Hluĉina lago (ĉeĥe Hlučínské jezero) estas la lago estiĝinta per inundigo de eksa gruzminejo en la sudokcidenta rando de urbo Hlučín en distrikto Opava en Moraviasilezia regiono en Ĉeĥio. La lago havas areon 131,5 ha, maksimuman profundecon 4 m. Ĝi troviĝas en supermara alteco 217 m. La devena gruzminejo estis en la jaro 1990 alikonstruita en akvan rezervujon. Bordoj estis firmigitaj, malprofundaĵoj forminitaj kaj estis konstruitaj enfluejaj kaj forfluejaj objektoj por reguligado de surfaco en la rezervujo. Sur la norda bordo de la lago estis konstruita infrastrukturo por refreŝigeja eluzo. Laŭ devena projekto devis esti konstruita krom banejo ankaŭ ŝipdeponejo kun lokoj por velŝipoj kaj remadŝipoj. Longo de la lago faras 2,2 km, kio ebligas aranĝi konkursojn en remado. La malnova riverfluo de rivero Opava devis esti alikonstruita en artefaritan kanalon kun sovaĝa akvo. Inter la lago kaj eksa kazerno devis esti konstruita hipodromo. La grandioza konstruado de la areo estis haltigita post revolucio en 1989, kiam la tutan areon administris urbo Hlučín, kiu ne havis sufiĉe da rimedoj por realigi ilin.

Hluĉina lago
ĉeĥe: Hlučínské jezero
inundigita gruzminejo
Hluĉina lago, en fono Hlučín
Oficiala nomo: Hlučínské jezero
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Hlučín
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Hluĉinio
Situo Hluĉina lago
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 34″ N 18° 09′ 44″ O / 49.89278 °N, 18.16222 °O / 49.89278; 18.16222 (mapo)
Longo 2 200 m
Maks. profundo m
Areo 1,315 km² (131,5 ha)
Plej facila aliro el Hlučín
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Tipo inundigita gruzminejo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hlučínské jezero
Portalo pri Ĉeĥio

Bordo redakti

La lago estas ĉirkaŭita de herbaj kaj gruzaj strandoj. De la bordo la fundo sinkas milde.

Akva reĝimo redakti

Ĝi ne havas alfluantojn. La rezervujo estas ŝirmata kontraŭ inundoj. La rezervujo povas esti intence enfluigata el rivero Opava, kiu trafluas laŭlonge laŭ la suda bordo, aŭ el gruzminejo el Dolní Benešov helpe de betona tubaro, kiu estas en uzebla stato, sed oni ne uzas ĝin. La akvo el la lago nenien forfluas kaj perdiĝas nur danke al vaporado. La akvo estas alfluigata laŭcele el rivero Opava en tempo de plialtigita trafluo, kiam ties kvalito estas pli bona kaj malpuraĵoj estas ĉi tie pli maldensigitaj.

Uzado redakti

La lago estas uzata precipe por refreŝigejaj celoj. Baniĝi eblas kaj rekte en la lago, kaj en du apudaj basenoj. La surfaco de la lago estas uzata por akvoskiado kaj tabulvelado. Funkcias ĉi tie ankaŭ pruntedonejo de ŝipetoj. Krom la refreŝigado oni uzas la lagon ankaŭ por fiŝkaptado. Somere estas ĉi tie aranĝataj ankaŭ kelkaj festivaloj kun artfajraĵoj.

Fotoj redakti