Andrej Ivanoviĉ Jeremenko
Andrej Ivanoviĉ Jeremenko (korekta transskribo Jerjomenko, sed enviviĝis nefonetika transskribo; ruse Андрей Иванович Ерёменко; 2-a de oktobro[jul.]/ 14-a de oktobro 1892[greg.] Markivka ĉe Luhansk, Rusa imperio, hodiaŭ orienta Ukrainio – la 19-an de novembro 1970) estis soveta armeestro, marŝalo de Sovetunio, heroo de USSR kaj heroo de ĈSSR.
Andrej Ivanoviĉ Jeremenko | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1892 en Markivka, Starobelsk Uyezd, ![]() |
Morto | 19-an de novembro 1970 (78-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (1919–1923) Rusia Imperio Soveta Unio Ukraina Ŝtato Ukraina Popola Respubliko Respubliko Rusio ![]() |
Alma mater | Milita Lernejo M. V. Frunze ![]() |
Familio | |
Patro | Ivan Yeryomenko (en) ![]() ![]() |
Patrino | Maria Yeryomenko (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Semyon Yeryomenko (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto ![]() |
Marŝalo Andrej Jeremenko liberigis Ostravon, Olomouc-on kaj Pardubice-on.

Familio
redaktiEl du geedzecoj li havis kvin filojn kaj du filinojn. La unua edzino Eudokie Fjodorovna kun pli juna filo pereis en Vilno komence de la dua mondmilito, duan fojon li edziĝis en batalfronto kun sanitara flegistino el kampa malsanulejo Nina Ivanovna.
Memorindaĵoj en Ĉeĥio
redakti- Monumentoj al falintaj soldatoj de lia taĉmento en Lověšice ĉe Přerov
- Nomitaj stratoj: en Prago 4 - Krč (kondukanta de podolaj Dvorce al vojkruciĝo Na Strži), en la sama strato ankaŭ baza lernejo portanta lian nomon. Pluaj stratoj de Jeremenko: en Ostrava, Olomouc, Šumperk kaj aliaj municipoj en Ĉeĥa respubliko.
- Minejo Jeremenko en Ostrava, kiu jam ne estas uzata al devena minada celo.
Literaturo
redakti- (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.