateeminen Karjala-seura (AKS) estis vasta kunigo, kiu apogis la revon. Post la Dua Mondmilito (en kiu Finnlando estis ŝtato flankigita kun Nazia Germanio kaj kontraŭ Sovetunio) kaj ties definitiva fiksigo de landlimoj la ideo plejparte malaperis. Nuntempe ĝi havas apogantojn vere malmulte.