Hlučín

urbo en Ĉeĥio

Hlučín (germane Hultschin) estas urbo en Ĉeĥio situanta inter urboj Ostrava kaj Opava ĉe Hlučín-montaretpiedo super ampleksa ebenaĵo de rivero Opava. En la urbo vivas 13 506 loĝantoj (2023).

Hlučín
germane Hultschin, pole Hulczyn, esperante: Hluĉino
urbo
Urbodomo en Hlučín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hlučín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Hlučín
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Prusio, Supra Silezio
Parto de Hluĉinio
Montaro Opava montetaro
Transporto Fervojlinio 317
 - ŝoseo 1 I/56
Memorindaĵo Muzeo de fortikaĵoj
Lago Hluĉina lago
Situo Hlučín
 - alteco 241 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 48″ N 18° 11′ 35″ O / 49.89667 °N, 18.19306 °O / 49.89667; 18.19306 (mapo)
Areo 21,13 km² (2 113 ha)
Loĝantaro 13 506 (2023)
Denseco 639,19 loĝ./km²
Unua skribmencio 1303
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 748 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 507016
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hlučín
Retpaĝo: www.hlucin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kastelo en Hlučín
Stacidomo en Hlučín
Hlučín de sudokcidento, bildkarto el la jaro 1938

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Ostrava, Šilheřovice, Ludgeřovice, Markvartovice, Dobroslavice, Darkovice, Děhylov kaj Kozmice.

Historio redakti

Laŭ dokumento el la jaro 1303 fondis la urbon reĝo Přemysl Otakar la 2-a iam en duono de la 13-a jarcento kiel staplocentro en vojkruciĝo de vojoj el urbo Opava ĝis Moravia Ostrava kaj el regionoj de Bílovec kaj Klimkovice ĝis Racibórz. Administra centro estis en burgo sur Landek, la monteto super kunfluejo de riveroj Ostravice kaj Odra. Fine de la 15-a jarcento Landek estis detruita kaj la administra centro estis transportita ĝis Hlučín. En la jaro 1492 Hlučín fariĝis urbeto. Negativan falon al la urbo havis prusia-aŭstria milito je aŭstria heredaĵo, post kiu Silezio estis apartigita kaj la tuta Hluĉinio estis en la jaro 1742 aligita al Prusio. Hlučín fariĝis limregiona urbo kaj ties evoluo stagnis. Certa iniciato al ekonomia reviviĝo okazis post la jaro 1913, kiam estis finita fervojo ĝis Kravaře. Komence de la 19-a jarcento kuniĝis kun Hlučín Dlouhá Ves (Longa Vilaĝo) (menciata jam en la jaro 1350) kaj nuntempaj urbopartoj Podhoří kaj Závodí. En la jaro 1920 Hlučín estis aligita surbaze de traktato de Versajlo reen al Ĉeĥoslovaka respubliko kaj ĝi fariĝis administra centro de politika kaj juĝeja distrikto Hlučín. En la jaroj 19381945 ĝi estis konsisto de la germana anekso, post la dua mondmilito estis renovigita la antaŭmilita stato.

Senjoro Bernard el Zvole, kies blazono, ĉizita en ŝtono, estas enmasonita en vestiblon de la urbodomo, plej multe akiris meriton rilate al ekkonstruo kaj evoluo de la urbo. El ties tempo devenas kastelo, kiun li igis konstrui sur fundamentoj de gotika burgo. Ĝis nun konserviĝis ankaŭ partoj de urbaj remparoj kaj bastionoj. Krom ili al kulturmemorindaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ la konstruaĵo de la urbodomo, kripto de familio Wettekamp, preĝejo kaj pluaj konstruaĵoj, kiuj estas unikaj en la regiono.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 711
18805 034
18905 298
19005 652
19105 729
19216 218
JaroLoĝantoj
19306 685
19507 191
19619 556
197014 512
198022 581
199116 205
JaroLoĝantoj
200114 346
201113 917
201414 042
201614 020
201713 970
201813 996
JaroLoĝantoj
201913 953
202013 931
202113 634
202213 562
202313 506

Partoj de urbo redakti

  • Hlučín (katastra teritorio (k. t.) Hlučín)
  • Bobrovníky (k. t. Bobrovníky)
  • Darkovičky (k. t. Darkovičky)

Naskiĝintoj redakti

En Hlučín naskiĝis muzikaj komponistoj Pavel Josef Vejvanovský kaj Paul Blaschke, verkistoj Bohumil Hynek Bílovský kaj Tomáš Xaverius Laštůvka, pentristoj Jan Bochenek kaj Jan Janda, filozofo Alois Hrusik, sciencisto Karel Ferdinand Václavík, ĵurnalisto Johanes Meyer-Hultschin. Multaj pluraj eminentaj personecoj ĉi tie pasigis parton de sia vivo.

Ĉirkaŭaĵo redakti

La pentrinda ĉirkaŭa pejzaĝo kun kulturmemoraĵoj proponas multe da refreŝigajn eblecojn. Estas ĉi tie Hluĉina lago - grandarea ĉeakva refreŝigejo kun areo 140 ha (ĝi enhavas naturbanejon, herbejplaĝojn, pruntedonejon de ŝipoj kaj akvobicikloj, ludejon por stranda volejbalo, minigolfejon, aŭtokampadejon, pensionon kaj aliajn, eblas ĉi tie skii sur akvoskioj, jaĥtado kaj tabulvelado). En la proksimeco de la refreŝigejo estas Infana farmo, kie oni okupiĝas per bredado de ĉevaloj, per hipoterapio, ebleco de rajdado. Proksime de la urbo troviĝas linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj en la jaroj 19351938. Kelkaj el ili nun kreas muzeon, viziteblan por publiko preskaŭ ĉiutage. Unufoje dum jaro (en majo) oni prezentas tie atakon kaj ties defendon laŭ militdoktrino el la jaro 1938.

Partneraj urboj redakti

Rilataj temoj redakti