Ostrava operaco estis operaco, kiu okazis fine de la Dua Mondmilito, en marto kaj en aprilo de 1945 komune kun operaco bratislava-brna. Celo de tiuj ĉi operacoj estis neniigi la germanajn grupiĝojn en tiu ĉi regiono, liberigi Moravion kaj industrian centron Ostravon. Ostrava, kiu prezentis en februaro de 1945 35 % da ekonomiaj eblecoj de Germanio, germanoj klopodis teni ĉiupreze. Por defendi Ostravon estis komisiita germana armeo Mezo gvidita de marŝalo Schörner. Germanoj eluzis kontraŭ antaŭenpaŝantaj sovetaj kaj ĉeĥoslovakaj soldataroj ankaŭ sistemon de limregionaj fortikaĵoj konstruitaj en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĉirkaŭ Ostrava estis konstruita kvinobla defendsistemo. Ostrava operaco havis tri fazojn:

Ostrava operaco
Konflikto: Dua Mondmilito
Konkerita ĉeĥoslovaka fortikaĵo defendita de germanoj
operaco
Daŭro: 10-a de marto - 5-a de majo 1945
Loko: Ĉeĥa Silezio, Norda Moravio
Rezulto: Soveta kaj ĉeĥoslovaka venko
Flankoj
Germanio Sovetunio

Ĉeĥoslovakio

Komandantoj
Ferdinand Schörner Ivan Jefimoviĉ Petrov
Andrej Ivanoviĉ Jeremenko
Karel Klapálek
Forto
proksimume 150 000 viroj proksimume 255 000 viroj
Perdoj
nekonstatite 112 621, el tio 23 964 mortaj kaj serĉitaj
vdr

En la unuaj du fazoj estis liberigita precipe suda parto de Pollando, la lasta fazo okazis jam en la moravia teritorio kaj en ties paso estis liberigita norda Moravio kaj Silezio. Enkadre de armeoj de la 4-a ukraina batalfronto partoprenis en la ostrava operaco ankaŭ ĉeĥoslovakaj taĉmentoj - la 1-a ĉeĥoslovaka memstara tanka brigado, la 1-a ĉeĥoslovaka miksita aviadildivizio kaj la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso. En la ostrava operaco falis 20 mil da sovetaj soldatoj kaj 1 mil da ĉeĥoslovakaj soldatoj.

Por memoro de la falintaj soldatoj dum la ostrava operaco estis en Hrabyně konstruita granda monumento - Nacia monumento de la Dua Mondmilito.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.