Ostravice (rivero)
- Tiu ĉi artikolo temas pri rivero. Pri municipo temas artikolo Ostravice.
Rivero Ostravice estas signifa rivero de nordorienta Moravio, ĝi estiĝas per kunfluo de riveroj Bílá Ostravice kaj Černá Ostravice ĉe vilaĝo Staré Hamry. Ĝi estas ankaŭ la dekstraflanka alfluanto de rivero Odra, en kiun ĝi enfluas en urbo Ostrava.
Ostravice | |
rivero | |
Estiĝo de Ostravice sur kunfluejo de fontriveroj
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Čeladenka |
- dekstraj alfluantoj | Morávka, Lučina |
Urboj | Ostravice, Frýdlant nad Ostravicí, Frýdek-Místek, Ostrava |
Pontoj | Ponto de Miloš Sýkora, Burga ponteto |
Ĉefa fontrivero | Bílá Ostravice |
- situo | Staré Hamry, Moraviasileziaj Beskidoj |
- alteco | 521 m |
- koordinatoj | 49° 27′ 17″ N 18° 28′ 03″ O / 49.45472 °N, 18.46750 °O (mapo) |
Apuda fontrivero | Černá Ostravice |
Kunfluejo de fontriveroj | |
- koordinatoj | 49° 27′ 17″ N 18° 28′ 3″ O / 49.45472 °N, 18.46750 °O (mapo) |
Enfluejo | Ostrava |
- situo | Odro |
- alteco | 204 m |
- koordinatoj | 49° 52′ 9″ N 18° 16′ 51″ O / 49.86917 °N, 18.28083 °O (mapo) |
Longo | 65,1 km (40 mi) |
Akvokolektejo | 827 km² (82 700 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 12,7 m³/s |
- maksimuma | 933 m³/s |
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
| |
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Moraviasilezia regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Ostravice River | |
Ostravice kreis landan limon inter Moravio kaj Silezio kaj ĝi servadis por flosigi lignon el arbaroj. La plej signifaj alfluantoj de Ostravice estas de dekstre riveroj Morávka kaj Lučina, de maldekstre poste Čeladenka kaj Olešná. Sur Ostravice situas valbaraĵo Šance.
Ekde la kunfluejo Ostravice fluas tra montaro Beskydy, de dekstre ĝi ĉirkaŭfluas masivon Ondřejník. Plej signifaj sidejoj situantaj sur la rivero estas urboj Frýdlant nad Ostravicí, Frýdek-Místek, Paskov kaj Ostrava. Ĝis vilaĝo Ostravice la rivero fluas tra bela, turisme alloga valo, sub la vilaĝo ĝi enfluas en loĝatan kaj pli poste en industrian regionon, kie ĝia beleco perdiĝas.