Klimkovice

urbo en Ĉeĥio

Klimkovice estas urbo en Ĉeĥio kun 4 516 loĝantoj (2023), situanta en Ĉeĥa Silezio, 9 km de urbo Bílovec, en distrikto Ostrava-urbo en Moravia pordego.

Klimkovice
germane Königsberg in Schlesien
urbo
Placo en Klimkovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Klimkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Ŝoseo D1
 - tunelo Tunelo Klimkovice
Memorindaĵo Klimkovice
Rojo Polančice
Situo Klimkovice
 - koordinatoj 49° 47′ 00″ N 18° 08′ 00″ O / 49.78333 °N, 18.13333 °O / 49.78333; 18.13333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 382 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 238 m s. m.
Katastro 1,423 km² (142,3 ha) Klimkovice
Loĝantaro 4 516 (2023)
Denseco 3 173,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1383
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 83
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 598739
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Klimkovice
Retpaĝo: www.mesto-klimkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Čavisov, Ostrava, Olbramice, Jistebník kaj Bravantice.

Historio redakti

La unua mencio pri la urbo estas datita en la jaro 1383. En la 19-a jarcento ĝi famiĝis kiel urbo de ŝuistoj kaj teksistoj. La urbo estis tre difektita dum liberigado dum la dua mondmilito en la jaro 1945 en konekso kun Ostrava operaco. Okcidente de la urbo situas jodsanatorioj. Ekde la jaro 1994 funkcias ĉi tie unu el la plej modernaj banlokoj en Ĉeĥio. Por kuracado estas uzata jodbroma mineralakvo el bortruoj ĉe Polanka nad Odrou.

En la 15-a jarcento estiĝis ĉi tie burgaro, alikonstruita en la jaroj 15781579 al renesanca kastelo. Pli malfrue ĝi estis reguligita, precipe post incendio en la jaro 1854. En la jaro 1945 ĝi denove forbrulis, renovigita ĝi estis en la jaroj 19461951. La plej valora parto de la ejinterno estas konservita ŝtuparejo el la jaro 1579. Empira kapelo de versajla tipo devenas el la 19-a jarcento, tombejpreĝejo de La plej sankta Triopo estas el la 16-a jarcento. En placo estas konservita arkado el la 16-a jarcento. Hospitalo estas el la 17-a jarcento.

En la urbo troviĝas ankaŭ muzeo kun patrujgrafiaj kolektaĵoj. En la jaroj 19181934 ĉi tie restadis verkistino Jarmila Glazarová (al la urbo ligas ŝiaj romanoj Jaroj en rondo kaj Lupa truo).

Proksime de la urbo troviĝas Banloko Klimkovice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 531
18802 754
18903 003
19002 979
19103 269
19213 399
JaroLoĝantoj
19303 877
19503 689
19613 495
19703 423
19803 551
19913 628
JaroLoĝantoj
20013 770
20144 371
20164 399
20174 427
20184 422
20194 468
JaroLoĝantoj
20204 495
20214 306
20224 469
20234 516

Partoj de urbo redakti

Esperanto redakti

En Klimkovice naskiĝis Vladimír Slaný.

Pluaj fotoj redakti