Minejo Nová jáma - Minejo Louis - Minejo Steinböck - Minejo Generál Jeremenko - tiujn ĉi nomojn havis la Minejo Jeremenko dum sia historio. Ĝi troviĝis en urboparto Vítkovice. Nuntempe tiel ĉi nomiĝas ankaŭ tramhaltejoj - Důl Jeremenko (Minejo Jeremenko) kaj Kolonie Jeremenko (Kolonio Jeremenko).

Minejo Jeremenko
Neuschacht (Nová jáma), Louis
minejo
Minturo de Minejo Jeremenko en 2010
Oficiala nomo: Důl Jeremenko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Parto de OKKB
Baseno Ostrava baseno
Kvartalo Vítkovice
Situo Minejo Jeremenko
 - koordinatoj 49° 48′ 22″ N 18° 16′ 21″ O / 49.80611 °N, 18.27250 °O / 49.80611; 18.27250 (mapo)
Profundo 1 062,0 m
Areo 2,90 km² (290 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Minado nigra karbo
Periodo de minado 1896–1992
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jeremenko coal mine
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La minejo Nová jáma, pli poste Louis, estis fondita en la jaro 1891 fare de lua kompanio Kunigitaj vítkovicaj ŝtonminejaj minejoj. Post finigo de la lua templimo la minejo fariĝis ekde la jaro 1895 parto de Vítkovické horní a hutní těžířstvo (Mineja kaj metalurgia ministaro Vítkovice) kaj samtempe estis ŝanĝita la nomo je minejo Louis. En la tempo de okupacio la minejo estis la 1-an de januaro 1942 alinomita je Minejo Steinböck. Post finigo de la dua mondmilito la minejo revenis al sia origina nomo, la 8-an de decembro 1946 ĝi estis alinomita je Minejo Generál Jeremenko. La 1-an de januaro 1958 la minejo estis organize kunigita kiel uzino 2 kun Minejo Hlubina. La 30-an de aprilo 1970 la minejo estis denove alinomita je Minejo Maršál Jeremenko. Al la 1-a de januaro 1979 estis al ĝi aligita malsupra parto de ekspluatiga spaco de Minejo Alexander.

La minejo ekzistis en la jaroj 1891-1996, la ekspluatado de karbo okazis en la jaroj 1896-1992. Ekspluatataj estis karbaj galerioj en jaklovecaj kaj hrušovaj tavoloj. La minejo kun la areo 290 ha estis malfermita per tri ŝaktoj ĝis profundeco 1200 metroj en ok etaĝoj. La ekspluatado estis finita la 31-an de decembro 1992, la aerumiga ŝakto n-ro 2 estis en la jaro 1996 superŝutita. En trafiko restas ambaŭ akvaj ŝaktoj, kie estas lokigitaj ĉerpiloj por regulado de nivelo de minejaj akvoj, por ke ne okazu transverŝo en ekspluatitajn sektorojn.

La minejo ricevis sian nomo laŭ marŝalo Jeremenko